Vigla rakonto, eksmodaj karakteroj

Douglas P. Boatman: La nekonata konato. Mistera rakonto. 122 p. Heroldo de Esperanto, Köln 1932.

Inter la Esperantaj originalaj romanoj troviĝas vico da verkoj, kie post sufiĉe bone farita ĉefparto sekvas fuŝa fino. Eble La nekonata konato de Douglas P. Boatman okupas unuarangan lokon en tiu vico. Ĝi estas romano pri strangaj travivaĵoj, animskuaj spertoj kaj misteraj influoj.

En kadraj antaŭ- kaj postnoto ni renkontas Alanon, kiu pasigas libertempon en Cornwall. Tie li hazarde havas okazon helpi viron, kiu venante de entombigo ŝajne malbonfartas kaj sentas timon. En la ĉefa parto de la romano tiu viro, s-ro Monington, rakontas pri sia vivo. Li estas vidvo, kiu kelkajn jarojn post la morto de lia edzino enamiĝas kaj fianĉiĝas al alia virino. Tamen ĉio ne iras glate. Iutage aperas nekonata konato, kaj ekde tiu tago la vivo de s-ro Monington iom post iom iĝas koŝmaro.

La rakonto estas bone farita kaj la scenoj aperas konvinkaj kaj atentokaptaj. La ĉefa manko estas tio, ke ĉio tro evidentas. S-ro Vincent - la nekonata konato - estas tro misaŭgura, la fianĉino de s-ro Monington estas tro klarvide suspektema, kaj li mem estas tro senpove ĵetata inter malsamaj sintenoj.

Boatman verkis ankoraŭ unu romanon - Kara diablino - kiu aperis en 1979, do 47 jarojn post La nekonata konato. Ambaŭ verkoj havas pli-malpli fuŝajn finojn, en ambaŭ troviĝas vigla rakonto, sed ili ankaŭ diferencas. La malfrua verko enhavas pli da supernaturaj ingrediencoj ol la frua. Krome oni trovas en ĝi pli da fuŝoj pri lingvo kaj verka tekniko.

La strukturo kaj konstruo de La nekonata konato estas pli simpla, kio kaŭzis malpli da stumbloj. Kaj ĝia lingvaĵo estas preskaŭ neriproĉebla. Malgraŭ tio ĝi impresas eksmoda al hodiaŭa leganto, ne tiel multe pro aludoj pri eventualaj magiaĵoj, kiel pro teatreca malrealismo ĉe la homaj karakteroj. Iliaj agado kaj esprimoj estas troigitaj, kvazaŭ en iama muta filmo. Tamen estas interese legi ĝin, ĉar ĝi ŝajnas tipa kaj relative bona specimeno el la frua Esperanta romanarto.

Sten Johansson

 

Reen al:

La nekonata konato Douglas P. Boatman Ĉefpaĝo originala literaturo