Unika malsukceso

EMBA: Maria kaj la grupo, 172 p. Originala romano. Literatura Mondo, Budapeŝto 1936; 2a eldono: Pro Esperanto, Vieno 1990, 180p.

Imre Baranyai (1902-1961), pli konata sub la pseŭdonimo EMBA, estis unu el la plej gravaj kaj talentaj poetoj de la laborista Esperanto-movado. Li estis hungaro, kaj en la tridekaj jaroj li publikigis poemojn kaj novelojn ĉefe en diversaj SAT-organoj. Libroforme aperis de lia mano tri poemaroj kaj unu romano originalaj. Plej konatas eble la poemaro Ekzilo kaj azilo aperinta nur postmorte, en 1962.

Lia romano Maria kaj la grupo estis kaj restas unikaĵo en nia originala literaturo per sia temo: ĝi pritraktas sole kaj ekskluzive la vivon kaj evoluon de esperantista grupo dum kelkaj jaroj. Eble tiu temo povus ŝajni ne tre fekunda fonto de romano, tamen lerta verkisto ja scias ĉerpi materialon ne nur el dramaj eventoj en la granda mondo, sed ankaŭ el homaj interrilatoj en sensignifaj kaj pretervidataj rondoj. Kaj se temas pri la konstruo de romana intrigo, EMBA sukcesis sufiĉe bone. Lian Esperanto-grupon karakterizas krokodilado, klikoj, personaj ambicioj, intrigado, amtrianguloj, puĉoj kaj misfamigoj inter la samideanoj. La evoluo-ĉeno akceliĝas interalie per mistera ŝtelo de la kluba kaso ĝis skua peripetio, sed post tragikaj kaj animskuaj okazaĵoj la libro tamen finiĝas kun almenaŭ grajno da espero kaj optimismo.

Se mencii ankoraŭ unu bonan flankon de la romano, eblas laŭdi la lingvon de EMBA. Ĝi estas flua, natura, plaĉa, sen tro da personaj strangaĵoj kaj preskaŭ sen eraroj aŭ nacilingva influo. Iomete lia lingva stilo similas tiun de Baghy.

Malgraŭ tio necesas konsideri la romanon Maria kaj la grupo kiel grandan malsukceson. Kaŭzas tion grandegaj mankoj en tri kampoj: homa psikologio, mediopriskribo kaj scenigado. El tiu triopo plej mizeras la unua punkto.

La personoj en la romano estas ekstreme kliŝaj kaj troige reprezentas ian econ, virton aŭ malvirton. Ĉe kelkaj flankaj figuroj tio ne multe gravas. Ni renkontas ekzemple la samideanojn Perec, kiu en ĉiu situacio alvokas nian karmemoran Majstron, kaj Toboc, kiu ĉie suspektas fiajn neologismojn. Sed kiam la ĉefaj protagonistoj de la romano estas same aŭ eĉ pli kliŝaj, tio fakte detruas la verkon. Neniu el ili ekvivas en la menso de la leganto. Georgo Ĉama, la talenta distra aventurulo estas troege suspektinda kaj malfidinda, la knabinoj Elza kaj Roza estas troege intrigemaj viravidaj vantulinoj, kaj antaŭ ĉio - Maria, la heroino de la verko, estas tiel virta, ke eĉ la plej naivege troiga satiro paliĝus je komparo. Maria, soleca kaj malestimata kudristino, mortonta pro ftizo, sola plenumas ĉiujn laborojn kaj taskojn de la grupo, rimarkate de neniu, dezirante neniun dankon aŭ rekompencon, pensante senĉese nur pri la "vojirado al la sopiritaj celoj". Maria estas superhomo apud kiu eĉ Jesuo kaj Budho ŝajnus du voluptamaj diboĉuloj. La sola ne-kliŝa persono en la libro estas Petro Baka, sendube alia memo de la aŭtoro, sed lia rolo estas nur pasive registri, sperti, miri kaj admiri.

La romano okazas en anonima lando, kaj tute mankas ajnaj priskriboj de medioj ekster la esperantista klubejo. Sed eĉ tiu ejo tre malmulte aperas konkrete al la sensoj de la leganto. Nur librokomence, kiam Petro unuafoje vizitas la grupon, troviĝas kelklinia sensuka priskribo. Poste ĉio okazas kvazaŭ en senodora dampita nebulo. Ĉi tio estas eĉ surpriza, ĉar en poemoj de EMBA troviĝas trafaj, impresaj bildoj, sed lia romana verkado tute ne profitis el lia poezia talento.

Ankaŭ dramaturgian talenton oni malmulte rimarkas. Jen kaj jen tamen iuj scenoj disvolviĝas, kvankam pro la kliŝaj personoj ili ĉiam similas agadon de pupoj, ne de realaj homoj. Eĉ la dialogoj inter geamantoj aŭ kverelantoj estas senvivaj, malnaturaj, nekredindaj, skribtable koncipitaj. Kaj tro multaj aferoj entute ne sceniĝas, nek estas spertataj de la aŭtora reprezentanto Petro, sed estas rakontataj per iom edifa voĉo de la aŭtoro. El tiu verka tekniko sekvas, ke la leganto rapide tediĝas.

La idea mesaĝo de la romano estas akra kritiko kontraŭ troa distriĝemo de la esperantistoj. Anstataŭ serioze studi, lerni la lingvon, senpolvigi la kluban bibliotekon, legadi la Esperantogazetojn kaj humile dediĉi sin al la sanktaj celoj de l' afero, ili ŝatas plezurojn, nacilingvan klaĉadon, kantojn, teatron kaj dancadon. Ili eĉ okupiĝas pri amaferoj, ĵaluzo, amorado kaj finfine - ŝtelado! Jen la terura konsekvenco de la krokodilado! Estas dubinde, ĉu tiu kritiko iam ajn estis trafa; hodiaŭ ĝi ĉiuokaze ŝajnas nur ridinde stulta. Iom pli da danco kaj amoro eble ne malutilus al la movado...

La grupo de Maria estas parto de la "neŭtrala" Esperanto-movado. Kiel mi jam diris, EMBA aktivis en la laborista movado, kaj kelkloke en la romano tiu estas menciata kun granda estimo kaj admiro. Tamen mi ne havas la impreson, ke la verko efektive estas intencita kiel armilo en intermovada politika batalo. Pli kredinde ŝajnas, ke EMBA volis eksporti iom da idealismo kaj seriozeco el sia movado inter la "neŭtralulojn". Sociaj aŭ politikaj ideoj tute ne estas menciataj en Maria kaj la grupo, nur la ideoj de la Esperantomovado, kaj eĉ tiuj preskaŭ nur alude. Temas do pri tre edifa idea romano, kies ideoj tamen estas plejparte subkomprenataj. En nia jarcento ĝi ŝajnas preskaŭ ekzote malmoderna.

Malgraŭ ĉiuj supraj kritikoj, la romano de EMBA konservos sian lokon kiel pionira kaj eĉ hodiaŭ unika verko primovada. Estas iom strange, ke la Esperanta kulturo post ĝi kreis dekojn da verkoj pri aliaj mondoj kaj estontaj epokoj, sed neniun romanon okazantan en la realaj organizitaj rondoj, kiuj uzas la lingvon. Eble jam temp' está por verki "Maria kaj la Reto"?

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Maria kaj la grupo EMBA Ĉefpaĝo originala literaturo