Klasikajho reaperas

Vladimir Varankin: Metropoliteno, originala romano. 3a eldono, Sezonoj, Jekaterinburg 1992, 264 p.

Metropoliteno, unuafoje aperinta en 1933, estas unika romano, klasikaĵo kaj historia mejloŝtono en la originala esperanta literaturo. Hodiaŭ, post sesdek jaroj, ĝi aperas surprize freŝa, malgraŭ sia aparta stilo (kun multaj lingvaj strangaĵoj kaj slavismoj) kaj malgraŭ temo, kiu unuavide povas ŝajni neaktuala.

Kiel priskribi la intrigon? Se mi dirus, ke en ĝi rolas amo kaj ĵaluzo, Moskvo kaj Berlino de la 1920-aj jaroj, komunistoj kaj nazioj, laboristoj kaj burokratoj, kaj krome konstruado de subtera fervojo, eble neniu riskus eklegi la romanon? Faru tion malgraŭe! Kaj iomete persistu; post deko da paĝoj vi jam alkutimiĝos al la apartaj stilo kaj medio, kaj trovos rakonton vere vivan kaj originalan!

En tiu ĉi eldono oni (tamen ne konsekvence) reviziis la lingvon de Varankin laŭ principoj specifitaj en detala komento.

La eldono de Sezonoj estas teknike bona kaj enhavas ankaŭ interesan biografieton pri la aŭtoro, mortpafita de KGB en 1938.

Sten Johansson
en La Espero 1993