Utopia monto

István Nemere: La monto. Romano, 166 p. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1984.

En kelkaj verkoj de István Nemere ripetiĝas variaĵoj de unu temo: iu viro faras ekspedicion, mision, al iu fermita mondo, kie oni vivas alimaniere. Eble la plej sukcesa ekzemplo de tiu temo estas La monto. En ĝi ni sekvas majoron Reman supren sur monton, mil metrojn super la ĉirkaŭa ebenaĵo. Li serĉas spurojn de kvar soldatoj malaperintaj surmonte en milito, kiu trapasis la regionon antaŭ kvar jaroj.

Jam komence ni ekscias ke ĉi monto "aspektas, kiel la montoj desegnitaj en infanfabeloj" (p. 5). Kaj vere estas io fabeleca pri ĉi mistera loko, kie manpleno da homoj vivas izolite de ĉiuj homoj vivantaj sube. Al ĝia supro kondukas nur unu pado, kiu sepfoje ĉirkaŭiras la monton antaŭ ol atingi la supran mondon. Kaj tie supre la homoj vivas en eta komunisma socio, en paco, konkordo, simpleco kaj vero.

Tiu ironieta priskribo tamen ne ĝuste resumas la rakonton. Male, la romano tre realisme, trankvile kaj senpatose scenigas la vivon de la montanoj. Ilia veremo ne estas tiel granda, ke ili tuj malkaŝas al majoro Reman, kio okazis al la kvar malaperintaj soldatoj. Dum semajna restado inter ili, nur iom post iom li ekkonas ilian vivon, palpesplorante ekscias pli kaj pli pri la dummilitaj eventoj, kaj fine komprenas kio kial okazis.

La rakonto estas simpla kaj malgraŭ fabelecaj kaj utopiecaj cirkonstancoj tamen aperas tre kredinda en ĉiuj konkretaj detaloj. Kaj da tiaj troviĝas amase. Nemere tre bone priskribas la vivon de la montanoj. Lia stilo ja kutime estas sufiĉe vortavara kaj lakona, kaj en ĉi tiu kazo ĝi neordinare bone konvenas al la arkaika-arkadia, simpla, honesta estado surmonta. La impreso estas, ke li portas nin ne nur mil metrojn supren, sed krome mil jarojn pasinten.

Ankaŭ pluraj el la homaj portretoj, same de la majoro kiel de kelkaj montanoj, estas vivaj, individuecaj kaj memorindaj. Ŝajnas ke la homspeco aperanta ĉi-romane aparte akordiĝas kun la priskribaj rimedoj de István Nemere.

Oni trovas ankaŭ en La monto lingvajn malglataĵojn tipajn de Nemere. Temas - eble pli ol en aliaj verkoj - pri nebone elektitaj vortoj, ekzemple "suflori" (p. 20) anstataŭ flustri, "kerno" (p. 12) anstataŭ semo, "glaciaro" (p. 76) anstataŭ glaciejo/glaĉero. Plue temas pri konfuzo de transitiveco - "elektra bulbo inundis ĉagrenan lumon" (p. 6) (= inundigis, disverŝis), "Glitas la ŝtonoj" (p. 65) (= glitigas, estas glitaj). Mankas subjektoj de frazoj - "Nenie vidis montanojn" (p. 61). Aperas plurfoje ĉarme konata hungarismo de vortordo - "La majoro staris longe, enmane kun malplena poteto" (p. 73). Esceptokaze eĉ preseraroj povas komike cerbumigi la leganton - "La besto certe ekflavis la adoron de la ejoj" (p. 63). Sed mi ne tro multe plendu; la lingvaĵo malgraŭ tiaj makuletoj estas flua, natura, facila kaj plejparte konvena al la enhavo.

Librofine majoro Reman kunfandiĝas kun la aŭtoro en iomete patosa deklaro: "Jes, mi priskribos la historion de la Monto, ĉion, kion mi vidis, travivis tie. Eble la mondo iom ŝanĝiĝos pro tio" (p. 166). Nu, la mondo ja ŝanĝiĝis de 1984, tamen ĉu pro ĉi libro, mi ne scias. Certe ĉi tiu kaj aliaj romanoj de Nemere, facile legeblaj sed kun serioza temo, almenaŭ tre pozitive ŝanĝis la Esperantan literaturon. Dank' al ili, ĝi altiĝis, se ne mil, do almenaŭ kelkajn metrojn.

Sten Johansson

 

Reen al:

La monto István Nemere Ĉefpaĝo originala literaturo