Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero

SCHWARTZ, Raymond ; Kiel akvo de l' rivero ; 487p ; socia ; 1963; La Laguna ; Régulo ; Represo Dansk Esperanto-Forlag 1977, Iltis 1987, Edistudio 1991

"Kiel ni ĉiuj scias, la jaro 1914 efektive dividas du sociojn kaj enkondukas la mondon modernan, en kiu ni mem vivas. En tiu jaro Schwartz iĝis 20-jara, do lia nostalgio vere havas duoblan motivigon. Tamen se mi parolas pri nostalgio oni ne supozu, ke temas pri romano terure sentimenta aŭ dolĉece sopira. Tiun antaŭmilitan mondon Schwartz priskribas vigle, kvazaŭ la okazaĵoj okazintus nur hodiaŭ: maloftaj estas tiel freŝaj tekstoj en nia lingvo, kaj la konata sekeca temperamento de la kabareta artisto Schwartz malhelpas lian sentimentaliĝon. Male, eĉ tie, kie la intrigo efektive permesus ian patoson, li tion evitas kaj tiel lerte aranĝas siajn esprimojn, ke la vera patoso nur subsentiĝas al ni, la legantoj, tute ne trudite. Liaj rolantoj - precipe en la unua, pli longa parto - estas "vivrealaj", kaj ni tute kredas je ili.

La intrigo koncernas francan junulon, kiu pasigas la antaŭmilitan jaron - kompreneble, oni ne scias, ke ĝi estas antaŭmilita - en Germanujo, kie li formas amikajn rilatiĝojn kun siaj germanaj kolegoj ŝajne daŭrontajn eterne. La neatendita eksplodo de la mondmilito tempeste forblovas tiujn amikecojn. [...]

En la dua parto, kiu titoliĝas "...Kaj oni rekomencis...", la milito rekomenciĝas en 1939 kaj ni sekvas la karieron de Pierre dum tiu dua katastrofo. Unu grava temo de tiu ĉi brila romano estas kompreneble la militabomeno kaj la valoro de individuoj super naciecoj, almenaŭ naciecoj blindaj kaj senrezonaj."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.


Legu recenzon de Sten Johansson: Baniĝi en riveroj

Legu recenzan eseon de Poul Thorsen el Stokita vino, 1995: Anstataŭ recenzo

Legu eseon de Christian Declerck el La Gazeto 151 (jan 2011): Kontraŭmilita literaturo en Esperanto

Legu artikolon de Andreas Künzli kadre de Nia Trezoro, en La Ondo de Esperanto 2010:
Kiel akvo de l' rivero

Legu recenzon de William Auld el Monda Kulturo, 1963: Raymond Schwartz: Kiel akvo de l’ rivero

Legu recenzeton de Muzikanta Hipopotamo en Esperanto-Sumoo majo 2016:
Kiel akvo de l' rivero

Legu recenzeton de Jorge Camacho el 2019: Kiel akvo de l' rivero

Legu recenzon de Telemo en Esperanto-Sumoo januaro 2021: Kiel akvo de l' rivero

Legu recenzon de Maja el Esperanto-sumoo, novembro 2023: Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz


Reen al: Raymond Schwartz - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj