Ronald Cecil Gates: Mortiga ekskurso

GATES, Ronald Cecil ; Mortiga ekskurso ; 112p ; krimromano ; 2006 ; Antwerpen ; Flandra Esperanto-Ligo

"La aŭtoro prezentas ĉi tie la kvaran el serio da krimromanetoj, kies scenejo estas imagita provinca universitato en Aŭstralio kaj la apudaj urbo kaj kamparo. Refoje polica komisaro Roberto Elis kaj universitata gardisto Petro Tomson kunlaboras por solvi murdon. La agado de la antaŭaj tri rakontoj, titolitaj La septaga murdenigmo, Kolera afero kaj Morto de sciencisto, okazis respektive en somermezo, aŭtuno kaj vintro. Estas nun printempo, kaj grupo da studentoj pri botaniko faras ekskurson en la ŝtata praarbaro. Dum ili trinkas teon apud piknika fajrejo, ilia instruisto foriras inter la arboj kaj mortigatas. Sekvas serĉado por trovi la kulpulon."
La eldonejo

Legu recenzon de Donald Broadribb en Monato: Nova krimromano el Aŭstralio

Legu recenzon de Donald Broadribb en La Ondo de Esperanto: Leginda por... distriĝi

Reen al: Ronald Cecil Gates - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj