Mister Forge vendis mil kliŝojn

Jean Forge: Mr. Tot aĉetas mil okulojn. Romano. 244 p. Literatura Mondo, Budapest 1931.

Legante la fantazian romanon Mr. Tot aĉetas mil okulojn de Jean Forge (Jan Fethke), mi sentas, ke la aŭtoro havis evidentan talenton, tamen eble ne precize por ĉi tia romano. La unua ĉefa valoro de la verko estas ĝia dramaturgio, la aranĝo de scenoj por konstrui intrigon, kiu finfine fermiĝas kiel sukcese kunmetita puzlo. Ĝia dua valoro estas flua, senerara lingvaĵo, kiu en sia epoko - la komenco de la 1930aj jaroj - sendube aperis moderne kaj neŝarĝite de peza balasto el la frua tempo de Esperanto.

La rakonto okazas plejparte en granda hotelo, kie Mister Tot kaŝe gvatas kaj subaŭskultas la gastojn eĉ en plej intimaj scenoj per milo da "televizoroj". La origina celo de tiu perverseco estas kuraci lin de vivenuo. Krome ni sekvas aron da rolantoj en kafejoj, restoracioj kaj dancejoj. La rakonta maniero de Forge estas iuloke preskaŭ ekspresionisma, kaj la etoso en tiuj scenoj iom similas la konatajn bildojn samepokajn de George Grosz, kun interesa kunfandiĝo de fascino kaj morala indigno.

Krom la kaŝgvatado gravas en la rakonto amintrigoj veraj kaj falsaj, murdoj veraj kaj falsaj, monavido, vanto, romantiko, trompoj, ŝajnigoj, maskoj. Post implikoj tre sinuaj ĉiu ricevas laŭmerite kaj la justo triumfas.

Tamen malfacilas al mi vere ĝui la nomitajn bonajn trajtojn de la romano. Kial? Nu, la intrigon ĝenas ekstrema malverŝajneco de la okazaĵoj, senmotiveco de la homaj kondutoj, entute stulteco de ĉiuj ingrediencoj. Kompreneble ne temas pri verko realisma, sed pri leĝera fantaziaĵo. Tamen ankaŭ tia verko bezonas ian internan logikon. La aperantaj figuroj devas esti konvinkaj en sia speco. Laŭ mi Forge tute malsukcesis pri tio. La rolantoj neniam vere ekvivas, ili restas nur pupoj per kiuj li aktivigas sian intrigon. Tial ankaŭ la dialogoj - kiuj cetere ne estas tre ampleksaj - ofte ŝajnas misaj. La rolantoj restas tro katenitaj de la aŭtora intenco, kaj tiu estas bizara kaj tro artifika.

Krome la intrigo proksimume ekde la mezo de la romano ebligas al la leganto antaŭvidi, kiuj surprizoj sekvos, kaj surprizo atendata ja iomete perdas sian efikon. Temas pri apero de duoblulo, pri ĉikanata mallertulo kiu finfine montriĝas plej ruza, pri naiva romantikulino kiu iele-trapele ja devos ricevi sian adoraton, friponoj kiuj devos iri inferen, kaj simile.

Laŭ mia opinio la plej grava fuŝo de ĉi romano tamen estas ĝia rakonta stilo, kiu konsistas el stako da kliŝoj. Ĉiu verkisto povas fojfoje pro neglekto uzi esprimojn tro banalajn kaj ofte uzitajn, sed ĉi tie la kliŝoj kaj ŝablonoj aperas tiel dense, ke nenio alia kreskas inter ili. Estas vera mistero, kiel Forge povis tiel trakti siajn legantojn. Sube sekvas eta potpurio de lia stilo:

Tiel ili migras tra la stelklara nokto. Fernanda sentas sorĉan ebrion. Ankoraŭ neniam ŝi marŝis kun tia homo tra tia nokto. Ŝi trinkis vinon kaj sentetas ĝin en la kapo. La muĝado de l' maro plilaŭtiĝas je zumego. Ŝi sentas liajn fortajn brakojn, kiuj proksimigas ŝin al sia korpo per kvieta premo. Ŝi sentas liajn varmegajn lipojn, kiuj pasie premiĝas en ŝian buŝon, poste en kvietaj kisoj tuŝas ŝiajn okulojn...

"Charlie!..." ŝi flustras senspire. "Charlie!..." Ŝiaj brakoj ĵetiĝas pasie ĉirkaŭ lian nukon. Ŝi intime tiras sin supren en ekzaltiĝo de arda sento. Ŝi kisas lin unufoje, dufoje, trifoje...
[...]
Flustraj amaj paroloj ekŝvebas kvazaŭ vualoj inter ili, disŝirataj, sufokataj de sovaĝaj kisoj, portataj de l' muĝantaj maraj ondoj aŭ interrompataj de ŝia arĝenta rido, kiu de tempo al tempo flug-leviĝas kiel eta blanka birdo en la malhelan nokton, ho!... kiel bela estas amo!... kiel belega!...
(p. 30-31)

Charlie Husting leviĝas de la luda tablo. Li fingre balaas la monon en la poŝojn. Kiam li levas la rigardon, li vidas cent vizaĝojn. Ili ĉiuj estas direktitaj fikse sur lin. Subita sveno ekŝancelas lin. Kun palaj lipoj kaj strangaj okuloj li turniĝas en la rondo de ĉi tiuj vizaĝoj kaj ŝanceliĝas al la dikaj pord-kurtenoj kiel ebriulo. La luda salono malantaŭ li ŝajnas enabismiĝi. Iu servisto senbrue alrapidas helpeme kaj akompanas lin apogante en la apudan fumejon de la kazino. (p. 65)

Madame subite retiras la blankan delikatan manon en evidenta eknaŭzo. Ŝi sentas la voluptan avidon en liaj vortoj. Ŝi ridetas dolore kaj amare: "Vi parolas pri amo! Kia vorto! Mi estas kompatinda virino kun bela, pasie dezirata kaj deziranta korpo, el kiu oni elŝiris la animon kaj piedpaŝis ĝin. Amo!... Estis mallonga tempo, kiam mi kredis, ke mi amas Jacques... tagoj kaj noktoj pasis sonĝe, spaco kaj tempo disfluiĝis, neniiĝis en la ardego de l' sentoj, ĉio estis profunda sonĝo de l' sensoj... Sed poste iom post iom krepuskiĝis, ĉio ĉirkaŭ mi aperis pli kaj pli reala kaj akceptis kruelajn formojn. La realo montriĝis en sia tuta abomeno. La vera vizaĝo de Jacques senvualiĝis kruele kaj estingis la fajron en mi. Tiam mi ekkonis, ke mi ŝvebis en terura erariĝo de l' sensoj. Mi ekkomprenis ke korpo kaj animo estas du diversaj aferoj, el kiuj ĉiu havas sian apartan sopiron kaj deziras sian apartan kontentigon. Se nur unu de ambaŭ estas satigata, la alia suferas, malsaniĝas, vegetas, mortas pro malsato... Amo? Ne koleru al mi, Breteuil! Vi avidas min, mian korpon, mian eksteran belecon, sed kion vi scias pri mia animo?..." (p. 104-105)

Kaj tiel pluas Forge ĝis la lasta paĝo. Domaĝe! Ĉefe tiu stilo kaŭzas, ke legado de la romano donas neniun plezuron. Mi simple ne volas maĉi kaj gluti la samajn pecojn, kiujn jam antaŭe miloj da homoj en miloj da romanaĉoj remaĉadis.

Sten Johansson

 

Reen al:

Mr. Tot aĉetas mil okulojn Jean Forge Ĉefpaĝo originala literaturo