Ĉu hurai?

Julio Baghy: Hura! Ne romano, nur grimaco. 413 p. Literatura Mondo, Budapest 1930.

En 1930 Julio Baghy estis jam mezaĝulo kaj unu el la plej konataj kaj amataj verkistoj kaj ideologoj Esperantaj. Tiam aperis Hura! - lia dua romano. Dum la unua romano Viktimoj el 1925 baziĝas sur liaj propraj spertoj, ĉi tiu estas fantazio kun pluraj malsamaj trajtoj. La subtitola aserto, ke ĝi ne estas romano, evidente celis anticipi kritikon pri ĝia fantazieco, sed eĉ tio ne sufiĉis al la aŭtoro. Li krome aldonis propran antaŭparolon, kie li akre, eĉ malice, atakas ontajn kritikantojn. Do, ŝajnas klare, ke kvankam la pozicio de Baghy inter la plej multaj esperantistoj estis fortega, li tamen suferis pro nesufiĉa subteno de iuj, kredeble precipe de intelektuloj kaj verkistaj kolegoj.

La rakonto de Hura! okazas en liliputa Eŭropa lando Bagonio, interalie en ties ĉefurbo Strutmagen. La ĉefaj rolantoj estas burokratoj ridindaj, stultaj aŭ ruzaj, revoluciuloj, reĝo kaj reĝido, pesimisma artisto kaj lia idealisma fratino, trompistoj, intrigemaj edzinoj, edziniĝemaj filinoj, kaj ne malplej grave mortinta ekstravaganca milionulo kaj lia filo. Ĝuste la strangeco de tiu mortinto, liaj ideoj pri la homeco, la moka mistifiko de lia testamento kaj la mistera deveno de lia supozata filo estas ĉefingrediencoj de la intrigo, kvankam tiu intrigo krome implikiĝas en senfinajn turniĝojn de la okazaĵoj. La ĉefa temo de la verko tamen estas idea. Tute ne temas pri grimaco, malgraŭ la subtitolo. Temas pri gravegaj demandoj de la homa ekzisto, pri kiel krei pli bonan socion kaj eble pli bonan homon.

Tiu socia temo ekzemple esprimiĝas jene:

Ĉu vi rememoras? Mi konstruis fortikaĵojn el la malseka sablo kaj vi ĉiam detruis ilin. Jen, ankaŭ nun!... Kaj ni simbolas, Ivan, ankaŭ tiun klason, kies reprezentanto estas vi kaj kies membro mi sentas ankaŭ min mem per mia mondpercepto. Unu patrino, la socialismo, naskis, nutris, lulis kaj edukis ilin, sed la bastionojn de la pli aĝa frato ĉiam detruas la juna kaprica frato. (p. 353)

Kaj ankaŭ satire Baghy traktas similan aferon:

La stomako de niaj ŝatataj civitanoj preferas la kokidon kaj ne la kukurbon. La komunismo en Eŭropo estas gastronomia demando. (p. 268-269)

Pli ofte tamen oni rezonas pri la homo, kaj ni ekscias, ke estonte necesos "la homa Homo" (p. 300 k.a.) aŭ "la nova Homo" (p. 410). Nu, mi konfesas certan skeptikemon kaj eĉ timon pri tiu speco de idealismo, al kiu ne sufiĉas la malnova homo, reale ekzistanta kaj minuskla, kun ĉiuj ties mankoj. Mi ŝatus demandi al tiuj idealistoj, kiuj volas krei novan homan Homon, kion do ili intencas fari pri ni, la malnovaj, malhomaj homoj? Tamen, en 1930 eble oni ankoraŭ rajtis senkulpe revi pri tia pli bona homo.

La stilo de la romano estas ege varia. En la ĉapitroj okazantaj inter la burĝoj en Strutmagen la stilo estas burleske satira, kvazaŭ de ia arlekenaĵo. Male, en la ĉapitroj kie rolas la simpatiuloj, interalie du gefratoj en vilaĝo, regas tute alia stilo, naive romantika, pli proksima al tiu de ceteraj romanoj de Baghy. Jen, ekzemple, interparolo inter la gefratoj, kiu sendube montras aŭtoran imagon pri virinoj:

- Tamara, mi sentas, ke vi ekamos tiun ĉi homon.

- Vi eraras, Juro, mi ne ekamos, sed mi jam amas lin.

- Ĉu vi amas lin?! - Tiu ĉi sincera konfeso preskaŭ konsternis lin por momenteto, poste li donis esprimon al sia miro. - Mi ne komprenas. Vi ja ankoraŭ ne povas koni lin... Sed kial do?

- Ĉar li bezonas mian helpon, Juro, - ŝi respondis duonvoĉe, serioztone. (p. 118)

Problemo en tiuj partoj tamen estas patosaj deklaroj, kiel la jena, de Tamara al ŝia amato:

Via koro, Cezar', estas templo, kies beleco vekas pion en mi" (p. 301)

Ŝajne la aŭtoro mem konsciis tiun problemon, ĉar jam pli frue li igis la amaton diri al ŝi: "Vi mem estas vivanta romanheroino, kvazaŭ kreaĵo de romantika verkisto" (p. 298).

En Viktimoj, la unua romano de Baghy tre rimarkeblas lia teatra profesio. Tie ĉiu ĉapitro estas konstruita kiel sceno en teatraĵo, kvankam la okazaĵoj estas inspiritaj de la realo. En Hura! eĉ la okazaĵoj mem iĝis granda teatraĵo, kun tre malgranda postulo pri realismo. Iuloke tiu teatra karaktero eĉ eksplicitas. Okazas revolucio, tamen post iom da pafado la mortpafitaj revoluciuloj efektive reviviĝas kaj foriras, kiel teatraj statistoj post fino de la prezentado, ĉar oni pafis per senkuglaj kartoĉoj.

Ne facilas kompreni, kial la aŭtoro elektis tian kunigon de malsamaj stiloj kaj eĉ ĝenroj en unu verkon. Pro la amplekso de la verko, pli ol 400 paĝoj, la satire komikaj partoj iom tro ripetiĝas, kaj la serioze edifaj partoj fojfoje riskas iĝi tedaj predikoj. Sed iel la talento de Baghy tamen evitas tro evidente fali en tiujn kaptilojn.

La prozo de Baghy estas gravega mejloŝtono en la evoluo de nia lingvo. Laŭ mi oni hodiaŭ ne sufiĉe konscias, kiel grava li estis por stabiliĝo kaj disvastiĝo de internacia, flua stilo en la prozo, stilo pli proksima al la reale parolata Esperanto ol tiu de pli fruaj verkistoj. Malgraŭ tio, eblas trovi en Hura! kelkajn formojn, kiuj diverĝas de la kutima stilo hodiaŭ, post sep jardekoj. Tio validas precipe pri vortumoj kiel "ŝian amon vekis ne la viro, sed la suferi ŝajnanta homo" (p. 137) aŭ "ni estas la en abismojn falintoj" (p. 152). Alia interesa trajto estas la uzo de senverba adverbo, kie hodiaŭ preskaŭ ĉiuj uzus verbon. Ekzemple: "Mi ne (...) prijuĝas, sed tre dolore al mi vidi..." (p. 252) nun estus "sed tre doloras al mi vidi", kaj "La du klasoj (...) reprezentus tian forton, kiun kontraŭstari neeble" (p. 352) nun estus "kiun ne eblus kontraŭstari".

Troveblas ankaŭ vortformoj, kiuj hodiaŭ ne uzatas, kiel "prostituino" (p. 47, 352 k.a.) kaj "toasto" (= tosto, p. 381). Iom strange impresas la uzado de intima "ci" inter la burokrataj kolegoj en Strutmagen, dum ĉiuj aliaj diradas "vi". Vere stranga lingvo, en kiu oficaj kolegoj sin cias, sed ne gefratoj, nek geamantoj! Ĉiuokaze tiu lingvo ne estas, nek iam estis, vivanta Esperanto.

Kvankam la lingvaĵo de Baghy ja estas ĝenerale tre bona, tamen oni trovas makuletojn tipajn de orienteŭropa Esperanto. Temas pri uzado de "ĝis" en la senco de dum (p. 317, 362, 367 k.a.), "ne unu" en la senco de pli ol unu (p. 378, 380 k.a.), kaj ofta forlasado de subjekto en subpropozicioj.

Librofine troviĝas "klarigo de la neologismoj troveblaj en la verko". Tiu listo ampleksas dek ses vortojn, el kiuj 12-13 hodiaŭ tute normale uzatas. Sed la listo ne estas kompleta. Indus klarigi almenaŭ la sekvan kvinopon, kiu eĉ hodiaŭ ne penetris en la novan PIV: darfi (= rajti, p. 88), definita (= definitiva, p. 366), orfeono (= muzikteatrejo, p. 11, 395 k.a.), sefo (= kirasita ŝranko, p. 172 k.a.) kaj ŝezlono (=speco de sofo, p. 102).

Ne facilas resumi prijuĝon pri ĉi ampleksa, bunta kaj disimpresa verko. Kiel historia dokumento ĝi ja gravas, tamen mi trovas ĝin iom tro stranga por nuna leganto. Sed en ĉiu brusto estas sia gusto, do ne maleblas ke eĉ hodiaŭ iuj pretas hurai pro ĝi.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Hura! Julio Baghy Ĉefpaĝo originala literaturo