Edith Alleyne Sinnotte: Lilio

SINNOTTE, Edith Alleyne ; Lilio ; 194p ; romano ; 1918; London ; Brita Esperantista Asocio

Legu recenzon de Georges Stroele en Esperanto 1919:
Lilio

Legu recenzon de Trevor Steele en Esperanto sub la Suda Kruco 2015:
Lilio, virino de malaperinta epoko

"Lilio spegulas la vivon de malfeliĉa virino; ŝia edzo mortas ŝi baraktas kontraŭ malriĉo, ŝi reedziniĝas kun viro, kiu kredas sin vidvo sed tute eraras. Ŝi disiĝas de li, perdas infanon pro akcidento kaj fine mortas pro alia malfeliĉo. Dume fido al Dio, religiaj sentoj, certeco pri la postmorta vivo kaj revotro de l' amintoj, konscio pri efektiva ĉiama protekto de apuda gardanĝelo, vizioj pri estonto, konsolas Lilion, malakrigas ŝiajn suferojn. La verko celas nin moraligi. La predikemo estas tre sentebla, ankaŭ ne tre verŝajnaj estas iaj okazoj, ofta reveno al pasinta tempo iom konfuzigas; alvokoj al la leganto, interkrampaj rimarkoj, nomigo de novaj personoj ne estas lertaj. Aliparte la lingvo estas tute korekta.

La libro tamen plaĉas per vera sincero, kortuŝaj familiaj rilatoj, sindonemo kaj altmoralaj sentoj de l' personoj, rezigna akcepto de l' neforigeblaj malbonoj, konstanta kuraĝo en la vivbatalo.

Post Luyken kaj Vallienne tiu nova autorino de originala romano faris valoran kaj honestan verkon."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Reen al: Edith Alleyne Sinnotte - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj