Anna Löwenstein: Morto de artisto

LÖWENSTEIN, Anna ; Morto de artisto ; 624p ; historia ; 2008 ; Antwerpen ; Flandra Esperanto-Ligo

Juna komika aktoro, Prokulpio, estas nura sklavo, kiam li renkontas Neronon ĉe festo. La du junuloj baldaŭ amikiĝas pro sia komuna intereso pri teatro kaj la artoj. Kune ili esploras la noktan vivon kaj aliajn distraĵojn de Romo, ĝis Nerono, nur 16-jara, estas nomumita imperiestro. Kun lia subteno, Prokulpio iĝas la ĉefa organizanto de mirigaj spektakloj prezentataj al la roma publiko, inkluzive de la amasa ekzekutado de fanatika nova sekto, la kristanoj. Kaj tamen, ne ĉiam facilas esti amiko de imperiestro.

Legu recenzon de Christian Declerck en Monato: Panoramo de la Nerona Romo

Legu recenzon de Bjørn A. Bojesen en Beletra Almanako: Nekropsio

Reen al: Anna Löwenstein - Aŭtoroj - Romanoj - Novelaroj