Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina

LÖWENSTEIN, Anna ; La memoraĵoj de Julia Agripina ; 564p ; historia ; 2021 ; Antwerpen ; Flandra Esperanto-Ligo

Agripina estas lerta, bone edukita kaj ambicia. Ŝia sekreta deziro estas fari paroladon antaŭ la Roma senato, tamen ŝi scias, ke kiel virino ŝi neniam rajtos fari tion. Kvankam ŝi estas membro de la plej eminenta familio de Romo kaj parenco de ĉiuj imperiestroj ekde Julio Cezaro, tio tute ne protektas ŝin – eĉ male. Kiel ŝi baldaŭ konstatos, nenio laŭ la Romanoj estas pli timinda kaj suspektinda ol potenca virino.
/La eldonejo


"Laŭro de la Akademio 2023"
asignita la 15-an de decembro 2023 fare de la Akademio de Esperanto.

Legu recenzon de Anina Stecay el Beletra Almanako okt 2021: La bunta vivo de nekutima virino

Legu recenzon de Telemo en Esperanto-Sumoo novembro 2021: La memoraĵoj de Julia Agripina

Legu recenzon de Sten Johansson el Beletra Almanako feb 2022: Potencavido saturas la vivon

Legu recenzon de Alteo en Esperanto-Sumoo septembro 2022: La memoraĵoj de Julia Agripina

Legu recenzon de Franc Viŝo: Mergiĝo en la Romon de la 1-a jarcento p.K.

Legu recenzon de István Szabolcs: La Memoraĵoj de Julia Agripina – Romano de Anna Löwenstein


Reen al: Anna Löwenstein - Aŭtoroj - Romanoj - Novelaroj