Tagulo: Nova sento

TAGULO (HYAMS, H.G.) ; Nova sento ; 156p ; 1915; London ; British Esperanto Assoc. ; Iltis 1990

"Kun ilustraĵoj, presita sur paleverda papero kun brunaj literoj. Tendenca romano, sceno sur la Marso, inspiroj de teozofio kaj vivreformaj ideoj. /Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 418

Legu recenzon de Jorge CAMACHO:
Nek romano nek filozofia

Legu recenzon de Jozefo Major el Literatura Mondo 1925: Nova sento

Legu recenzon de Joseph Evrot (Verto) en Esperanto 1916:
Nova sento

Aŭskultu voĉan recenzon de Paulo Sérgio Viana: Nova sento

"La unua eldono en 1915 rapide elĉerpiĝis. La nova eldono konatigis al pli granda publiko tiun verkon kiu havas frapantan originalecon. Jen la resumo de tiu scienca kaj filozofia romano.

En la komenco ni estas en Londono kie la vivon de malriĉaj senlaboruloj la aŭtoro pentras per realismaj koloroj. Nun okazas neatendita afero, kometo flugas en nian sunsistemon kaj faras grandajn konfuzojn inter la planedoj. La heroo de la romano veturas per aviadilo kun sia amiko ĝuste kiam Marso tre alproksimiĝas de la Tero. Li akcidentas, perdas konscion kaj regajnas ĝin sur Marso. Okazis reenkarniĝo kutima al la Marsanoj. Ili scias ĉion pri la tera vivado, disponas pri mirindaj spiritaj kapabloj kaj vivas en granda harmonio. Ili instruas al nia heroo la marsan lingvon kaj petas lin priskribi sian teran vivon Tiamaniere la aŭtoro havas okazon pripentri la Marsan socion, tio estas la perfektan socion. En la maniero de Bernard Shaw ni vidas la kontrastojn ofte tre akrajn de nia malperfekta socio. Oni ofte povus kontraŭdiri la opiniojn de de la verkisto sed ne eble nei lian originale con. Post longa meditado pri la Marsa socio nia aviadisto retrovas sian ŝajne perditan amikon, reenkarniĝintan en virina formo. Do ili geedziĝas. Fino de l' historio.

Teozofia estas la karaktero de la libro, ĝiajn enhavon, formon, pensojn determinis la filozofio de l' aŭtoro. Eĉ se ne ĉiu povas akcepti senrezerve la tutan tendencon kaj ĉiun lian penson la libro pro sia interesa, nobla enhavo kaj tre bona stilo meritus esti konata en kiel eble plej vasta rondo.

Nova sento propagandis plurajn ideojn malpli mistikajn kiuj post la milito trovis pli ĝeneralan atenton eĉ aprobon ekz.

La Ligo de Nacioj, senarmiĝo, vegetarismo, socialismo, reformoj de la malliberejoj.

La aŭtoro S-ro Hyams estas anglo arkitektura desegnisto kaj pentristo, liberpensulo, teozofo, kaj pacifisto. Li ŝatas esti sola enpensiĝema, li sidas ofte longan tempon, nenion dirante, droninte en meditado fiksante revan rigardon al la ĉielaj bluoj senlimaj ĉion ĉi montras lia reva verko, pri astra veturado ĵus realizita la 12/4/61, en kiu li donacis al ni la belajn iluziojn kaj kuraĝajn fantaziojn de sia animo."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

"Nova sento ŝajnas al mi leginda. Malgraŭ naivaĵoj, kiujn oni povas eble tro facilanime kritiki, la ideoj de Hyams estas respektindaj, eĉ se ne tute kredeblaj. Antaŭ ĉio, lia stilo estas vere agrabla, kaj lia intrigo atentokapta."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Reen al: Tagulo - Aŭtoroj - Romanoj - Poemaroj