Prave forgesita

Paula Mährti (pseŭd.): La Manto. 182 p. Fonto, Chapecó 1997.

Ĉirkaŭ La Manto kaj ĝia anonima kreinto ekblovis uragano en 1997, kiam aperis la romano. Post kvin jaroj ĝi ŝajnas jam forgesita, eble merite. La verko estas unuavice ne literaturaĵo, sed kalumnioprovo. Ĝi imputas al kelkaj tre konataj esperantistoj fikciajn detalojn de ilia privata vivo, kiel ekzemple plurajn seksperfortojn, kokradon, enfamilian perforton, monfraŭdon, memmortigon, penisan ŝrumpon kaj ankoraŭ sur la sama nivelo. Bedaŭrinde la nekonata verkinto en sia kampanjo ricevis tute ne meritan helpon de kelkaj "samideanoj" sen normala respekto al homa integreco. Tiaj "helpantoj" estis ekzemple la lingva revizianto Christian Declerck, la eldonanto Gersi Alfredo Bays, la recenzanto Gonçalo Neves kaj aliaj.

La verkinto tamen evidente havis duoblan intencon. Krom fia misfamigo, li ambiciis ankaŭ verki romanon kun psikologie kredindaj personoj, precipe kiom koncernas la protagonistan mion de la verko, Paula Mährti. Oni sekvas ŝian vivon de infanaĝo ĝis mezaĝo. Temas iom pri ŝia vivo profesia kaj esperantista, sed plejparte pri la homaj rilatoj, amo, sekso kaj familia vivo.

Bedaŭrinde la verkinto ne volis aŭ ne povis uzi proprajn spertojn por kredindigi la rakonton. Evidente li ankaŭ malhavas kapablon kunsenti kun aliaj homoj - realaj aŭ fikciaj. Tial lia verko estas konstruita surbaze de teoriaj konsideroj, eble kun subteno de ia populara verko pri psikologio.

Ankaŭ tre probablas, ke ili lasis en mi spurojn pli profundajn ol mi konjektis. Tion mi ne antaŭvidis, sed nun tion devas konfesi al mi mem. Ĉu eblas ke li tiom vundpikis mian koron? Kaj, definitive, ĉu entute mi havas koron, vundeblan koron? (p. 32)

Nek la protagonistino, nek la aliaj personoj de la rakonto ekvivas aŭ ekhavas kredindon. Eĉ pli - la aŭtoro entute nek ŝatas nek indulgas la mion de la verko. Male, lia malbone kaŝita intenco estas prezenti ŝin kiel malsimpatian kaj egocentran megeron - do, kiel manton. Kompreni ŝin li ne kapablas, nek scias kiel tajli ŝin tia, ke la leganto akceptu ŝin kiel veran homon. Lia fundamenta problemo estas, ke kvankam verkante ŝajne el ŝia perspektivo, li tamen povas rigardi ŝin nur de ekstere. Tio des pli rimarkeblas, ju pli intimajn aŭ dramajn scenojn li prezentas. Tuj post spertita seksperforto, la antaŭe virga protagonistino cerbumas:

Interalie mi pensas ke, ĉe la stupro, mi ne havis sangoperdojn. Do veras la ie legita aserto ke, laŭstatistike, 13 procentoj de la virinoj ne suferas sangoperdojn ĉe senvirgigo. (p. 47-48)

Kaj tiun sperton la knabino poste nomas "aventuro" (p. 48) kaj "rememorindaj eventoj" (p. 49). Nur persono tre malkapabla pri homaj rilatoj kaj reagoj povas prezenti similan idiotaĵon kiel membiografian romanon!

Ankaŭ pri la infana perspektivo la verkinto malsukcesas:

Pro mia tiama verda aĝo mi konservas nur palajn rememorojn pri tiuj foraj tempoj, miaj scioj rezultas, preskaŭ nure, el postaj pridiroj de miaj gepatroj. Mi nur svage rememoras ke infanoj kaj geknaboj normale ne perceptas la malfacilaĵojn, ke ili instinkte emas ludi, distriĝi kaj ĝui ankaŭ en la plej malfacilaj cirkonstancoj, ankaŭ dum kaj post bombadoj, dum neĝaj frostoj kaj similaj. (p. 15)

La stilo de la rakonto estas iom senpersona, seka kaj samtempe malkonciza. La dialogoj estas nur paralelaj monologoj, pompaj deklaroj, la rakonta voĉo estas malpersona, teda, senindividueca. Maŝinece la verkinto finas ĉiun ĉapitron per antaŭanonco pri la temo de la sekva ĉapitro. Kaj kiel vera esperantisto, li misloke kaj predike enŝovas siajn ĉevaletojn pri manĝo (p. 11-12), lingvohistorio (p. 84-88) kaj kompreneble Esperanto (p. 19-20, 93-99), tute maltrafe rilate al la romana karaktero. Ankaŭ ĝenerale lia kompreno pri tio, kion konsistigas romano, estas minimuma. Li ne povas decidi, ĉu verki fantazion aŭ realisman vivhistorion, kaj tiun dilemon li maloportune rivelas al la leganto. Li ankaŭ ne konscias, ĉu verki rememore el posta tempopunkto, aŭ simultane el la malfiksa momento de la rakonto, kaj eble pro tio li sensisteme miksas as- kaj is-tempon de la verboj.

La lingvaĵo de la verko baze estas normala, tradicia Esperanto, en kiun la verkinto tamen plantis aron da neologismoj, el kiuj pluraj estas nekonataj en aliaj fontoj ("smajlo" p. 35, "imensa" p. 62, "kompeticio" p. 79, "tilto" p. 80, "infine" p. 109 ktp). Tiuj vortoj evidente aperas por intence misgvidi legantojn, kiuj scivolas pri la vera verkinto. Tamen troviĝas ankaŭ aro da nacilingvaj influoj supozeble senintencaj, precipe el la angla kaj germana lingvoj. Ekzemple ni trovas: "ŝi havis konsistan influon super" (p. 14), "fidante en la pacienco de" (p. 23-24), "kungenia al mia tuta familio" (p. 51), "la itala deveno surfaciĝas" (p. 82), "mia ennaskita netendenco" (p. 82), "la homa raso" (p. 83), "paro da tagoj" (p. 105), "tiu mono devas servi por honori niajn ŝuldojn" (p. 156), "larĝe konataj literaturistoj" (p. 125), "ne plu dispona gastigi ŝin" (p. 163).

Resume, La Manto ŝajnas al mi prave forgesita.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

La Manto Paula Mährti Ĉefpaĝo originala literaturo

 

3