Ekscitaj kliŝoj

István Nemere: Vi povas morti nur dufoje. 183 p. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1989.

En Vivi estas danĝere István Nemere kondukis nin kun sia heroo Danny Skagen al Karibia insulo, kie li plenumis mision agentan kune kun aro da kamaradoj. En la fino, kvankam li sukcesis pri sia tasko, certa potenculo perfide neniigis lian grupon. Nur Danny mem travivis. En Vi povas morti nur dufoje li planas kaj plenumas sian venĝon.

Temas pri ĝenro, kiun verŝajne neniu krom Nemere provis en Esperanto, kaj li sukcesas sufiĉe bone pri ĝi. Lia granda talento krei atentokaptan intrigon, kateni la leganton per dramoj, agoj, ekscito, ĉi tie povas manifestiĝi libere. La mediopriskriboj, la psikologiaj karakterizoj kaj la klopodoj motivi kaj kredindigi la eventojn ĉi tie estas koncizaj, skizaj. La stilo estas konvene senbalasta kaj rapida, adaptita por emfazi la agojn.

La eventoj en ĉi verko okazas en Eŭropo, plejparte en suda Francio. Denove Danny kolektas aron da kompanoj, ĉifoje nur tri ulojn. Krome tri virinoj ekhavas diversajn rolojn en lia plano, kies celo estas kapti kaj puni la potenculon, kiu trompis kaj perfidis Danny'n en la unua libro.

Mi trovis ĉi duan verkon certagrade supera al la unua. Ĝi havas malpli da agantoj, ĝi estas pli koncentrita al la agoj de la ĉefo Danny. Kaj ĉi-libre li agas ege decide, senhezite. Regas etoso de malamo kaj ekstrema celkonscio. Krome, la medio ne tiel buntas aŭ ekzotas, kiel en la unua libro, kio helpis por fari la priskribojn pli kredindaj, kaj ankaŭ la pli malgranda grupo de kunbatalantoj kontribuas al pli kohera kaj strikta impreso.

Kompreneble al la ĝenro apartenas kliŝoj koncerne la malmolan stilon de la heroo: "...premis al miaj ripoj revolveron hispanan 'Astra M'; mi malŝatas tiun armilon, precipe tiam, se ĝian tubon oni direktas al mi." (p. 81) Tion oni prefere aprezu, alie ne eblas ĝui ĉi tian verkon. Pri la kliŝoj virinaj ni entute ne parolu, ili igus eĉ James Bond ŝajni relativa feministo.

Jen kaj jen Nemere tamen trovis interesan bildon:

- Post kelkaj tagoj - mi respondis serioze. Sub brilantaj koloraj lampoj ni observis unu la alian. Ĉirkaŭ ni ankaŭ la mondo estis serio de lumoj ruĝa, flava, blua.

- Ĉu... tio veras? - demandis Diana en ruĝa lumo.

- Maksimume post du aŭ tri tagoj, sed eble eĉ pli frue - mi respondis en flavo.

- Sed ne pro mi vi veturos tien - diris ŝi, blua.

- Ne. Pro la tasko - mi mansvingis ien, al neniu direkto, en ruĝo.

- Kiam mi estu preta? - ŝi demandis flave.

- Konstante! - Bluiĝis la mondo. - Kunhavu ĉiam monon kaj pasporton. (p. 102)

Troviĝas tamen ankaŭ aferoj ĝenaj kaj malkonvenaj en Vi povas morti nur dufoje. La mio, Danny, havas iomete lacigan kutimon aldoni al siaj agoj komentajn pensojn, kiuj efektive estas mesaĝoj de la aŭtoro al la leganto por pruvi, ke ĉi tiel ja okazas en ĉi tiaj rondoj. "Mi ne stariĝis antaŭ la duone vitritan pordon, tiaĵon faras nur komencanto." (p. 172) Kvazaŭ necesus persvadi nin, ke Danny ja mastras sian profesion kaj Nemere ĉi ĝenron. Do, je ĉiu singarda movo, la kompatinda Danny devas pensi, ke li ja ne estas amatoro. Post ĉiu taksivojaĝo aŭ telefonbuda alvoko (kaj da tiaj abundas!) li devas klarigi al si (efektive al ni), kial li ne diras al la ŝoforo la kompletan adreson, kaj kial li telefone parolas tre mallonge. Kun ĉiu respekto al la profesiulo Nemere necesas tamen atentigi, ke tiu manio estas tipa verkista eraro de komencanto, de amatoro.

Eĉ pli ĝena estas la parenca manio fari komparojn al tio, kion oni vidas en filmoj, en libroj aŭ aliloke. Tiuj provoj kvazaŭ prunti bildojn de ekstere malbone impresas, des pli kiam ili ripetiĝas ĝistede, kaj des ankoraŭ pli kiam ili estas truditaj en la pensofluon de Danny:

Liaj du manoj strange foris de la korpo, kiel tiuj de bovinmastroj en amerikaj filmoj... (p. 95)

El la kinejo ni jam venis kiel klasika amparo. Oni povas vidi similajn en filmoj neorealismaj el antaŭ kvardek jaroj. (p. 102)

Se ili komprenos, ke mi jam scias pri ilia ĉeesto, ili ne plu atendos kaŝe. Kiel en ekscitaj aventurfilmoj - subite eklumos la reflektoroj (p. 117)

- Samkiel en filmo - diris Lavit. (p. 168)

Malgraŭ redaktado de kompetentuloj, tamen en ĉiuj verkoj de Nemere restas spuroj de hungara aŭ orienteŭropa Esperanto. Ĉi-libre ili ne tre oftas, tamen ĉeestas. Temas ekz. pri ellaso de subjektoj, "Kvankam li ridetis, kondutis agrable." (p. 73) Uzo de "ĝis" en la senco de dum (p. 108). Prefero de participo adjektiva antaŭ adverba: "Tenanta mian brakon ŝi kvazaŭ ŝvebiris tra la ĝardeno." (p. 73) Krome aperas kelkaj eraraj aŭ nekutimaj vortformoj, kiel "toaleto" (p. 57, = necesejo), "artiklo" (p. 95, = artiko), "supermarketo" (p. 135, = superbazaro), "muskulo" (p. 160, = muskolo) kaj aliaj.

Malgraŭ kritikindaj punktoj, mi opinias ke la talento de István Nemere trovis bonan esprimon en liaj du agent-romanoj pri Danny Skagen, kaj el la duopo mi trovas Vi povas morti nur dufoje la plej sukcesa. Leganto, kiun ne tedas la kliŝoj de la ĝenro, certe havos kelkajn ekscite distrajn horojn da legado.

Sten Johansson

 

Reen al:

La libroj pri Danny Skagen István Nemere Ĉefpaĝo originala literaturo