Jean Ribillard: Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud
RIBILLARD, Jean ; Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud ; 143p ; romano ; 1963; La Laguna ; J. Régulo ; Iltis 1994
"Milde satiran intencon havas Vivo kaj opinioj de Majstro
MSaud [...], sed tiu satiro estas ĉiam plej bonhumora
(se tio ne estas en si mem kontraŭdiro). La aŭtoro parolas en
la personeco de azeno en la nordafrika dezerto, vivanta sur oazo
kompreneble. La araban mondon bone konis la aŭtoro, kaj li
priskribas ĝin ameme. Sed sendube la ĉefa merito de tiu ĉi
libro estas ĝia stilo; Ribillard estas la plej lirika el niaj
prozistoj, kaj legi lian libron estas kvazaŭ sidi komforte kaj
aŭskulti la facilan konversacion de flua sed ne rapidanta
maturulo. "
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.
Legu ĉapitrojn el "Majstro M'Saud":
Majstro M'Saud kaj la kinarto
Preĝo de M'Saud
Reen al: Jean Ribillard - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj