TTT-ejo de UEA

Tri rekomendoj

"Interkona mateno", "Mistero ĉe Nigra Lago", "Falĉita kiel fojno". Sten Johansson

La sveda aŭtoro Sten Johansson eldonas mem siajn verkojn sub la marko Al-fab-et-o. Antaŭ ol recenzi tri el ili mi menciu, ke, kiel okazas al la same valor-enhavaj mem-eldonaj libroj de André Cherpillod aŭ Gerrit Berveling, lia romano "Falĉita kiel fojno" (aŭ la drasta "La vojo de serpento sur roko", de Torgny Lindgren, tradukita kaj eldonita de Johansson) meritas aperi en pli luksa vesto. Vinktita kajero kun kolorkartona kovrilo, kvankam digna kaj certe leginda, tamen apenaŭ montreblas al neparolantoj de la lingvo aŭ en ekspozicio pri ĝia literaturo, se ne paroli pri la juĝkomisiono de la koncerna Nobel-premio.

Interkona mateno konsistas el kvar teatraĵoj originalaj, du el ili premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Johansson konfesas du motivojn por verki dramojn en esperanto: ekzerci sian esprimkapablon en tute aparta artbranĉo, kaj esperi iaman prezenton, ekzemple kasedan. La komenca unuaktaĵo, "Interkona mateno", okazas, en maniero sprita kaj amuza, dum Universala Kongreso (kio, en opinio de kelkaj, sufiĉus por ŝovi ĝin en la kategorion "Esperanta Kulturo"). Plej sukcesaj kaj interesaj mi trovas la duan kaj trian teatraĵojn, resp. "Nepo benita" (malgraŭ iom tro rapida transiro en la antaŭlasta dialogo) kaj "Savboato" (absurdeta, pli surpriza ol la antaŭa, kun subtile dozita angorigo). Resume, plia paŝo aŭ ŝtupo en la malabunda historio de nia teatro.

Ĉu "Mistero ĉe Nigra Lago" estas, kiel demandas sin kaj onin la dorskovrilo, la unua esperanta romaneto por kaj pri denaskuloj? Probable jes. La hazarda kuniĝo de ses denaskaj geknaboj (tri geparoj) en sveda urbeto same probablas, kiel renkonti madridan taksiiston kiu parolus volapukon, sed, nu, tiajn riproĉojn oni ne faris al la fama serio "La kvinopo", de Enid Blyton, multrilate pli fantazia. Kaj gravas, ke Johansson prezentas la aventurojn de sia plurgenta kaj plurlingva sesopo verŝajne, versimile. La intrigo, krom teni la atenton de la leganto, evitas la pekon de multaj infanlibroj, nome supozi infanojn stultaj. En stilo samtempe simpla kaj flua, ĝi ne ignoras aktualaĵojn, ekzemple rasismon kaj ksenofobion. Finas la romaneton glosaro kun vortoj bone konataj ("brovo"), ne tiom kutimaj ("riceli") kaj bezonataj en ĉiutaga lingvouzo ("terpomfrito", "haŭtkapulo").

"Se la infanoj Schulze ne estus tiel lacaj kaj varmaj, eble Brian Jespersen neniam estus murdita. Aŭ eble - pensas Renate Schulze, ilia patrino, kvankam ŝi nenion diras - eble ankaŭ la infanoj estus buĉitaj kiel kunikloj." Jen kiel startas "Falĉita kiel fojno", krimromano realeca kiel la vivo mem. Germanaj, svedaj kaj alilandaj roluloj implikiĝas en enketon pri mortigo ĉe la bordo de sveda lago. Kiel dirus Piron, Johansson verkas en "la bona lingvo", kiun li mastras kun la esprimivo, elasto kaj eleganto de, kial ne?, Trevor Steele. La fakto, ke temas pri ĝenra verko, ne ambicia laŭ siaj amplekso aŭ profundo, ne lasas tro da spaco, por ke lia proza talento manifestiĝu plene. Ĝi tamen sin anoncas freŝe kaj impete. Tian impreson faras lia prezento de socio komplika kaj kompleksa, ofte pretervidata sub la bildkarta aspekto de "la kvieta, idilia Svedio". Ne senmotive, do, oni rajtas nun atendi de Johansson la romanon, kriman aŭ ne, kie disfruktos liaj potencialoj.

Du-vorte: tri rekomendoj.

Jorge Camacho (Bruselo)

 

Reen al:

Mistero ĉe Nigra Lago Falĉita kiel fojno Interkona mateno Sten Johansson
Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo