Vladimir Valentinoviĉ Varankin: Metropoliteno

Amsterdam 1933. Ekrelo. 200 paĝoj. Dua eldono TK 1977, Tria eldono Sezonoj 1992, Tria eldono Progreso 1992

"Temas pri juna soveta inĝeniero, kiu vojaĝas al Berlino por studi la metodojn de konstruo de metropoliteno (subtera elektra fervojo) [..] La moderna vivo en Sovetio speguliĝas flanke de la antaŭ-Hitlera Germanujo." /F.E.W., The British Esperantist, nov. 1934.

Legu la tutan romanon Interrete: Metropoliteno


Legu recenzon de Valentin MELNIKOV en La Ondo de Esperanto:
Nova vivo de la "forgesita ĉefverko"

Legu recenzeton de Sten JOHANSSON en La Espero:
Unika romano

Legu recenzan eseon de Ronald Cecil Gates en Esperanto sub la Suda Kruco maj-jun 2002:
Metropoliteno.

Legu recenzon de Detlev Blanke en Paco 1978:
Metropoliteno

Legu recenzon de Frederick E. Wadham el The British Esperantist 1934: Metropoliteno

Legu artikolon de Halina Gorecka kadre de Nia Trezoro, en La Ondo de Esperanto 2010:
Metropoliteno

Legu recenzon de Arbuto el Esperanto-Sumoo 2022: Metropoliteno de Vladimir Varankin


"La laŭforme plej eksperimenta esperanta romano [...] La unua duono de la verko konsistas el la mi-forma taglibro de soveta inĝeniero en Berlin dum 1928, kiu samtempe verkas romanon li-forman pri siaj propraj travivaĵoj en Moskvo la pasintan jaron. Do seninterrompe sekvas mi-formaj "hodiaŭaĵoj" kaj li-formaj "duonfikciaj pasintaĵoj". Tio komence kapablas iom ĝene cerbumigi la leganton, sed iom post iom konstruiĝas tridimensia portreto de la ĉefrolanto Vitalij, kaj liaj medioj, kaj liaj problemoj personaj kaj ideologiaj. Oni ne povas tro laŭdi la maturecon de tiu ĉi sukcesa eksperimento. [...]

Ju pli ofte mi legas tiun ĉi romanon, des pli admire mi konstatas, ke ĝi estas unu el la plej maturaj kaj valoraj en Esperanto, kaj, cetere, unu el la plej atentokaptaj. Mi jam aludis al ĝia unika formo; tio estas nur unu el la elstaraj meritoj de la verko. Ĝia tolo estas granda, ampleksanta tri jarojn da tempo, du landojn, kaj multajn zorge diferencigitajn kaj plejparte tridimensiajn rolantojn. Unu temfadeno, kompreneble, estas la klopodo ekkonstrui metropolitenon en Moskvo; tiucele strebas inĝeniero Zorin kaj malhelpas lin la burokrataro en Mosĥozupr (Moskva Trusto por Urba Mastrumo). La jaroj estas 1927-29; kiam aperis en 1933 la unua eldono de la romano, tio estis la ĵusa pasinteco, kompreneble; sed hodiaŭ, por ĉiuj krom la plej aĝaj legantoj, tio estas historia epoko, kun ties apartaj politikaj kaj ekonomiaj situacioj. Unu el la triumfoj de la verko estas ĝuste tio, ke ĝi vivigas kaj realigas al ni la aktualaĵojn de tiu tempo.

Dua temfadeno pritraktas la personajn kaj familiajn malfacilaĵojn de Zorin. Li estas dediĉita al la socialisma konstruado kaj al sia revo solvi la moskvan transportproblemon; lia edzino estas malkontenta post jaroj de malfacila kaj mankohava kunvivado. La rilatojn inter ili Varankin konigas al ni per delikataj, veremaj, vivrealaj dialogoj.

Ĝuste la verkista stilo de Varankin estas nekredeble matura. Malofte li ion asertas pri rolanto, sed komprenigas ties sentojn kaj sintenojn oblikve, per ties propraj vortoj kaj agoj. La rakontfadeno (parte per la romano interne de la romano, pri kiu mi jam sciigis vin) vagas tra la tempo, tuŝante jen estantecon, jen la estintecon, tiel ke la leganto iom post iom akiras tridimensian komprenon de la kompleksaĵoj. Ĉiam Varankin lerte evitas ŝablonaĵojn. Kiam li priskribas iun lokon, lia stilo iĝas preskaŭ poezia, sed samtempe filmeca; per la rapida kunmetado de signifoplenaj detaloj ni ricevas viglan mensan bildon pri la sceno pentrata."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Reen al: Vladimir Varankin - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj