Baniĝi en riveroj

Raymond Schwartz: Kiel akvo de l’ rivero. Romano, 487 p. Régulo, La Laguna 1962. Dansk Esperanto-Forlag 1977. Iltis 1987. Edistudio 1991.

Raymond Schwartz estis unu el la plej konataj verkistoj Esperantaj. La plej multaj esperantistoj sendube konas lin pro liaj spritaj vortludoj. Li estis kabaredisto, verkanto de amuzaj kaj fojfoje maldecetaj poemoj kaj noveloj. Sed Schwartz estis ankaŭ romanisto. En 1962 aperis lia ampleksa verko Kiel akvo de l’ rivero, romano sur kies preskaŭ 500 paĝoj li disvolvis la vivon de Pierre Touchard, franco kun la radikoj en Loreno, limregiono inter Francio kaj Germanio, kie ankaŭ Schwartz naskiĝis.

Jam komence de la verko oni tute nature montras al ni la german-francan landlimon, kaj iom poste ĝi denove aperas en sceno tre simbola:

"Mi babilas, babiladas kaj forgesis atentigi vin, ke jam ni renkontis la landlimon. Jen, de kelka tempo ĝi sekvas nin, ĉi tie, dekstre de la ŝoseo. [...]"

"Tre interese", konstatis Pierre, "mi ne sciis... kaj tamen, se oni pripensas, ja ne povas esti alie inter landoj, kiujn disigas nek rivero, nek kruta montovando. Mi komprenas, ke ne estas eble, per iu kalko desegni linion kiel sur sportterenoj". Dum li tiel parolis, li flankeniĝis kaj jen staris unu momenton kun kruroj larĝe disetenditaj, unu piedon ĉiuflanke de l' ĉevoja fosaĵo, kvazaŭ rajde super la landlimo.

"Mi agas kiel idioto", li ridetis, "sed jukis min la deziro havi samtempe unu piedon en Francujo kaj la alian sur germana grundo. Verdire, mi sentas neniun specialan sensacion. Kaj pro tia linio la homoj batalas..." (p. 77-78)

Efektive la libro temas pri tio, ke Pierre klopodas stari diskrure inter la du najbaraj sed malamikaj landoj. La rakonto komenciĝas en 1913 kaj finiĝas en 1946 (kun epilogeto pli malfrua), kaj ĝi okazas plejparte en du lokoj: en la kamparo sude de Metz en Loreno, kaj en Berlino. Krome, pli mallongaj partoj okazas en Parizo kaj Marsejlo.

La plej sukcesa parto de la romano estas la komenca restado en Loreno. Tie ni partoprenas en vilaĝa edziĝfesto kaj krome en ekskurseto trans la landlimon, el kiu estas ĉerpita la supra citaĵo. Jen oni rimarkas, ke Schwartz estis en sia hejma medio. Lia humuro aldonas tre plaĉan spicon al bona kaj suka sceno el iama vilaĝa vivo. Sen ajna urĝo li iom post iom, lerte kaj preskaŭ nerimarkate, kondukas la rakontofadenon antaŭen. Preskaŭ la samo direblas pri la sekva ĉapitro en Parizo, kie ni partoprenas en adiaŭa festeno de abiturientoj. Kaj post tio ni akompanas la protagoniston en Germanion.

Ankaŭ la rakonto el Berlino estas plejparte bona kaj interesa, tamen oni tie rimarkas, ke kvankam la aŭtoro ja konis la medion, tamen ĝi ne estis vere lia propra. Krome, ankaŭ ĉi tie ni devas kuniri al festenoj, kaj nun oni jam komencas iom ŝtopiĝi de tio. Des pli ĉar la Berlina etoso ĉe Schwartz ŝajnas pli multe influita de studentaj kaj militistaj ceremonioj ol de la klasike berlinana "kora krudeco". En Loreno ni spertis tre plaĉan, milde ironian sed bonvolan humuron. Sed ĉi tie en Berlino Schwartz farĉas la rakonton per sterilaj vortludoj, kio post nelonge iĝas terure teda, kvankam li prezentas ilin kiel la ĵargonon de iuj rolantoj en la rakonto. Tamen, kiel kontrasto al la kampara vivo en Loreno, ĉi ampleksa parto - pli ol triono de la libro - bone funkcias. En ĝia fino enpleksiĝas ankaŭ du novaj temoj - la militkomenco en 1914 kaj amafero de Pierre, kiu iĝas decida por lia plua vivo - kaj io tia estas bezonata por konservi la koncentriĝon.

Post Berlino sekvas ekscita ĉapitro okazanta dum la unua mondmilito, denove en Loreno. En tiu fazo la aŭtoro trovas rimedon lerte enŝovi kiel moton la titolon de la verko, esprimatan de la onklo de Pierre: "Ni estas kaptitoj de nia ĉirkaŭaĵo, ne nur korpe, sed ankaŭ, kaj ĉefe, mense. Kiel akvo de l' rivero. Ĉiu guto en la Rodano fluas alsude, ĉiu guto en la Rejno alnorde. Kiel malproksimaj, malsimilaj unuj de la aliaj estas la akvoj de tiuj riveroj ĉe iliaj enfluejoj en la maron! Kaj tamen kiel proksimaj, kiel parencaj, kiel samaj en siaj naskiĝlokoj." (p. 341)

Jen ne nur titolo, sed efektive ĉeftemo de la verko, kiu obstine ripetiĝas ekde komenco ĝis fino, kiel muzika gvidmotivo: Eĉ se oni vole-nevole devas sekvi unu riveron, tamen indas koni kaj ŝati ankaŭ aliajn, eĉ baniĝi en ili.

Poste ni saltas trans dudek kvin jarojn ĝis la komenco de nova milito. Tiu drasta salto tamen kaŭzas al la aŭtoro iom da problemoj por konstrui kredindan intrigon, sed ankaŭ tion li mastras pli-malpli kontentige, ĝisplue.

Nun ni jam eniris en la lastan kvaronon de la verko, kaj ĉi tie bedaŭrinde komenciĝas ĝiaj gravaj mankoj. Temas pri la problemo kiel kunnodi ĉiujn fadenojn. Schwartz tre domaĝe faras tion per serio da ekstreme malprobablaj koincidoj. La afero ekas per tio, ke en la dua mondmilito, kiam la armeoj de Hitler konkeris Francion, la franca oficiro Pierre Touchard estas kaptita de la germanoj. Kaj la respondeca germana oficiro montriĝas esti lia plej bona amiko el la Berlina epoko, la reĝo de kontraŭknaloj, kiu tuj liberigas sian francan amikon. Nu, bone, unu tian koincidon la leganto ja povus toleri, kvankam tiel facilanima konduto de germana oficiro almenaŭ estas iom surpriza. Bedaŭrinde, la fabelo nur komenciĝis. Sekvas dua, tria, kvara, kvina koincidoj, pli kaj pli malprobablaj, pli kaj pli oftaj. La lasta kaj plej draste stulta okazas nur tri paĝojn antaŭ la librofino. Oni vere sentas, ke Schwartz post ege ambicia kaj lerta laboro jam plene malesperis pri kiel fini ĝin, kaj fatale decidis fini ĝin tuj, je ĉiu ajn kosto. En la unua duono de la verko li havis senfinan paciencon kaj fidon, ke iom post iom disvolviĝos la trankvila sinsekvo de aferoj. Sed ju pli alproksimiĝas la fino, des pli elĉerpiĝas lia pacienco kaj prudento, kaj kun ĝi ankaŭ la kredindeco de la intrigo. Domaĝe! Vere domaĝe! Tiel belega laboro, tiel valora verko, efektive unika en la originala literaturo Esperanta, ja meritus pli akcepteblan, realisman, malstultan finon!

Malgraŭ tiu bedaŭrinda fino, la verko Kiel akvo de l’ rivero restas grava, interesa kaj legebla kun granda ĝuo. Ĝi havas tiom da bonaj ecoj, belajn, detalriĉajn kaj buntajn priskribojn kaj scenojn el malsamaj medioj, ankaŭ ĉarman etoson el la epoko antaŭmondmilita. Ĝia temo devus esti plej grava al ĉiu esperantisto. Kaj ĝia lingvaĵo estas tutsimple modela. Legu ĝin!

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Kiel akvo de l’ rivero Raymond Schwartz Ĉefpaĝo originala literaturo