Modele pri Budapeŝta kruelo

Tivadar Soros: Maskerado ĉirkaŭ la morto. 2a eldono UEA, Rotterdam 2001, 318 paĝoj.

En 1956 Tivadar Soros sukcesis forlasi Hungarion kun sia familio, kaj ili migris en Usonon. Kelkajn jarojn poste li verkis ĉi tiun rakonton pri sia vivo en Budapeŝto dum dek monatoj, de marto 1944, kiam la nazia Germanio ekokupis Hungarion, ĝis januaro 1945, kiam la soveta Ruĝa Armeo konkeris Budapeŝton.

Dum tiu tempo la persekutoj al judoj intensiĝis. La germanoj jam klare antaŭvidis sian malvenkon en la mondmilito, kaj nun ili kune kun la sagokruculoj, la hungaraj faŝistoj, rapidis plenumi la “finan solvon”, do la neniigon de la hungara judaro.

Soros jam antaŭe havis eventoriĉan vivon, kiu inkluzivis fuĝadon tra Siberio el milita mallibereco (priskribita en Modernaj Robinsonoj en 1924), kaj fondadon de Literatura Mondo, la ĉefa kultura revuo en Esperanto. La familio Soros (origine Schwartz) estis judoj, kaj nun ili zorge planis kaj aranĝis por laŭeble savi siajn vivojn ĝis la antaŭvidata malvenko de la nazioj. Evidente la advokato Tivadar disponis pri sufiĉe da mono, kaj li sukcesis eĉ perlabori plian monon dum la neleĝa vivo kiel “pseŭdokristano”. Antaŭ ĉio li havis talenton kontakti plej diversajn homojn, kiuj povis helpi lin aŭ kiujn li povis helpi, kaj li investis sian monon en plurajn kaŝejojn por la familio kaj en amason da falsaj dokumentoj por ŝajnigi “arjan” identecon.

La rakonto de Soros pri tiu tumulta tempo, kruele fatala por tiom da homoj, estas flua, ekscita, eĉ bonhumora. Li prezentas la okazaĵojn rekte kaj klare, li koncize klarigas siajn motivojn por agi tiel aŭ ĉi tiel, sed li neniam tedas, li evitas emocian lamentadon kaj restas ekvilibra eĉ en la plej frenezaj kondiĉoj. Fine regas plena infero ĉirkaŭ li kaj liaj familianoj, kiam sagokruculoj teroras la urbegon, mortpafante milojn da judoj kaj ĵetante ilin en Danubon. Soros priskribas ĉion nete, sed lia ĉefa atento restas ĉe la propraj zorgoj kaj la insista klopodo travivi ĝis alvenos la rusoj.

La verko aperis unue en 1965 ĉe Régulo. En 2001 UEA reeldonis ĝin en formo zorgege redaktita de Humphrey Tonkin. Tonkin aldonis 50 paĝojn da tre utilaj kaj interesaj notoj, kiuj ege plivalorigas la verkon. La libro do donas proksimecon kaj individuan ĉeeston surloke per la atesto de Soros, kaj samtempe, kvazaŭ flustre, precizajn historiajn faktojn pri la okazaĵoj dum tiu kaosa periodo. Ambaŭ partoj aperas en tre plaĉaj stiloj, malsamaj sed ĉiu el ili konvena al sia rolo. Entute la verko estas modela el ĉiuj vidpunktoj, kaj mi rekomendas ĝin al ĉiaj legantoj.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Maskerado ĉirkaŭ la morto Tivadar Soros Ĉefpaĝo originala literaturo

 

2