Ĝenoj sub la despotismo

Éva Tófalvy: La liberiĝo, 233 paĝoj, Akvila & Priscilla, Budapest 2019

De Éva Tófalvi kaj Oldřich Kníchal aperis en 1984 Kiuj semas plorante... , interesa romano pri la persekutado al esperantistoj sub faŝista reĝimo en la 1930-aj jaroj. Nun – post 35 jaroj – Tófalvy aperigis propran romanon en du versioj, hungara kaj Esperanta, pri la enamiĝo kaj provo kunvivi de dunacia esperantista paro sub komunistaj reĝimoj en la fino de la 1970-aj jaroj. Evidente ĝi estas certagrade inspirita de ŝia propra rilato al Oldřich Kníchal, tamen ĝi ne rekte paŭsas tiun.

Mi trovis en La liberiĝo kelkajn ĉarmajn epizodojn, precipe kiam la duopo Lili kaj Ota kvereletas, kaj Lili sufiĉe humure respondas al sia amato. Prezenti enamiĝon en kredinda maniero tamen ja estas malfacila tasko, kaj ne eblas diri ke Tófalvy sukcesis pri ĝi tre brile.

Fakte, la plejparton de sia tempo kune la duopo dediĉas al la tasko alterne klarigi unu al la alia la krimojn de la komunistaj regantoj en iliaj landoj, Hungario kaj Ĉeĥoslovakio, kaj la ĝenojn vivi sub tiaj reĝimoj. Tio ja estas tre honorinda tasko, sed por transformi tion en romanon necesus io kroma, io plia: bona kredinda intrigo kaj talento disvolvi tiun. Ĉi tie iom malfortas ambaŭ.

Por kompari, mi ŝatus atentigi pri la romanoj de Mikaelo Bronŝtejn, kiu grandparte faras pri Rusio/Sovetunio proksimume tion saman, kion Tófalvy volis fari pri Hungario kaj Ĉeĥoslovakio. Sed Bronŝtejn sukcesas pri sia afero. Liaj rolantoj – realaj kaj fikciaj – vere ekvivas, kaj liaj intrigoj kaptas mian atenton. En La liberiĝo tio bedaŭrinde okazas tro malofte. Restas ĉe mi ĉefe impreso de longa vico da plendoj pri ĉiutagaj ĝenoj – plendoj certe ja plene motivitaj, sed tio ne sufiĉas por krei literaturon.

En la lastaj 20 paĝoj la romano tute ŝanĝas karakteron. Komenciĝas provo je ekscita politika suspenso-rakonto. Kvankam iuj detaloj en tiu ŝajnas ne tute kredindaj, tamen parto de ĝi ja funkcias. Al mi tiu subita lastminuta ŝanĝo tamen impresas strange, kvazaŭ la aŭtoro ne sciis, kiel fini sian romanon. Ĝenerale mankas kohereco kaj konsekvenceco en la tutaĵo de la verko.

En moderna realisma romano mi atendus trovi ian ‘polifonion’, t.e. ke mi legante spertu diversajn voĉojn kaj vidpunktojn. Bedaŭrinde La liberiĝo estas pli ĝuste monotona, ĉar apenaŭ senteblas diferenco inter la baza rakonta voĉo (la aŭtora voĉo) kaj la voĉoj kaj vidpunktoj de Lili kaj Ota en iliaj dialogoj, precipe ne, kiam ili parolas pri socio kaj politiko – kaj tion ili faras dum plejparto de la tempo. La rezulto iom tedas.

Laŭ mia memoro la lingvaĵo de Kiuj semas plorante... estis relative bona. Tial surprizis min trovi en La liberiĝo lingvaĵon dense saturitan de apartaĵoj el la orienteŭropa dialekto. Tófalvy sisteme ellasas la subjektojn de praktike ĉiuj subpropozicioj. Ŝi konfuzas ‘ĝis’ kaj ‘dum’ (ofte almetante fuŝan ‘ne’), ‘ankoraŭ’ kaj ‘jam’, ‘nek’ kaj ‘eĉ ne’, ‘ĵus’ kaj ‘ĝuste’, ‘-ita’ kaj ‘-inta’, ‘lici’ kaj ‘rajti’, kaj pluraj aliaj. Ŝi fuŝe uzas ‘si’ kaj ‘ju’. Ŝi ne bone regas demandajn subpropoziciojn (ekz. ‘plani, ke post la pretiĝo kion li faros’, p. 162), uzas vortojn en nenormala senco (‘elevatoro’ por lifto, ‘ekkoni’ por rekoni, ‘procedi’ por daŭrigi) kaj ne regas norman ortografion (univerzitato, egzameno, randevui). Sed eble plej grave, la stilo, pli precize la frazaranĝo, estas jen peza, jen nebula, kaj tro ofte samtempe peza kaj nebula. Evidente la eldono estas farita sen provlegado, korektado aŭ redaktado de alilingvaj kompetentuloj. Eble influis ankaŭ tio ke la aŭtoro unue pretigis hungaran version de la verko. Ĉio ĉi estas bedaŭrinda, sed eĉ en bona lingva vesto la verko sendube ne estus inter la epokfaraj.

Sten Johansson

 

Reen al:

La liberiĝo Éva Tófalvy Ĉefpaĝo originala literaturo