Ne malfermu!

Bernard Golden: Infero en Aŭtuno. Romaneto. 47 p. Debrecena Bulteno, Debreceno 1993.

Bernard Golden plej konatas en Esperantio kiel verkanto de detalriĉaj, galaj kaj unuokulaj artikoloj pri temoj lingvaj kaj aliaj. Li tamen plurfoje aktivis ankaŭ en la beletra kampo, ricevis multajn premiojn en la Belartaj Konkursoj kaj eldonis novelojn, el kiuj kelkaj estas legindaj. Tio tamen ne direblas pri Infero en Aŭtuno. Se ekzistus konkurso Malbelarta, ĝi certe donus al ĉi kajereto la premion "Nova Tedanto". La subtitolo "romaneto" pri ĉi tiuj 35 paĝoj da teksto ŝajnus akra ironio, se ne temus pri Bernard Golden, ĉe kiu memironio ne imageblas. Mizera intrigo kretena, peza kaj senviva disvolvo de eventoj, rekordo pri malpsikologio, plena konfuzo pri perspektivoj, teda stilo plumpa. La sola malplendo estas, ke mankas lingvaj eraroj, se ne konsideri la bizaran parencan rilaton "Li estas kuzino de mia edzo" (p. 32).

Evidente la eldonisto konsentis kun mia prijuĝo, ĉar li donis al ĉi rubaĵo tute konvenan formon. Jen teksto malbele tajpita, mise senmarĝene enpaĝigita, ekstreme fuŝe kaj malklare kopiita sur malglata papero, oblikve vinktita, sen kovrilo kaj - kiel kremo sur la kuko - kun rando ne ebentranĉita, tiel ke ne eblas foliumi la kajeraĉon. Supozeble la eldonisto volis laŭeble protekti nin kontraŭ la enhavo, malhelpante foliumadon kaj legadon. Dankon pro tiu bona intenco, Debrecena Bulteno! Mankas nur la averta surskribo: Ne malfermu!

Sten Johansson

 

Reen al:

Infero en Aŭtuno Bernard Golden Ĉefpaĝo originala literaturo