Krias la silento

István NEMERE: Krias la silento. Berkeley: Eldonejo Bero, 2002. 178 paĝoj» Broŝurita. Ĉe ELNA: Modo KRI002, Prezo $15.80.

Istvan Nemere estas unu el la plej fekundaj nuntempaj Esperantaj verkistoj. Krias la silento estas (laŭ mia kalkulo) lia deksesa romano ekde 1982. Temas pri la ĵurnalisto- volanta-roman-istiĝi, Theo Tabris, kaj ties rilato kun sia severe menshandikapita filo, Val. La romano komenciĝas per intermiksitaj scenoj pri Theo kaj lia iama amantino, kaj pri lia vojaĝo al kampara hospitalo. Tie li trovas, ke lia dum monatoj foririnta amatino mortis en la naskiĝo de ilia (ne al Theo sciata) filo. La naskiĝo okazis tro frue, kaj ankaŭ la patrino estis narkotulo (kaj alkoholulo kaj fumanto ktp) kiu ne zorgis pri la antaŭnaska vartado de la infano. Do la info naskiĝis ne plene formita — kaj korpe kaj mense,

La helpinta en la naskiĝo kuracisto diras al Theo, ke la infano malsanegas kaj ajnokaze nelonge vivos, Kaj eĉ se ĝi ja vivus, ĝi neniam evoluus al plenkreskulo sed ĉiam restus epilepsiulo, kriplulo.

Theo devas decidi, ĉu li lasu ĝin morti (aŭ eĉ ĉu la kuracisto mortigu ĝin!) aŭ ĉu oni penu savi ĝin. Theo, post barakta decidado, petas, ke al ĝi doniĝu ŝanco por vivi. Tiu decido tutŝanĝas la vivon de Theo. Theo spertas jarojn daŭrantan procezon: komence, lia filo estas nur iu "ĝi" — kiam la infano en la institute ricevis nomon, la verkisto ne scias ĝis oni informas lin. Sed ĝis la fino de la romano, la infano "li"-as. AŬ pli precize, Theo vere "patras".

Tiu ĉi ŝanĝo en Theo estas la ena koro de la libro. Li ja romanistiĝas, sed antaŭe li moviĝas tra la vivo kiel tuteksteruio. Li opinias sin spiono en la mondo, dum li mem ofte "vivas" en sonĝomondo.

Eble ĉiu verkisto estas iomete tiel.

Sed Nemere subtile pentras tiun sonĝomondon kiel malsanan, aŭ almenaŭ ne tutsanan. La antaŭaj scenoj de la vivo de Theo moviĝas tre malrapide, tre tumulte, tien-ĉi- tien-salteme. Tamen la rakonto (kaj la vivo de Theo) pli kaj pli ordiĝas — dum Theo trovas flegistinon por Val, dum Val vivas kaj evoluas laŭ sia propra sed limigita maniero. Dum Theo trovas veran amon kun virino kiu amas lin kia li ja estas, ne kiel famulo au "surlita marko" — sed kiel homo, eĉ kiel patro de menso- kaj korpo-kriplulo. Per Val, Theo finfine povosciiĝas vere vivi. Li donas "rakontecon" al la vivo de la verkisto, de sia patro.

Eble ne la plej profunda libro, Krias la silento tamen estas libro, kiun oni devas ne nur tralegi sed ankaŭ trapensi. La romanaj okazaĵoj estas surbazitaj sur eventoj en la vivo de Nobel-premiita verkisto, sed Nemere ne nomas la verkiston, do ankau mi ne nomas lin (kvankam la nomo estas facile trovebla). Tiu vera surbazo helpas intermiksi la leganton pli kaj pli en la travivaĵoj de Theo kaj Val, precize dum Theo trovas pli kaj pli kiu li estas. Meznivelan esperantistoj (kiel mi) eble ekzercos la lingvo de Nemere (ekzemple, la uzado de *-oz" figure aŭ ĉe neoficialaj radikoj). Sed Krias la silento estos valora aldonaĵo al la libroŝranko de iu ajn esperantisto.

Donald Jacob Uitvlugt

 

 

Reen al:

Krias la silento István Nemere Ĉefpaĝo originala literaturo