Lia unua romano

Serĝo Elgo: Ŝia lasta poŝtkarto. 225 p. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaŭ-de-Fonds 1988.

En 1988 aperis Ŝia lasta poŝtkarto, la unua krimromano de Serĝo Elgo, pseŭdonimo de Georges Lagrange. En dek du jaroj ĝi estis sekvota de ankoraŭ tri romanoj pri kazoj solvendaj de inspektoro Kramer.

Krimromano ofte estas preteksto por aliaj celoj flanke de la aŭtoro, sed ĉiuokaze plej gravas, ke ĝi havu bonan, funkciantan intrigon, kiu plenumas la postulojn de la legantoj, aŭ almenaŭ iel rilatas al ili. La unua romano de Elgo tre bone respondas al tiu atendo. En ĝi temas pri la mistera malapero de junulino, sendinto de "ŝia lasta poŝtkarto". Ĝis proksime al la fino oni ne scias, ĉu okazis murdo aŭ alispeca malapero. La enketado okazas en du lokoj, ŝia hejmurbo, kie esploras inspektoro Kramer, kaj la loko de malapero, kie agas inspektoro Waddi. La rakonto alternas inter tiuj du enketoj, kaj jen kaj jen "vizitas" aliajn implikitojn. La policistoj longe pli-malpli vane spursekvas la malaperintan Izabelan, ĝis fine oni en iom nekonvencia maniero trafas la ĝustan spuron. Kiel decas, la aŭtoro jen kaj jen "plantis" gravajn detalojn, kiujn atenta leganto notas kaj memoras, sed kiujn la polico tro longe neglektas. Eble kelkaj el tiuj indikoj estas iomete tro evidentaj, sed tio ne signifas, ke oni facile solvas la kazon, nur ke oni vidas la misojn de la polico tre klare. En ordo, do.

Dum la alternado inter du esplorregionoj ni vizitas aron da medioj kaj renkontas multajn personojn kun malsamaj trajtoj. La aŭtoro tre lerte kaj sukcese konstruas bonajn scenojn, kreas fascinajn mediojn kaj etosojn, okazigas naturajn dialogojn. Temas interalie pri la riĉula hejmo, kie vivis Izabela, ŝia lernejo, la ateliero de malriĉa artisto, krimula mondo (ĉi-verke iom france nomata la "speciala medio"), rondoj de junaj "marĝenuloj", kamionŝoforoj, gastejestroj, ŝtelĉasistoj ktp ktp. Ĉiujn ĉi rondojn Elgo prezentas konvinke kaj trafe, eble ne per strikta realismo, sed tiel ke oni vere kredas ekkoni tiujn diversajn mediojn.

Ankaŭ la portretoj de longa vico da individuoj estas zorge faritaj kaj tre diversaj. Precipe la viroj rajtas porti trajtojn individuecajn kaj plurdimensiajn. Ĉe la virinoj ja troviĝas granda diverseco, tamen ili impresas pli ŝablonaj, krome ĉiam negativaj. Kun escepto de Izabela, kiu estas maksimume bela kaj inteligenta, sed bedaŭrinde forestanta, mi havas la impreson, ke la aŭtoro ne ŝatas virinojn. Temas pri la patrino de Izabela, bigota kaj hipokrita burĝino "kun pasinteco". Temas pri tro scivola kaj pisodora pordistino. Aperas instruistino pri beletro, kiu estas lesbanino - "estis io nehoma, aŭ pli ĝuste nevirina en ŝi" (p. 63) - kaj kiu krome parolas Piĉe (ne neglektu la majusklon!). Plue la senkaraktera amikino de Izabela, kaj ties "ĉifonproleta" patrino, kiu faradas nenion krom fumi legante krimromanon. Estas interese, cetere, ke verkanto de krimromano povas tiel malestime prezenti leganton de krimromano... Nu, mi finu ĉi liston de virinaj ŝablonoj per du citaĵoj. Unue Jozina, kelnerino:

Laŭ la evidentaj lingvaj eraroj, kiujn ŝi kulpis, oni povis supozi, ke ŝi ne estas tre klera, eble eĉ ne tre inteligenta, sed tio ne multe gravis en ŝia profesio. Almenaŭ ŝi havis bonan karakteron kaj sciis ĝentile elteni eĉ la krudvortajn ŝercojn de la ŝoforoj. Supozeble ŝi ne ĉiam komprenis ilin. (p. 86-87)

Kaj ses liniojn poste aperas alia tipo:

Helena Padovani estis fakinstruistino pri filozofio. Ŝi estis terure intelekta, kvazaŭ nur cerbo ŝi estus. La dommastrumado certe ne estis ŝia ĉefa zorgo. La preparado de la manĝoj ankaŭ ne, kaj oni ofte, kaj pli ol decas, havis surtable tiujn industrie preparitajn menuojn, kiuj malhavas ĉian privatan ĉarmon. Kaj pri la lito, nu... prefere ne komenti. (p. 87)

Ial la aŭtoro ankaŭ rezignas komenti la kuiran, mastruman kaj litan talentojn de ŝia edzo.

Kompreneble oni ne povas tre detale disvolvi individuecajn trajtojn de granda aro da flankaj rolantoj, tamen evidentas ke la aperantaj virinoj estas pli unudimensie kaj negative traktitaj ol la viroj. Kaj ne temas pri komentoj flanke de la romanaj personoj, sed ĝuste pri priskriboj fare de la aŭtoro.

Elgo/Lagrange havas fortajn ideojn pri sociaj temoj, kaj tiuj ideoj ofte aperas en liaj verkoj. En la pli malfruaj verkoj ili ofte venas en formo de predikoj fare de iu rolanto. Tiuj predikoj povas esti pli aŭ malpli naturaj partoj de la rakonto. En ĉi unua verko ni longe evitas tiajn predikojn. La ideoj de la aŭtoro estas utiligataj pli lerte por prezenti la diversajn mediojn kaj personojn. Ĝuste la kontrastiga alternado inter ili efikas tre bone tiucele. Nur ĉe la fino aperas grava persono, kiu iom tro predike faras kelkajn konkludojn kaj demandojn, sed tio ne estas tro ĝena.

Eble oni tamen povus diri, ke la fino de la intrigo ne plene kontentigas la atendojn, kaŭzitajn de ĝia bona komenco kaj mezo. Troviĝas kelkaj ne tute konvinkaj aferoj pri la solvo de la mistero, interalie rilate al la identeco de trovita kadavro. Pli ol tiom mi ne volas precizi, por ne malkaŝi la finon. Troviĝas ankaŭ "loza fadeno", do iu detalo, kiun la aŭtoro ŝajne forgesis klarigi aŭ plu trakti. Ĝi temas pri iu nekonata lingvo en la taglibro de Izabela.

Pluraj verkantoj de Esperantaj krimromanoj uzas la ĝenron por lanĉi lingvajn "dialektaĵojn". Ankaŭ Elgo tion faris en Ŝia lasta poŝtkarto, dum en la sekvaj verkoj li preskaŭ rezignis tion. Ial ne plaĉas al li la ero -aŭ, kaj ni do trovas ekzemple "anstatigis" (p. 118 k.a.) kaj "morgo" (p. 224). Li ankaŭ igas homojn paroli en inventita dialekto kaj per diversaj ĵargonaj vortoj de kamionistoj, artistoj, krimuloj k.a. Al tio ni aldonu la Piĉan lingvaĵon de la lesba instruistino. Ĉi aferoj per si mem ne estus problemo, sed bedaŭrinde la aŭtoro abunde kaj redunde (= oftege kaj superflue) komentas tiujn diversajn lingvajn apartaĵojn, kio almenaŭ al mi ege agacas dum legado de ekscita rakonto.

Krom la supra ĝeno, la lingvo de Elgo estas pli-malpli bela kaj modela, flua kaj natura. Oni povas trovi iom da komposteraroj kaj eble unu-du lingvajn detalojn diskuteblajn, sed la legado ĝenerale estas vera ĝuo. La plej granda valoro de Ŝia lasta poŝtkarto tamen estas la lerte konstruita intrigo, la vivaj, konvinkaj scenoj kaj dialogoj en diversaj medioj, kaj la bunta gamo de portretoj. El tiuj vidpunktoj ĉi unua verko de Serĝo Elgo estas ankaŭ romano tre leginda.

Sten Johansson

 

Reen al:

Ŝia lasta poŝtkarto Serĝo Elgo Ĉefpaĝo originala literaturo