Naiva krimaĵo

Julian Modest: Murdo en la parko. 78 p. Eldonejo Libera, 2018.

En la du jaroj 2018 kaj 2019 aperis de Julian Modest kvin krimromanetoj. Kompreneble povas esti ke li verkadis ilin dum pli longa tempo sed nur tiujare trovis ŝancon publikigi ilin. En Murdo en la parko la leganto tuj ekscias, kiu murdas kiun, sed ne kial. La motivon oni tamen komprenas meze de la verko, kiam la enketanta komisaro Silikov pli-malpli stumblas sur informo, kiun li ŝajne nur duone atentas. Nu, la leganto de krimromano certe ŝatas senti sin pli sagaca ol la detektivoj, kaj ĉi-verke Silikov ne estas la plej stulte naiva el la enketantaj policistoj.

La intrigo estas simpla kaj la murdenketo preskaŭ pli banala. Okazas policaj pridemandadoj, sed mallongaj, tre malprofundaj kaj senrezultaj. Cetere ne nur policistoj sed ankaŭ ĵurnalistoj kaj fine eĉ krimuloj ĉi-libre kondutas ege naive.

Virinoj estas belegaj kiel “feino, kiu eliris el iu fabelo”, kaj ili prefere “entute dediĉis sin al la familio”. Dume krimuloj plejparte estas malbelaj, eĉ kiam ili ne “surhavis [...] falsan barbon”.

La rakontado estas simpla kaj plejparte supraĵa, ofte kun tro evidentaj klarigoj, jen pri fakto de la krimoj, jen pri ĝenerala filozofia afero. “Kiel ĉiu patrino, same ŝi tuj maltrankviliĝis. La patrinoj kutime opinias, ke ĉiam io malbona povas okazi al iliaj idoj.”

La komisaro Silikov multe cerbumas, jen pri la murdoj, jen pri sia familio kaj la junaĝo, jen pri filozofia demando. “La demandoj estis sennombraj. Ĉu la respondoj de ili helpos lin trovi la murdiston?” Fakte ne.

Ja aperas bonaj kaj detalaj scenoj kaj rakontetoj, tamen ĉefe pri flankaj aferoj ne ligitaj al la krimoj. Entute mankas fokuso. La fino konsistas el resumo de la solvo, kvazaŭ subite restus al la verkisto nur unu paĝo por la elnodiĝo. Mia plej granda ekscito dumlege konsistis el la demando, kiam aperos la “ĉokoladkolora kostumo”, kiu nepre aperas en ĉiu verko de Julian Modest.

La lingvaĵo estas kutime Modesta, do simpla kaj klara, kun kelkaj leĝere orienteŭropaj trajtoj, ĉefe la neripeton de subjekto en subpropozicioj: “Kiam estis studento kaj studis juron, li ofte venis ĉi tien.”

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Murdo en la parko Julian Modest Ĉefpaĝo originala literaturo