MARINA ĈE LA LIMO

Marina ĉe la limo

 

MARINA ĈE LA LIMO

de Sten Johansson, eld. Mondial 2018, paĝoj 236.

Marina estas jam konata figuro en nia literaturo. Ŝi donis sian nomon al la titolo de psikologia romaneto de la sama aŭtoro kaj sama eldonejo aperinta en 2013, kiu ricevis plurajn recenzojn, la plej brilajn far Sara Spanò en LF 272, dec. 2014, kaj far akademiano Valentin Melnikov en Disvastigo 2014; la nuna verko, je kvarono pli longa ol tiu, rakontas la daŭrigon, sed povas esti legata ankaŭ aŭtonome. La familio de la franca-sveda Marina iĝas kompleta kaj, almenaŭ supraĵe, feliĉa: loĝado en la sveda apudmara Malmö kun sia samseksa dana edzino Helle, dek jarojn pli aĝa, du adoptitaj brazilaj geknabetoj Letti, fakte Letícia, kaj Tom, kiu volas esti nomata Anton, kun haŭtoj malsamkoloraj, oldaj avinoj, ĉiutagaj irrevenaj vojaĝoj de Helle al Kopenhago kie ŝi laboras. En tiu familio, miksa kaj etne kaj lingve, prezentiĝas problemoj: la filo ribelas kontraŭ la antaŭa generacio, ankriĝas al naciismo, aliĝas al bando nazistila, rasisma, kontraŭislama, kontraŭkomunisma, fiera pri la (supozataj) tradiciaj valoroj de la nordeŭropaj popoloj, konsiderataj superaj al ĉiuj aliaj. La bando krimas diversagrese, ĝi eĉ bruligas domon de demokrata ĵurnalistino, feliĉe neniu vundiĝis, sed tiu atenco iras al juĝejo. En la rilatoj intermetiĝas Tomas, iama pli-malpli korknabo de Marina (jam renkontita en la antaŭa romaneto), nun divorcinta edzo kun du filinoj, al kiu Marina turniĝas helpopete por protekti la misvojiĝintan Anton kontraŭ liaj kunkomplicoj, kiuj minacas lin kaj lian familion antaŭvide al eblaj danĝeraj deklaroj pri transŝovo de kulpoj ĉe la proceso. La kvar geknaboj, kun relative granda aĝodiferenco, tre interese proponas malsamajn vidojn al la vivo kaj al la amuziĝo: naĝado, ekskursado, hip-hopado. Fakte la romano estas tute trempita en la hodiaŭon: estas tuŝitaj kaj la regiona referendumo pri aŭtonomeco en Katalunio kaj la kampanjo “Ankaŭ mi” pri virina seksperforto flanke de viroj altprestiĝaj en la mondo de la politiko, de la sporto, de la spektaklo; ĝenas la ordinaran vivon la ĵus starigita polica kontrolo, neniam antaŭe okazinta, por malhelpi neregulan enmigradon de Danio al Svedio.

Tiu streĉa situacio taŭzas ankaŭ la rilatojn inter Marina kaj Helle, kun la suspekto ke ĉi lasta kokras la alian kun tria virino, Louise, pli juna, kun kiu ja estis mallongdaŭra amafero, aŭ la neniam estingiĝinta ĵaluzo de la fora tempo kiam Marina kaj Tom amikumis ĉe la universitato. La nunaj kunedzineco kaj kunpatrineco, komence prezentitaj kiel normale senproblemaj, tamen akriĝas kiam la gefiloj en la ĉiamaj konfliktoj inter adoleskantoj defendas sian propran sekson, kun la kutimaj insultoj al la alia (“La virinoj naskas, do ili zorgu pri la infanoj kaj la hejmo. Tio estas laŭ la naturo.” Aŭ: “la viroj estas subevoluintaj kretenoj”). Ankaŭ la haŭtkoloro iĝas dorna punkto: Anton krias malŝate “nigrulino!” al sia (duon)fratino Letti. Dum longa vojaĝo por eskapi el la risko ke la bandanoj ilin turmentos, la knaboj devas ensorbi longajn historiajn-biologiajn prelegojn de Tomas klopodantajn komprenigi kial biologie ne estas diferencoj inter rasoj, kaj ke ni ĉiuj estas miksaĵo el ĉiuj etnoj; la argumentadoj volas esti sciencaj, sed la verko multe profitus se tiuj predikoj, eĉ pri la malsameco de la haŭtkoloro, estus reduktitaj al minimumo, ja ili nenion kontribuas al la leganto nek, cetere, al la klopodo ŝanĝi la pensmanieron de Anton. La vojaĝon oni devus sekvi kun mapo, tiel la ofte menciataj lokoj, por ne-svedo fakte nur nomoj legataj sen ajna lokiĝo kaj reciproka distanco, estus kompreneblaj kiel etapoj de racie planita itinero.

Dum kuna somerumo la familia vivo knaras: “Vi ne estas mia panjo”, “Vi ne estas mia familio!” fariĝis la kutimaj akraj respondoj al ambaŭ patrinoj far Anton, kiu estas serĉanta sian identecon. Kaj Helle retrospektas al Marina: “Kulpas vi. Kulpas la adopto. Kulpas mi, ĉar mi estas senradika danino. Kulpas via patro, la franca esperantisto kiu enamiĝis al svedino. Kulpas la divorco de miaj gepatroj. […] Eble ja kulpas iu. Ekzemple lia biologia patro, kiun neniu konas. Nu, kaj do? Kion fari pri tio hodiaŭ?” Kompreneble, ankaŭ la lingvo rolas en la serĉo de propra identeco (temo pritraktita ankaŭ en La familio de Anto Speri de G. Silfer, teatraĵo ludita en Ĉaŭdefono, 2003); Anton kaj Letti jam interparolas svede, forlasinte sian brazilan devenon.

Forte impresas la rakontata agado de la naziaj bandoj, kiujn tre probable leganto akceptas veraj, ili ja okazas reale en pluraj landoj eŭropaj kaj transoceanaj, eĉ se kun malpli da intenseco ol la libro prezentas en Svedio. Inter amuza kaj agaca estas la proceso pri la dombruligo: atestoj de la diversaj spektintoj, pridemandadoj, serĉado (kaj netrovo) de pruvoj pri individua kulpeco. Al akuzito estas montrata foto: “Jen alia foto, kie vi faras hitleran saluton”. “Ne, mi nur gimnastikas por ekzerci la brakon.” Evidentiĝas kiel Interreto peras ĉion, ja ankaŭ amason da minacaj mesaĝoj al la ĵurnalistino. La streĉa atendo de la verdikto kaj la plenumo de ĝiaj sekvoj plenigas kvardekon da paĝoj. Kia estas la limo ĉe kiu troviĝas Marina, kiu, por mediti, bezonas forvojaĝi ekster la kutiman medion? Nun eble ŝi konscias, ke tio, kio povis ŝajni stabila dek jarojn antaŭe, ne plu estas tia, kaj la ideo ŝanĝi vivon, divorci, lasi la filon al sia destino en nerekomendinda rondo de pridubindaj amikoj estas konsiderebla alternativo, ja rifuzinda, sed ĝi muelas interne. Entute romano bele konstruita kaj alloga kun granda atento al la psiko de la rolantoj, eĉ se dumvoje enmetiĝas, de tempo al tempo, paĝoj superfluaj.

Ankaŭ Sten Johansson (n. 1950) estas konata tra nia revuo: recenzoj pri liaj verkoj aperis pluraj, jam ekde 1993. Majstro en la krimromanetoj (kaj ne nur), li verkis pli ol kelkon da ili, tiel ke en tiu ĝenro li marŝas kun la same produktivaj Julian Modest, vicprezidanto de la Esperanta PEN-centro, kaj Cecil Gates. Aldone, li ricevis en 2018 premion Grabowski pro la starigo kaj flegado de la ttt-ejo Originala Literaturo Esperanta (OLE), enhavanta datenojn ĉiuspecajn, inkluzive pli ol 1600 recenzojn el kiuj ne malgranda parto estas verkita de li mem. Pri recenzado aperis en Esperanto, febr. 2016, elstara artikolo lia, kiun komplementas, samrele kaj sampense, preskaŭ ĝemele, artikolo de mi mem en Beletra Almanako, febr. 2018; aliflanke, Johansson en Libera Folio argumentis, ke propono de esperanto-verkisto al Nobel-premiado estas “stultaĵo”, kaj tiun, aperte dirite, defetisman pozicion kontraŭis aliaj elstaraj verkistoj. Lia lingvaĵo legiĝas tute flue, simpla sed ankaŭ kun geniaj vortkombinaj eltrovoj; eta librofina listo de vortoj netroveblaj en NPIV indikas profite, ke neniu estas nova propono, sed ili ja troviĝas en tuta aro da aliaj vortaroj, kio montras lingvon tute ĝisdatan kaj rapide riĉiĝantan.

Carlo Minnaja

 

Reen al:

Marina ĉe la limo Sten Johansson Ĉefpaĝo originala literaturo