Kromohomoj

Lorjak: Kromosomoj. 155 p. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno 1989.

Kromosomoj, la oka kaj lasta verko de Lorjak, similas la pli fruajn je stilo kaj enhavo. Same kiel pluraj antaŭaj, ĝi estas konstruita ĉirkaŭ kerna temo iasence serioza, kiun ĝi tamen traktas ege leĝere, kiel nuran elirpunkton de frenezaj eraroj, interŝanĝoj kaj konfuzoj.

En Kromosomoj temas pri la demando, ĉu genetike heredeblas dispozicio por krimaj aŭ aliaj agoj. La ĉefroluloj iel parence rilatas al Landru, konata ekspluatinto kaj murdinto de virinoj. Lorjak tamen faras ĉiomon por konfuzi nin per strangaj parencaj rilatoj kaj ŝajnrilatoj, ĝis finfine la leganto devas pridubi sian propran patrinon. Do, aperas krom homaj ankaŭ kromosomaj konfuzoj. Ĉu trafe, ke ĉi verko prihereda iĝis la lasta heredaĵo de Lorjak al liaj legantoj?

Iel tamen ŝajnas al mi, ke la gaja absurdo kaj bunta frenezo de ĉi libro ne atingas la pinton de Eŭlalia el 1984, ĝia pli serioza traktado de homaj interrilatoj malsuperas al tiu de Mariagnes el 1986, kaj ĝia stilo eble estas malpli elasta ol tiu de Regulus el 1981. Tamen, kiel tutaĵo, ankaŭ Kromosomoj estas tipa Lorjakaĵo kun ties kutima distra povo kaj pensiga efiko.

Ĉar temas pri Lorjakaĵo, estas nature iom amplekse trakti la lingvaĵon. Oni ja trovas la ĉiaman emon de Lorjak inĝenie manipuli la lingvon kaj relative riĉe utiligi la vortostokon de PIV. Li ŝatas adverbojn, prefiksojn kaj sufiksojn, do oni ne surpriziĝu trovante "vie", "reankaŭ", "demandari" kaj "pekareco". El vortoj, kiujn mi devis elserĉi en PIV, mencieblas "kolimatilo", "melomano" kaj "regio".

En ĉi verko - intence aŭ ne - la dialogo ofte aperas sufiĉe vepra, komplika, kelkfoje peza kaj troŝarĝita:

Definitiva ignoro de mia familia dramo estis ankaŭ definitiva fermo de pordo sur ĉiuj formoj de deprimaj cerbumadoj. Fatalo volis, ke oficista mismanovro venis relevi ĉion al la supra surfaco. Nu, fronte al la fakto, mi estus malsaĝa obstiniĝi en kondutlinio starigita sur sistema sekreto, nun, kiam ĝi perdis sian signifon pro perfido. Kaj mi estus kruela, antaŭ via evidenta malsereno, komedii ignori ĝin, kaj vin lasi sola barakti kun la akraj demandoj, kiuj devas vin sieĝi. (p. 58)

Simple, por ke vi ne ofendiĝu pro tio, ke la surpriza rivelo de tiu tragedio, tuŝanta la konstantan partoprenanton de mia vivo, kapablas min knedemocii, mi prisilentis, sed sentis la bezonon de persona enketo, de rendevuoj kun tiamaj atestantoj de la afero Landru, de aliaj kontaktoj kaj diverskoloraj komentoj. (p. 72)

Vi konsentu konstati, Sinjorino, ke ni provis diskrete enketi antaŭ ol iri al pli gravaj decidoj. Do, ne miru, ke sensukcesaj ni nur povas nun porti plendon al la polico. Kiam ĝi refaros al vi niajn demandojn, esperende povu vi trovinti intertempe kiamaniere kontakti vian edzon! (p. 101)

Oni bonvolu noti, ke la tri supraj diraĵoj venas el la buŝoj de tri malsamaj personoj, do ne temas pri iu escepta persona karakterizaĵo. Tamen, ne ĉiu dialogo tielas. Oni trovas ankaŭ normalan parolan lingvaĵon, aŭdeblan en vera interkona vespero aŭ festivala gufujo.

- Kompreneble!

- El rekta fonto?

- Preferinde. Jes.

- Bone. Ĉu ni povas rendevui?

- Kiam kaj kie vi volos. (p. 46)

Esceptokaze, tamen, la frazoj de Lorjak plene paneas. Eĉ longe cerbumante, mi malsukcesis deĉifri la subaĵon:

Obstina nekredantino, Mirela kvankame ne volis kontraŭstari la decidon de sia edzo konduki ŝin antaŭ la altaron - tro feliĉa ŝi oficialigi ĉiuformale tutan vivon da unuiĝo. (p. 145)

Kvankam la lingva ĵonglado de Lorjak ja estas fenomeno aŭtente Esperanta, tamen oni ofte sentas ankaŭ lian francecon. Kelkfoje temas pri la elekto de unuopaj vortoj, sed pli ofte pri la fraza strukturo. Jen du ekzemploj:

Tiuj paroloj, eĉ malfirmaj, duonmaĉataj, Mirela atendis ilin de kvardek jaroj. (p. 13)

Tiuj semoj, kiujn vi domaĝis al mi, la vivo ilin alportis. (p. 141)

Nu, tiuj du frazoj ja estus perfektaj en la franca lingvo, tamen en Esperanto oni preferas diri: "Tiujn parolojn (...) Mirela atendis de kvardek jaroj" kaj "Tiujn semojn (...) alportis la vivo".

Alia tipa francismo estas: "- Ĉar vi, vi havas pruvojn?" (p. 52). Kiel ofte, precipe ĉe latinidlingvanoj, oni trovas fojfojan misuzon de -us kie devus esti -os (aŭ pli precize estis -onta): "Saĝe, Mirela Sidoret atendis la tagon, kiam sugesto venus de Bernard Dubosk" (p. 14). Kaj - mi scias ke suburbo nestas en PIV kiel sinonimo de antaŭurbo, tamen mi iom timtremas pensante pri mia ebla estonteco en kela truo, legante ke "li loĝis en suburba kadukulejo" (p. 16).

Estas terure ke necesas tion mencii, sed mi ĝojas ke finfine unu verko de Lorjak aperis sen amaso da tajp- kaj komposteraroj.

Resume, ĉi verko donas distre plezuran legadon al ĉiu, kiu pretas iom deĉifradi vortojn kaj frazojn, kaj des pli grandan ĝuon al tiu, kiu aparte ŝatas tiel streĉi la cerbajn ĉifaĵojn.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Kromosomoj Lorjak Ĉefpaĝo originala literaturo

 

3