(Nek pli nek malpli)

Titolo: Krokize de mia ĝardeno kaj Pigre pasas la nokto

Aŭtoro: István Nemere

Recenzas Jorge Camacho

En 1992 aperis du novaj libroj de Nemere en la esperanta merkato: la romano Pigre pasas la nokto, eldonita de Fenikso, kaj la 58-paĝa rakontaro Krokize de mia ĝardeno, grandformate kaj grandlitere eldonita de Literatura Foiro, kun bela kolora kovrilo reproduktanta pentraĵon de Cezanne.

La dorskovrila eldonista prezento de la rakontaro asertas, ke ĝi "povas esti konsiderata kiel aŭtenta verko de minimumismo, ĝenro ankoraŭ nova en nia literaturo". Oni permesu al mi intermeti komenton pri la reklama uzo de la vorto nova en nia gazetaro. Se per minimumismo oni volas diri, ke la kolekto aldonas minimumon al la originala esperanta beletro, nu, tiam estas klare, ke ĝi ne vere novas: ĉiujare aperas nova Manjo Austin por torturi paciencajn legantojn. Se tamen la celo estas klarigi, ke la aŭtoro en minimuma longo esprimas maksimumon enhavan kaj stilan, ankaŭ ĉi tiam la reklama noveco restas nur pretenda; tion jam faris, kaj kun pli da sukceso, ne nur Nemere mem en La naŭa kanalo, el 1981, aŭ lia samlandano István Ertl, aŭ la de mi bone konataj hispanaj kurtistoj Francisco Javier Moleón, María José Quesada, Alberto Franco kaj Liven Dek (Trezoro, Pandemonio, Sferoj 3, Sferoj 6, Nova Esperanta Krestomatio): verdire granda parto el la lastatempa rakonta beletro en esperanto difineblas minimumisma, kaj ne lastvice pro la influo de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio kun sia maksimuma longo je 200 x 65 tajpospacoj. Tiusence, kompare kun la nelge premiitaj rakontoj de Gonçalo Neves (aperontaj aŭ eĉ jam aperintaj ĉe Bero kun la titolo Permesu), enhave kaj lingve tre densaj, aŭ kun tiuj verkitaj de la frumortinta Neil Salvesen, eblas klare diri pri Krokize... , ke en ĝi Nemere, kiel en sia romano Terra, nur minimume novas.

Laŭ PIV krokizo estas "rapida desegno aŭ pentraĵo, en kiu oni celas kapti nur la esencan similecon" (mia substreko). En Krokize... la rakontoj de Nemere, anstataŭ kapti esencojn, kroĉas sin al svaga prezento de svage supraĵa realo. Tiel svaga, ke ĝi ebligas al la eldonistoj skribi, ke en la rakontoj ĉefrolas "la observoj el la propra hejma realo, kie simplaj agoj, objektoj, vortoj trovas novan dimension" kaj ke "en tiu nova dimensio Nemere malkovras profundajn latentojn". Demetante la maskon, la vernison de la prestiĝigaj vortoj krokizo, nova dimensio kaj profunda latento leganto mem malkovros nur la grizan abismon de ĥameleona neniodiro. Kontraste, kiam temas pri gravaj aferoj (bono kaj mavo, senco de l' vivo ktp) li estas tro klara, tro rekta kaj tro eksplicita (kio pensigas min pri senvola pastiŝo de la mistikismo en La Profeto de Ĝibran' Ĥalil' Ĝibran').

Vera minimumismo, kiel ĉi-supre mi skribis, esprimas en minimuma longo enhavan kaj stilan maksimumon. Nenian rilaton mi vidas inter ĉi tiuj rakontoj de Nemere kaj beletra minimumismo aŭ miniaturismo. Tial estas groteske pretendi kompareblon, eĉ se nur alude, inter Krokize... kaj la Unuminutaj noveloj de István Örkény (la esperanta traduko de kelkdeko el ili aperos baldaŭ ĉe Bero). Nemere devas multon lerni de Örkény, kaj eĉ de si mem, ĉar la literatura nivelo de lia nova rakontaro subrestas tiun de La naŭa kanalo, lia unua libro esperanta.

Al ĝi Krokize... aldonas nenion konsiderindan stile aŭ teme. Se do okazis ne evoluo, sed stagno kaj preskaŭa malprogreso, kial eldoni ĝin? Kiel diras nia Proverbaro, mi ne povas kapti en ĝi la sencon.

Li havas bonajn ideojn, kiujn jen kaj jen li fuŝas pro mallerta kaj amatora rakonta tekniko. Ne gravas al mi, ĉu li vivtenas sin per verkado en la hungara, sed la rezulta impreso, kiun estigas en mi liaj esperantaj verkoj. Por verki bone ne sufiĉas nur havi bonan ideon. Ekzemplo estas la fiŝa kaj musa fino de la unua peco, La domo, kie li diras per vortoj tion, kion li ne kapablas sentigi preter- aŭ trans-vorte. Bedaŭrinde ĝuste en t.n. mikronoveloj gravegas trafa fino (kio ne nepre signifas, ke ĝi estu surpriza, aŭ inversiga, aŭ ringe egala al la komenco). La samo okazas en la dua, tria kaj kvara rakontoj (respektive la unua parolvico sur p. 8, la sesa sur p. 10 kaj la deka sur p. 12, aŭ la tria alineo sur p. 13) kaj plu simile tra la tuta libro. Feliĉe, jen kaj jen li trafas, kiel en la fino de La fatala amanto.

Krome, senŝanĝa ripeto de ideo nur igas ĝin des malpli forta kaj purkontura, kiel okazas en liaj rakontoj pri oldulo spertanta parton de natura ciklo, kies revenon li probable ne ĝisvivos.

Mi ricevis la impreson, ke li verkis ĉi historiojn iom maŝine kaj meĥanike pro (almenaŭ provizora) elĉerpiĝo de la inspirfonto aŭ inspirputo. Eble ankaŭ ĉar mankas la unueciga celo, la samceleco aŭ celsameco karakterizaj en romano.

Krokize... taŭgas kiel legaĵo por progresantoj aŭ lernantoj de supera kurso (ĉefe la rakontoj La surdmutulo, La arbo kaj La Turo); tamen prefere oni legu liajn du plej bonajn romanojn: La blinda birdo kaj Sur kampo granita; kaj kiel antaŭromanan enkondukon mi rekomendas La naŭa kanalo (kiun, se elĉerpitan, oni devus reeldoni post ioma trakorekto).

La lingvo de la libro estas bona, foje eĉ tre bona (malgraŭ kelkaj malglataĵoj, kiel la vorto nekonatulo sur p. 32), sed kiomagrade eblas paroli pri Nemere kiel pri originala verkisto? Estas konate, ke t.n. originalaj verkistoj kiel Corrado Tavanti kaj Deck Dorval nur parte, foje tre etparte, kulpas aŭ responsas pri la stilo kaj lingvo de siaj verkoj. Kiu iam vidis tekston skribitan de Nemere mem sen eldonista trakribro, tiu scias, pri kio mi parolas. Ĝis nun la hungarajn eldonojn de liaj libroj reviziis lingve kaj stile Vilmos Benczik. Kaj ĉi tiun svisan? Probable Perla Ari Martinelli aŭ Giorgio Silfer.

Unu el la rakontoj de Krokize... aperis jam pli frue en Sferoj 6. Temas pri La inferulo, tipa specimeno de lia naiva kaj stulteta scienc- aŭ pacienc-fikcio, kies plej aĉa reprezentanto estas la misromano Terra. Se kompari ambajn* tekstojn, tiun eldonitan de Literatura Foiro kaj tiun aperigitan de Grupo Nifo, rimarkeblas ĉ. 65 diferencoj (en resp. kvar aŭ sep paĵoj). Direblas, ke per tio la rakonto gajnis. Se tiel, almenaŭ estus bone scii, kiun ni danku kaj aplaŭdu pro la stila plibonigo.

Pri la lingvo kaj stilo de Pigre pasas la nokto skribis jene mia kolego kaj samurbano Miguel Fernández en recenzo aperonta (en nekompleta formo) en Heroldo de Esperanto: «Kompreneble, per lingvaĵo eskvizite poezia kaj genie lirla kaj raketa oni povas verki La litomiŝla tombejo; sed per lingvaĵo simple laŭa al la postuloj de bona romano oni povas verki Pigre pasas la nokto. Nek pli nek malpli.»

Bona romano. Kompare kun tiuj de kelkaj aliaj esperantaj romanistoj, ĝi estas ja bona: legebla facile kaj unutire, kaj kun kresĉende suspensa intrigo. Evidentas, ke Nemere fartas pli bone kaj bele en la romana kampo, ol en la rakonta. Pli bone, tamen ne sufiĉe bone. Miaopinie la aŭtoro ne sukcesis cementi la partojn, el kiuj konsistas lia verko. Ekzemple, la alternado aŭ alternigo de scenoj pere de prezento de posta proceso estas rimedo iom rusta kaj trivita, impresanta ĉe li meĥanike kaj rutine. La proceso mem (laŭ la modelo aŭ modo de usonaj filmoj) neniom gravas: oni povus forstreki la tutan ĝin el la libro sen ia ajn perdo.

Dekomence (kaj eĉ de la reklamteksto sur la dorsa kovrilo) la intermeto de la fina proceso sciigas la leganton eksplicite pri okazonta murdo. Tamen Nemere tenas (duon)kaŝaj la nomojn kaj identecojn de la murdita kaj de la murdinta ĝis p. 142, du paĝojn antaŭ la fino de la romano. Dum trafas sian celon la maniero, kiel Nemere atendigas kaj scivoligas pri la unua kiso inter la du geroluloj, male, la troaj atendigo kaj scivoligo pri la murdo mem impresas misefike kaj misefekte. Pli bone estintus verki romanon pri amrilato inter ciganino kaj necigano, kaj spici ĝin ĝis la fino per (ne)atendeblaj sortoturnoj. Tiel povus aperi ankaŭ la proceso, ekzemple kiel romanferma epilogo.

Pri la amhistorio mi bedaŭras la amason da ripetoj kaj la insistan reklarigadon miksitajn kun am-etoso panteisme mistika. Nemere, anstataŭ konturi klare la personecon de Kata, la ciganino, igas ŝin apendico de la figuro de Bernat: fakte plurfoje en la romano konfuziĝas la mio de Bernat kun la rakontanta mio mem. La rolulon Bernat la aŭtoro profilis pli klara, plena kaj sobra, probable kun abundo da membiografiaj eroj; ne pro nenio Bernat estas arĥitekto, kiu, kiel verkistoj, konstruas mondojn surpapere.

La mankoj en Pigre... estas ne nur strukturaj. Mi plu citu el la recenzo de Miguel Fernández, laŭ kiu Nemere ne lertas «rilate ekspluatadon de la fona erco: interrasa konfrontiĝo. Certe li kaptas la ŝancon por denunci rasismon sed sole epiderme, neefike, eĉ misvoje, ĝuste nun, kiam la temo iĝis dolorige aktuala ankaŭ en Eŭropo.» Nur en p. 128 aperas komenco de pli ekvilibra pritrakto de tiu konfrontiĝo, kvankam poste kaj ĝenerale la aŭtoro restas ĉe la ŝelo. Kontraste, la novelaro Memori kaj forgesi de Trevor Steele, kiun mi ade kaj nelacigeble rekomendas, prezentas vive, varme kaj pens-instige la konfrontiĝon inter aŭstralianoj aborigenaj kaj eŭropdevenaj.

La libron finas la 102-era listo Esperantaj originalaj romanoj (1907-1992) . Nepras aldoni, ke la liston kompilis Osmo Buller kaj ke mankas en ĝi la romano Animo drivas de Masayuki Kuroda, 151 p. (la tuta libro: 196 p.), eld. Japana Esperanto-Librokooperativo, Toyonaka, 1990.

Resume, estus nek ĝuste nek juste paroli pri Nemere kiel pri eksa fenomeno. Necesas tamen, post lia fulma kariero en la okdekaj jaroj, ke li ĉesu verki tro rapide kaj senzorge, se li ne volas resti por eterne en la panteono de kioskaj aŭtoroj.

ambajn = akuzativa formo de ambaj aŭ ambaŭ. La Fundamenta Gramatiko klare diras: La adjektivo finiĝas per a. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo.

Jorge CAMACHO