Junaĝo danĝera sed nebula

Oka Kazuta: Matenruĝo - la juneco en la tridekaj jaroj. Kun ilustraĵoj de la aŭtoro. 191 p. L'Omnibuso, Kioto 1976.

Dum pli ol kvardek jaroj la manuskripto de ĉi verko kuŝis en tirkesto de la verkinto. Fine, post lingvaj konsiloj de Kurisu Kei kaj Miyamoto Masao, Matenruĝo de Oka Kazuta aperis ĉe L'Omnibuso en 1976. Tiu eldono do savis valoran ateston pri tempo kaj lando apenaŭ konata al hodiaŭaj esperantistoj en plejparto de la mondo. Cetere, ankaŭ pri ĝia aŭtoro mi scias absolute nenion, tamen mi supozas ke la verko estas parte aŭ tute membiografia.

Koncize, la rakonto prezentas ĉiutagan vivon de maldekstruloj en la naciisma kaj mititisma Japanio de la fruaj 1930-aj jaroj. La protagonisto kaj mio de la rakonto estas instruisto en privata liceo, kaj lia rakonto grandparte temas pri liaj rilatoj kun maldekstremaj lernantoj ĉe tiu liceo, el kiuj kelkaj estas koreoj. Ni ekscias iom pri la privata vivo de la junuloj, tamen preskaŭ neniom pri la instruisto, krom ke li kaŝe aktivas en iu maldekstra rondo. Ĉefe la rakonto prezentas iliajn zorgojn en la politika kampo, iliajn klopodojn por eviti la subpremon de la ŝtato. Ni ankaŭ ekscias iom pri la tiama japana socio, la fono de la rakonto. La instruista mi ofte maltrankvilas kaj timas pri la sorto de siaj junaj disĉiploj, tamen li iel nekonsekvence puŝas ilin en danĝerajn situaciojn, dum li mem ŝajne evitas problemojn.

Bedaŭrinde ilia konkreta politika agado grandparte sufiĉe nebulas. En la teksto oni trovas belajn kliŝojn, kiel "oferi sin al la movado por feliĉo de la proletaro meritas gloran aferon farindan tra la vivo" (p. 101), aŭ "la uragano terure hurlis sur la tuta batalfronto de la proletaro kaj kamparanaro" (p. 154). Tamen, en kio konkrete konsistas la "afero farinda" kaj la "batalfronto" restas ne tre klara. Kun kelkaj esceptoj, kie menciiĝas interalie strikantaj terlaboristoj, la tuto iel similas ludon, tamen ludon kun severaj sekvoj por kelkiuj, kiuj estos arestitaj.

Do, en kelkaj partoj de la verko iom tro densas kliŝoj kaj predikoj. Tipa ekzemplo estas la komenco de la kvina ĉapitro, kiu prezentas tedan kaj nefacile kompreneblan politikan agitaĵon. "Pro tiaj soci-maltrankviligaj okazintaĵoj, kiuj sekvis unu la alian, la gubernia aŭtoritatularo tute perdis la kapon, kaj devis haste decidi, kion fari pri la junpioniroj, ĉar ankaŭ ili klasinstinkte prenis la aferon kiel tre gravan klasbatalon." Tamen plurloke la aŭtoro sukcesis krei belan kaj personan imagon. Ekzemple la komenca ĉapitro estas bona kaj originala. Alia interesa kaj eĉ amuza parto estas ĉapitro pri publika montrado de Sovetia filmo pri la konstruado de fervojo. Ankaŭ la fino de la romano estas kortuŝa, kvankam al mi ne kristale klaras, kio efektive okazis.

Parto de la nebulo en ĉi verko eble do ŝuldiĝas al nevolo aŭ nekapablo de la aŭtoro prezenti konkrete en kio konsistas la opozicia agado de komunistoj en la tiuepoka Japanio. Sed alia parto sendube dependas de la lingvaĵo uzata. Tra la tuta verko aperas nenorma uzo de iuj vortoj kaj fraz-partoj. Precipe suferas verboj: "mi estis protestita de majoro Hirata" (p. 68), "mi elkore konsentas vin" (p. 79), "vi tre interesas tiujn novaĵojn" (p. 112) kaj multaj similaj. Ankaŭ aliaj vortoj aperas nekutime: "li havis deknaŭ jaraĝon" (p. 27), "multe da ili" (p. 38), "antaŭulo" (p. 16, 23, 40, = gvidanto, estro??). Kelkfoje estiĝas senintence komika efiko: "li denove rapidmove forviŝis sian kalvan verton" (p. 7), "rompiĝis la telefono" (p. 135, = rompiĝis la telefona interparolo), "mi faris mian vojon tra la dommastrinoj" (p. 175). Iufoje aperas tipa japanaĵo, kiel la plurfoja "kernelo" (p. 103, 104 k.a. = kelnero). Kelkfoje frazo pli-malpli grave malklariĝas: "Pli ol tiu ĉi vojo ne troviĝas la unuasignifa, mi kredas." (p. 101), "Tamen la liberiga movado estas tute alia ol tio, ke vi romantike imagas, legante proletajn novelojn ĉe la aparta sidejo ekster praktikado." (p. 101), "ili neniam havus vidi tion unufojon en mil okazoj..." (p. 127). La frazaj strangaĵoj grave kreskas post la centa paĝo, kvazaŭ la du korektantoj tie jam laciĝus.

Do, la ĝuado de ĉi verko postulas certan interesiĝon de la leganto, por venki kelkajn lingvajn kaj rakonto-teknikajn barojn. Malgraŭ tio mi iom bedaŭras, ke ĝi kaj ĝia verkinto ŝajnas tro neglektitaj kaj nekonataj en okcidento. Estas domaĝa trajto de la Esperanta komunumo, ke oni ne sufiĉe interrilatas kun personoj kaj verkoj el alia parto de la mondo ol la propra. Ĉu ne por tiu celo oni iam kreis la lingvon? Matenruĝo de Oka Kazuta rakontas pri junaĝa strebado kaj sopiro kiu devus ion signifi al homoj ĉie en la mondo.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Matenruĝo Ĉefpaĝo originala literaturo

 

2