Emba: Maria kaj la grupo

EMBA (BARANYAI, Imre) ; Maria kaj la grupo ; 180p ; movada ; 1936; Budapest ; Literatura Mondo ; Pro Esperanto, 1990

Legu recenzon de Jorge Camacho en Esperanto 1992:
Por ke romano estu klasika...

Legu recenzon de Sten Johansson: Unika malsukceso

Legu recenzon de Ralph Dumain en La Kancerkliniko n-ro 64, 1992:
Maria kaj la grupo

Legu recenzon de László Halka el Literatura Mondo 1936: Maria kaj la grupo

Legu recenzon de H.W. Holmes el The British Esperantist 1937: Maria kaj la grupo

Legu recenzon de "Napoleono" el Pola Esperantisto 1937: Maria kaj la grupo

"Temas pri la vivo de E. grupo kien Petro Baka la naivulo foje hazarde eniris. Tiu junulo volis lerni E. kaj trovis en la grupo dancantan publikon kiun interesis ĉio krom E. Sed li ne perdas la kuraĝon kaj fine li sukcesas trovi ankaŭ verajn Esp. en esperanta grupo. Maria kaj la grupo. Granda konstrasto. Maria estas la animo de l' grupo, pulmmalsana, palvizaĝa kudristino kiu pro sia malsano kaj ne bela eksteraĵo devas vivi izolite, sen amo sen junaj amuzoj. Por la grupo ŝi oferas sian kaŝitan vivon kaj vere kun patrina prizorgo aranĝas ĉion. Ŝi estas la ĉefheroino de la romaneto. Ŝi estas mem la enkorpiĝinta bono sinofero, helpemo ĉar la ama pluso devas iel manifestiĝi - la grupo estas la areno kie intrigoj, kalumnioj, personaj ambicioj, privataj interesoj virin-rivaladoj, ktp. interluktas. Ni vidas la eternan batalon inter kvanto kaj kvalito, inter la bonaj esp. kiuj faras seriozan porlingvan movadon kaj inter la plimulto kiu venas nur por distriĝi, amuziĝi kiuj faras poramuzan movadon. Temas pri eterna gazeteldono kaj pri kasisto kiu forkuras kun la mono de l' grupo.
Tiu amuza libro plaĉos dank' al ĝia tre bona kaj facila stilo."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

"[...] havas interalie tiun grandan meriton, ke ĝi estas nia sola, unika kaj ununura romano, kies temo kaj intrigo centriĝas en la mondo de la Esperanto-movado. Ĝi estas esence vereca pri tiu mondo, kiun la aŭtoro ĝisfunde konas kaj rigardas. [...]

En tiu tempo (la verko aperis en 1936) la laborista Esperanto-movado estis tre forta, kaj la romano traktas ankaŭ la rilatojn inter ĝi kaj la neŭtrala movado. Ĉiu esperantisto devus legi ĝin."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Reen al: Emba Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj