Naiva atesto

Kenneth G. Linton: Kanako el Kananam. Aventuroj en la Ĝangalo de Novgvineo. 200 p. The Esperanto Publishing Co., Rickmansworth 1960.

La aŭtoro “Ken” Linton ĉe la fino de la dua mondmilito servas en la “Konta Sekcio” de la aŭstralia militbazo Madang ĉe la marbordo de nordorienta Nov-Gvineo. Pri lia kontista laboro ni ekscias nenion. Ĉi-verke temas pri lia renkontiĝo kaj ekkono de ekzota lando kaj precipe de ties ekzotaj loĝantoj.

Nuna leganto povas trovi la lokojn menciatajn de Linton per Google Mapoj. Ekhavi veran impreson pri la medio nuna aŭ iama pli malfacilas. Linton tamen bone kaj per amaso da konkretaj detaloj sukcese montras, kiel li spertis ĝin en 1945.

La socia kunteksto estas patriarka koloniismo. La aŭstralia “blankula” regado de ĉi tiu lando ŝajnas bona, respektoplena, nekontestebla. La “indiĝenoj” estas simpatiaj nobluloj, kiuj plene akceptas la koloniisman regadon. La regantoj reciproke respektas la “nigrulojn”. Mankas rasismo, mankas ribelemo en ĉi tiu plej bona el mondoj. Nu, evidente tiel Linton spertis la situacion.

La milito kontraŭ japanoj plu daŭras aliloke, sed en Madang ĉio estas trankvila kaj sekura, krom se krokodilo aŭ ŝarko minacas. Oni faras boatekskursojn por bani sin, fiŝkapti kaj interŝanĝi varojn kun la kanakoj. Linton rapide lernas “pisinon”, la Esperanton de Nov-Gvineo, kaj ekhavas amikojn. Vere, ĉio estas iom tro idilia, sed denove, tiel li evidente spertis la restadon, aŭ almenaŭ tiel ĝi konserviĝis en lia memoro.

La ĉefa forta flanko de ĉi tiu verko estas ĝia koncentriĝo ĉe konkretaĵoj. Ni ekscias, kion “Ken” vidas, aŭdas, flaras, spertas. Bonŝance preskaŭ mankas analizoj. Pro tio ĝi estas sukcesa dokumento pri specifa regiono en specifa epoko vidata per la okuloj – iom naivaj kaj eble antaŭjuĝaj, sed ja sinceraj kaj bonvolaj – de specifa persono.

Verkoj similaj al ĉi tiu ofte suferas pro romantika aŭ malestima sinteno al la “sovaĝuloj”. Tio preskaŭ mankas ĉe Linton. Li ja ne vidas problemojn, sed li ne fantazias. Li simple priskribas tion, kion li vidis kaj komprenis, fidele kiel kontisto.

La lingvaĵo de la verko estas bona. Iufoje Linton emas aldoni literaturecan pezon al sia stilo, kio ne tre plaĉas al mi: Sur la kontraŭa bordo la avida silenta ĝangalo jam arogante transpaŝis la limon, sintrudante en la riveretan regnon. Klinante siajn multnombrajn brakojn por kruele sufoki la feliĉan rivereton dancirantan malsupre, ĝi trempis siajn ungegojn en la fluon.

Kelkfoje la lingvaĵo ŝajnas iom malelegante interpreti tion, kion oni vere elbuŝigis angle aŭ “pisine”: “Iru kaj saltu en la lagon”, mi ridis. “Sufiĉas, ke vi devas ellitiĝi meze de la nokto; ne necesas, ke vi faru tiom da bruo. Ĉu vi deziras eltiri la tutan tendaranaron?”

Tamen ĉi verko flue kaj plaĉe legiĝas kaj atestas pri unu el la flankoj de koloniismo, flanko iom naive bonvola.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Kanako el Kananam Kenneth G. Linton Ĉefpaĝo originala literaturo