Kontraŭmilita literaturo en Esperanto

Enkonduke

Fruprintempe en la jaro 2010a la flandra televido elsendis la 6-partan francan dokumentaĵo-serion Apokalipso (2009) pri la dua mondmilito. Ĝin kompilis per arĥivbildoj el 17 landoj internacia kunlaborantaro: Isabelle Clarke, Jean-Louis Guillaud, Henri de Turenne kaj Daniel Costelle. Konsistanta el la epizodoj Agreso (1933-1939), La invado (1939-1940), La ŝoko (1941), La ekbrulo (1941-1942), En la vajco (1942-1943) kaj La infero (1944-1945), ĝi formas – post la diversaj milit-revuaj rememorigoj de la lastaj jaroj kaj la apoteoza filmo Der Untergang (2004, Hirschbiegel, La pereo) pri la finaj tagoj de Hitlero kaj la Tria Regno (surbaze de la samtitola verko el 2002 de Joachim Fest (1926-2006) – imponan kvanton da nova bildmaterialo. Fest, kies patro Johannes, lerneja direktoro, devigis sian familion vivi dek du jarojn laŭ la devizo: "Etiam si omnes – ego non." (Eĉ se ĉiuj, mi ne.)

Ankaŭ en nia esperanta literaturo militado, aŭ ĉu diri: kontraŭmilitaj libroj, ne estas for. Koncerne la unuan mondmiliton ni disponas precipe tradukojn, sed jam ankaŭ pri du originalaj romanoj. Pri la dua milito nin bele dorlotas nia originala beletro. Ĉu relegi tiujn verkojn? Ĉu valoras?

Kontentiga ja estas la nombro. Menciindas, almenaŭ el historia vidpunkto, jenaj tradukitaj volumoj:

– Bertha von Suttner (1843-1914), For la batalilojn! – 1889 (1914, el la germana, Armand Caumont)

– Andreas Latzko (1876-1943), Homoj en milito (1917, el la hungara, Charles Minor);

– Erich Maria Remarque (1898-1970), En Okcidento nenio nova (1929, el la germana, J.F.Berger)

– Bruno Apitz (1900-1979), Nuda inter lupoj – 1958 (1974, el la germana, Karl Schulze)

– Imre Kertész (1929), Sensorteco – 1975 (2002, el la hungara, István Ertl)

– Jaroslav Haŝek (1883-1923), Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk 1921 (2004, el la ĉeĥa, Vladimir Vána) – satire humura verko.

Sed pli interesaj por ni, el literatura vidpunkto, estas la originalaj Esperanto-verkoj. Pri la du klasikaj romanoj de Julio Baghy (1891-1967), Viktimoj (1925) kaj Sur sanga tero (1933), ni referencas al freŝdata artikolo de Sten Johansson en la rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto, 2 / 2010. Ankaŭ la romaneto La verda koro (1937) priskribas la vivon de la militkaptitoj en Siberio, sed ĝi estas konceptita kiel didaktika legaĵo. Johansson memorigas pri tio ke "Baze la Siberiaj romanoj de Baghy ne temas pri Siberio, pri milito kaj revolucio, sed pri la internaj dilemoj kaŭzataj de homaj rilatoj."

En La granda aventuro (1945) de Ferenc Szilágyi (1895-1967) jam troviĝas neforgesinda novelo: Sennome. Kaj la hungaro Teodoro Schwartz (1894-1968) – Tivadar Soros –, liveris aŭtobiografian nefikciaĵon: Maskerado ĉirkaŭ la morto (1965).

Sekvis du ĉefverkoj: Kiel akvo de l' rivero (1963) de Raymond Schwartz (1894-1973) kaj La granda kaldrono (1978) de John Islay Francis (1924). Pritraktas ilin en La Ondo 6 kaj 7 respektive Andreas Künzli kaj Sten Johansson. Al ili ni revenos aparte.

Miyamoto Masao (1913-1989) pritraktis konsekvencojn de la mondmilito en Naskitaj sur la ruino: Okinavo (1976). Kaj, poemaron post poemaro, Julius Balbin (1917) destilis poezion el militaj teruraĵoj: Imperio de l' koroj (1989), Damnejoj (1992), Inter vivo kaj morto (1996) kaj pli fruaj, dulingvaj.

Spomenka Ŝtimec (1949) verkis pri eŭropa milito (inter serboj kaj aliaj popolgrupoj eksjugoslaviaj) la novelaron Kroata milita noktlibro (1993). Sed, krom kelkaj poemaj aludoj plume de Camacho kaj Giŝpling, daŭras silento pri la fiaj Bush-militoj.

Riĉe kontribuis en la kontraŭmilita kampo Trevor Steele (1940), unu el niaj plej gravaj aŭtoroj, per Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (1994) kaj ties reverkita kaj plivastigita versio Neniu ajn papilio (2000); krome eĉ per Kvazaŭ ĉio dependus de mi (2009). La du antaŭaj traktas pri sekvo de la milito; la lasta temas pri ĵurnalista kontraŭfaŝisma rezistado dum la nazia periodo. Sojle al la milito, kontraŭulo de la nazia reĝimo aktivas, verkas, avertas. Dum la tumulta epoko de Germanujo inter la du mondmilitoj – furoras la leviĝanta movado de Hitler – fervora ĵurnalisto Kurt Lenz estas honesta kaj kapabla defendanto de demokratio. Li diras sentime sian opinion pri la nazioj, sed la korupta registaro ne toleras oponanton. La fajra raportisto daŭrigas publike ataki ŝovinismon kaj akuzi barbarecon. Li ne volas fuĝi, kredante ke li devas agi kvazaŭ ĉio dependus de li.

Kaj la ĵusa verko de Steele, Flugi kun kakatuoj (2010) — ĉu ne ankaŭ rakonto pri milito, tiu inter eŭropaj blankuloj kaj aŭstraliaj aborigenoj? Specimene:

"Billy sopiris al milda angla pejzaĝo.Li ridetis amare-ironie al si mem: se la klimato estas tia ĉi, kial ni ne simple redonu la teron al la nigruloj kaj reiru al nia propra lando? Nu jes, sed kial ni entute havas imperion? La imperio estas historia necesaĵo. Ĝi alportas multan bonon al la mondo. Kiel angloj rezignu pri sia glora historia rolo? Tiel devas esti, kaj iom da ŝvitado estas la kosto." (162)

Memkomprene, la kosto estas ne nur ŝvito, sed ankaŭ vivoperdo. Precipe alikampe, kie ĉiaj kostoj alte sumiĝas.

Manuel de Seabra (1932) publikigis la romanon La armeoj de Paluzie (1996), membiografieca familia romano (bedaŭrinde ne dece lingve korektita), kaj Ĉu vi konas Blaise Cerndrars? (2007), mallonga romano pri milito en tropika lando.

La romano de Schwartz

Touchard, juna franco, iras vivi en Berlino por perfektigi sian konon de la germana. Li tie loĝas ĉe gastfamilio kaj enamiĝas al junulino, kiu vizitadas la filinon de la dommastro. Ties filo invitas la francan samaĝulon al studenta drinkvespero. Jam tie, inter la studentaro, percepteblas la popolkaraktero kaj spureblas la ĝermoj de sintenoj kondukontaj al malamikeco. Post unu jaro komenciĝas la unua mondmilito, kaj la franco devas reatingi sian propran landon. Afero ne simpla dum ĉiea mobilizado. Dudek jarojn poste, Hitlero akiras politikan povon kaj puŝas la germanan popolon en novan militon. Touchard hazarde rerenkontas la amatan virinon. De ŝi, la iama fianĉino, li ekscias ke li estas la patro de ŝia intertempe plenkreskinta filo, oficiro en la germana armeo. Kaj… li ŝin denove perdas.

Raymond Schwartz dividis sian rakonton pri amo, daŭranta inter franco kaj germanino dum la furiozado de du mondmilitoj, en tri partojn: I. Facila vivo ; II. La uragano leviĝas ; III. …kaj oni rekomencis… Li bele pentras la homan psikologion per la agado, jam ekde la unua ĉapitro: per la paroloj kaj la konduto de du ĝendarmoj. Ofte ia humuro penetras eĉ en la stilon, jene en priskribo de manĝo: "Ĉe la bovaĵo oni transiris al la ruĝaj vinoj, senproteste, kiel konvenas inter homoj denature malinklinaj al gastronomiaj herezoj." Aŭ post vizito al farmo de kamparano: "He, he!" li komencis, "mi ne eraras. Io estas ŝanĝita en Chanzy [pro germanaj ordonoj en tiu franca vilaĝeto]. Kien, paperlipopet', vi malaperigis viajn sterkojn?"

Fojfoje sufiĉe francece la paŭsoj fariĝas: kaŝkaŝo; tutproksima; "Bando da falĉitoj!" insultis la dika matrono post ili. Sed eĉ plej konkretaj priskriboj estas amuze, preskaŭ malobjekte, esprimitaj: "Dekstre de la pordo dormetis iu meblo biblioteksimila, kiun oni nur malofte vekis." Bildoplenas la vortumoj: [personoj] ŝprucas el diversaj ĉambroj ; li sukcesis sin ŝraŭbi tra l' amaso ; vi devas alfariĝi al la realeco.

La studenta drinkvespero funkcias kiel antaŭsigno de interpopolaj malamikaĵoj: "La uragano leviĝas": ŝovinismo, naciismo, paroloj pri revenĝo. Rasismo kaj diskriminacio: "Li [la franco] konsciis; ke ĉiuj rigardoj rendevuis sur lia vizaĝo."

Jen kiel Schwartz prilumas la titolon de sia libro: "Kio ni estas entute? Nur guteto en granda riverego. Neniu povas iri kontraŭ la fluado. Ni estas kuntirataj.(340) Tio estas la komuna destino de l' homaro. Ni estas kaptitoj de nia ĉirkaŭaĵo, ne nur korpe, sed ankaŭ, kaj ĉefe, mense. Kiel akvo de l' rivero. Ĉiu guto en la Rodano fluas alsude, ĉiu guto en la Rejno alnorde." (341) Sur paĝo 412 ni legas: "Homoj estas nur homoj. La grandega pliparto naĝas kun la fluo. Tiuj, kiuj povas kaj kuraĝas pensi per si mem, estas esceptoj." Kaj la temo revenas ankoraŭ: "Rivero ne povas ne sekvi sian fluejon." (434) Post la drinkvespero, neeviteble venu la postebrio: "Kaj la vekiĝo en la realecon, post la patriotaj ekstazoj, fariĝis tro abrupta. Nun ankaŭ la trupoj sur ĉiuj frontoj sciis, ke el la uraganoj semitaj de Hitler kreskis neniu rikolto bonvena." (457)

La romano de John Francis

La teksto de La granda kaldrono estas pli seka, senhumura, kvazaŭ pene verkita. La lingvaĵo impresas pli rigide. Ŝajnas esti iu neakordigeblo inter ĝia beletra stilo kaj la simplaj okazaĵoj kaj dialogoj pri ĉiutagaj aferoj, ekzemple pri portataj vestoj. Kompare kun la varma vivo kaj homeco eksponitaj en la romano de Schwartz, pezas ia flegmeco en la skota priskribo. La realismo estas alimaniere, malpli sukstile, foje ĵurnalisme kaj statistikeme dismetita. La milito, ĝia frapforto kaj mortiga efiko, estas ĉi tie priskribitaj "ĉe la fronto", dum la bataloj. Venkojn kaj perdojn Schwartz nur menciis, neniam detaligis surloke. Francis intencas kaj celas malsame: li montras la kirladon en la kaldrono, la boliĝon kaj molkuiriĝon mem. Ĉu iom tro maldensa supo, tro lante kaj ĝisdetale disfadeniĝa rakontomaniero? Sed eble ĝuste tio liveras multajn beletre bonegajn paĝojn; simplajn, simple antologiindajn.

Interese percepti kaj sperti la naturon kaj karakteron de tiuj homoj, malkleraj kamparanidoj kaj apenaŭ finstudintaj junuloj, mobilizataj kaj soldatiĝontaj sufiĉe senprepare. Interese vidi la funkcion kaj influon de propagando kaj la sekvon de tio ke oni kalkulas je volontuloj, je patriotismo; rimarki la kredigon ke Anglujo, insulo, estas netrafebla, nevenkebla. Regas senlaboreco. Estas kriza tempo. Sed…

Francis elstarigas la naivecon de la junaj soldatoj: "Ne estos milito. La konferenca tablo estas la areno de la dudeka jarcento. Malgraŭ ĉiu minacado kaj ĉiu blufo oni tro civiliziĝis por fari la finan paŝon." Kaj tiam:

"Vere," Mat anoncis, "mi ne atendis militon tian. Mi bedaŭras, ke mi ne aliĝis al la kavalerio."

Dunkan suspiris: "Ankaŭ mi."

"Vi ŝatas la ĉevalojn, Dunkan?" demandis Georgo.

Kaj post rakontado de anekdoto (far Dunkan), la demandinta Georgo, ridetante:

"Pli bone vi ne estu en la kavalerio. Vi tro amas ĉevalojn." (p.76-77)

"La Mondmilito estis katastrofo, […] sed tiu nepriskribebla tagedio havis finfine bonan rezultaton: ĝi certigis, ke la Mondmilito fariĝis la Milito, kiu ĉesigos militadon. (50) Jano, instruite de plej juna aĝo pri la teruraĵoj de milito, […] skuiĝis. La nova milito ŝokis lin, kiel sakrilegio." Tamen: "Kiel li sentas sin rilate sian akceptiĝon en la aerarmeo?" (51) Fiera, kiel heroo! En sia uniformo parade antaŭ knabinoj. [Francis, kiel Auld, estis armea piloto dum la milito.]

La soldatoj duboplene pridemandas la kompetenton de siaj generaloj koncerne modernan militadon en la tranĉeoj:

"Kiam ili ĉesos batadi la fruntojn kontraŭ granito? Ĉu ili kapablas lerni?"

"Supozeble jes," Dunkan kontraŭis, "sed kiam? Ili studadas mapojn kaj certigas al la politikistoj ke ni sukcesas, kaj la politikistoj sciigas tion al la publiko rezulte ke, se iu eĉ kritiketas la gvidadon de la milito tie hejme, oni rigardas lin kiel ŝtatperfidulon."

"Oni povus rigardi la militon kiel naskotrombon de nova, pli bona mondo," diris Fawn.

"Adoleska naivo," ridetis Kafre. "Sociaj konvulsioj eble alportas ŝanĝojn, sed tiuj ne estas blanke bonaj." (256)

Francis traktas ambaŭ mondmilitojn. Kaj intence miksis ilin, ĉar ja… unu milito similas alian: kadavroj, ruinoj, kruelo… Sed tia subita salto de unu generacio (tio estas: de unu milito) al la alia – beletra artifiko de la aŭtoro – postulas de la leganto viglan atenton dum la legado. Vidu:

"Ne estos milito," ripetis Dunkan. (Tri monatojn poste li legos, ke la Ĉefduko de Aŭstrio vizitis Sarajevon.)

"Ne estos milito," protestis Donald Maclean. "Almenaŭ ne granda: tia stultegaĵo ne povas reokazi post la Mondmilito."

La aludita ŝajnmaldensa, iom lante detaliga rakonto (preskaŭ 580 paĝoj da teksto) povus doni tedan aspekton al la romano. La libro de Francis postulas de la leganto efektive pli da peno kaj elteno, pli da pacienco, ol la romano de Schwartz, sed la verko valoras tiun fortostreĉon pro la psikologio kaj pensoj de la roluloj.

Francis skribas pri militado, pri marŝoj kaj bataloj, pri spertoj sub pafado, sub eksplodoj; pri kanonado kaj bombado. Li montras la 'vivon' en tranĉeoj sub pluvo. Li donas ankaŭ faktojn, faras bildon de la animpista inkubo de malamikaj atakoj. Antaŭokule ŝoviĝas vortoj kiel: divizioj, batalionoj, regimentoj. Kaj: korpuso, taĉmento, plotono. Schwartz pritraktas periferiajn spertojn, la militminacon, la batalrezultojn, kaj la postmilitajn sekvojn. Tamen ambaŭ pentras la dramojn en la vivo de siaj protagonistoj. Ĉefroluloj ĉe Schwartz estas nur malmultaj, la samaj en la du militoj; ĉe Francis estas pli da, kaj diversaj, ĉar el du generacioj. Krome, lia rakontado ne estas kronologia kiel tiu de Schwartz. Lia romano, kies ĉeftemo estas (la granda kaldrono) de militado, estas sekciita en subtemoj. Nur unu ĉapitron mi trovis ete teda (Taktikoj: pri la klasbatalo kaj socialisma agado.)

Francis majstras en scenoj kaj dialogoj kun psikologio interpersona; aŭ individua (mensa monologo); ekzemple la ĉapitro: Inspiroj. Per diversaj epizodoj el la militaj jaroj li montras, ke speco de frenezo ekregas la publikan opinion. Kaj la rekrutojn.

La firmao de Donald proponas favoran aranĝon por volontuloj (119):

"Mi estis en la lasta [milito]," lia oficejestro diris. "Sed ni ne finis ĝin. Nun… nu, estas por vi knaboj fini ĝin." (117) Sed Donald ne emas al militservo, ne deziras esti volontulo. (114) Li ne kunludos 'la patriotan blagon'. (115) Ni aŭdas la konsciencan rifuzanton defendi sian starpunkton: "Vi ne komprenas, sinjoro Mangan." (275) "Sangoverŝon povas sekvi nur venĝemo." (305) "Venko generas malamon." (308)

La ĉefroluloj anas en du generacioj de unu familio, kiu spertas du modernajn militojn kun interspaco de dudek jaroj. Ili ĉiuj havas siajn kamaradojn, siajn amikojn kaj amatojn, siajn revojn kaj iluziojn, esperojn kaj konsciiĝojn. Donald, militrifuzinta, bonvenas por distri la invalidan amikon; sed tiu Bob, patriota filo kaj do 'heroo' por sia patro, en ties okuloj tro kontrastas kun li, la sana 'malkuraĝulo'. (475)

Kvazaŭ simbole, kvazaŭ spegule al la konduto de plenkreskuloj: "Sed infanoj prenas, prenas, kaj kiam unu maloftulo cedas, ili nur prenas des pli rabeme. Sed ne; prediki estas senutile – pli ol senutile; necesas kompreno interna." (349)

Kiam kompreno interna malebligos militojn?

Christian Declerck

 

 

Reen al:

La granda kaldrono John Francis Kiel akvo de l' rivero Raymond Schwartz Ĉefpaĝo originala literaturo

 

?? ?? ?? ?? 5