“Infanoj en Torento”
Stellan
Engholm “Infanoj en Torento”, dua libro en la Torento-trilogio. Lingve
reviziita en 2001. Eldonejo “Inko”. – 2001. Svedio, 287 paĝoj
Stellan
Engholm (1899 – 1960) estas svedo, kiu esperantistiĝis en 1920. Li
iĝis talenta Esperanta verkisto, instruisto, propagandisto de Esperanto,
eminenta tradukisto de svedaj verkoj, kunlaboranto de “Literatura mondo”,
fondinto de “Malgranda revuo”. Al liaj originale verkitaj romanoj apartenas “Al
Torento” (1930), “Homoj sur la Tero” (1932), “Infanoj en Torento” (1934), “Vivo
vokas” (1946).
En
1935 Stellan Engholm skribis en “Revuo Orienta” pri sia dua libro
el la Torento-trilogio: “Ke la libreto konsistas el izolitaj faktoj ankaŭ
estas laŭintence. Mi ne volis fari romanon, por ke mi ne skribu tro multe
da sensencaj aŭ malgravaj aferoj. Tial mi verkis nur bildojn, aludojn...
la libro estas intencita nur kiel skizo.” Sed se pretendema aŭ kritikema
leganto ne trovas apartajn artajn kunligojn en la romano, la tutan
historion kunligas tamen ĝiaj kvar protagonistoj: Ajna, Alda, Arne, Johano
– geinfanoj el la sveda feruzina urbeto Torento, kiuj amikiĝis en la frua
infanaĝo kaj por multaj jaroj iĝis kamarada grupo, kies evoluon de ordinaraj
infanaj rolludoj ĝis politikaj diskutoj kaj socianiĝon la aŭtoro
sekvas paŝon post paŝo kaj detale prezentas la tutan bildaron de
iliaj travivaĵoj surfone de familiaj kolizioj kaj sociaj kolapsoj. Ilia
adoleskiĝo trafis la periodon de ekonomiaj krizoj kaj stagnadoj post la
unua mondmilito. La geknaboj scivole rigardas en sian estontecon, por ili
gravas la demando: kio estos ili. Arne havas talenton pri desegnado, li volas
iĝi pentristo, sed la malriĉeco de la familio ĉiam baras kaj
estingas liajn revojn. Johano certas, ke iam li estos bona laboristo de
feruzino. Ajna posedas kaj elmontras ecojn de pedagogo, kaj eble
ŝia profesia tereno estos edukado. Alda, kiu tre frue adoptis socialistajn
ideojn de la gepatroj, povas iĝi socia aganto. Foje ŝi diris
responde al la demando pri la estonteco: “Mi volas labori, kaj mi volas havi
bonan hejmon. Mi volas vivi, kiel mi mem volas”. Tiuj ĉi ideoj povas
kvazaŭ kvintesence karakterizi la idealojn de la tuta nova postmilita
generacio.
Stellan
Engholm zorge konturas karakterojn de la geknaboj kaj en tre realisma maniero
montras, kiel evoluas ilia spirita mondo influata de sociaj kaj ekonomiaj
cirkonstancoj, komplikaj familiaj konvencioj, amikaj interrilatoj kun homoj de
pli aĝaj generacioj. La aŭtoro aparte emfazas tre gravan teman
linion: amikecon de la geknaboj kaj kun okdekjara maljunulo el Torento kaj kun
Alekso – elektristo, erudicia homo, rezonema saĝulo, kiu iĝis ilia
sentrudema vivinstruisto kaj kiu kompletigas la familian edukadon per moderaj
liberalaj kaj vivpraktikaj ideoj. “La plej agrabla estis, ke Alekso neniam
kondutis kiel plenaĝa protektanto. Li ĉiam estis unu el ili, kiel
kamarado”. Jam dum la unua renkontiĝo kun la infanoj li diras al ili
vortojn, kiujn oni povas konsideri humanisma programo por ilia memevoluo:
“Neniam timu la homojn, vi restu sinceraj, puraj en la koro. Gardu la fajron,
gardu la sanktan fajron! Restu fidelaj al la voko el via interno kaj iru
antaŭen al la bela revo. Baldaŭ, tre baldaŭ vi staros meze en la
vivo. Memoru, kion mi diras, kaj eble la memoro estos iel valora por vi”.
Engholm
estas pasia adoranto de la patrolanda naturo, kaj li tiel majstre, plenemocie,
ame kaj plastike kreas kortuŝajn bildojn pri naturbelaĵoj
ĉirkaŭ Torento, ke oni kredas la aŭtoron ĉerpi la emociojn
el siaj propraj intimaj spertoj kaj travivaĵoj. Per liaj okuloj la
legantoj ĝuas belegan mondon konsistantan el densaj arbaroj kaj arbaraj
padoj, altaj montoj, purakvaj lagoj, golfoj kaj riveretoj borderitaj de
ŝtonmuraj zonoj. Eĉ altaj fumantaj briktuboj de uzinoj en Torento ne
povas fuŝi inspiran imagon pri la lando, en kies sino la infanoj havas
originan konfidon al la fascina naturo malavare favoranta ilin.
En la
postmilitaj 20-aj – 30-aj jaroj de la pasinta jarcento la intereso
pri Esperanto en eŭropaj landoj estis tiomgrade alta, ke Stellan Engholm
ne povas preterlasi ankaŭ ĉi tiun temon, kaj la kvaropo el Torento
iĝas aktivula kerno de junulara esperantista klubo kaj eĉ gvidas
lecionojn por samaĝuloj. Sed la klubo estas prezentita en la romano nur
skize, kvazaŭ ĝi esus nur preteksto por plie reliefigi kaj nuanci
kapablojn de la kvaropo. La gejunuloj, kiuj restis post kurso sen
instruisto, ripetis tian rutinan vojon, kian iras ĉiuj novaj senspertaj
kolektivoj: ili interŝanĝas leterojn kun eksterlandaj korespondantoj,
iomete legas kaj ekzercas sin per babilado. Ĉu la klubo havas iujn realajn
perspektivojn? Bedaŭrinde la aŭtoro tion ne malkovras al legantoj.
Ankaŭ
la sorto de la infanoj sursojle de ilia memstara vivo ne estas travidebla. La
romano finiĝas per la sceno de forveturo de Arne en la ĉefurbon, kie
li eklernos en pentrolernejo. Ĉu eble por kompreni kaj prognozi la eblan
estontan vivovojon de aliaj geknaboj necesas atente relegi la tutan libron? Mi
invitas vin al la legado de ĉi tiu verko, kiun karakterizas facila stilo
kaj agrabla lingvaĵo kun eta kromgusto de la epoko, de kiu nin disigas jam
ok dekoj da jaroj.
Vladimir Opletajev (Surguto)
Reen al:
Infanoj en Torento. | Stellan Engholm | Listo de recenzoj | Ĉefpaĝo originala literaturo |