Fabeleca klasikaĵo

Ivan G. Ŝirjaev: La nova vivo. 78 p. Pro Esperanto, Vieno 1993.

La rakonto La nova vivo de Ivan Ŝirjaev en 1927 estis premiita en la Internaciaj Floraj Ludoj, sed nur en 1993 Herbert Mayer eldonis ĝin. La eldonisto nomas ĝin romano, sed eble pli trafe estus karakterizi ĝin kiel novelon aŭ fabelon en realisma kadro.

La rakonto komenciĝas inter kelkaj malriĉaj fervojgardistoj, el kiuj la ĉefrolulo Ipato estas naiva kaj iom kruda fraŭlo. Li revas pri ia nova vivo, sed ne scias kia. Tamen lia tuta vivo ŝanĝiĝas, kiam cirkonstancoj igas lin akcepti zorgadi pri trovita suĉinfano de nobela origino kaj eduki tiun kiel sian filinon. Zorgante pri la knabino li edukas ankaŭ sin mem kaj iĝas pia kaj bona homo. Tiu ŝanĝiĝo kaj ĝia sekvo estas prezentitaj tute ne realisme, sed en pure fabela etoso. La fino de la rakonto iĝas ĉiam pli kaj pli fabeleca kaj religie edifa.

Estas malfacile imagi, ke tiu rakonto estas verkita en la 1920aj jaroj en Sovetunio, fare de ortodoksa pastro. Ĉiuokaze la eldoninto opinias, ke ĝi ne originas el pli frua tempo. Por hodiaŭa leganto la intrigo do ne estas tre alloga. Malgraŭ tio oni povas ĝui la verkon dank' al ĝia plaĉa stilo kaj trafaj priskriboj de homoj, precipe en la unua duono de la verko. La fervojgardisto Ipato, lia kolego Filip Vasiliĉ, kaj la knabino Angelina estas tiel prezentitaj, ke ili ekvivas en la imago de la leganto.

Jen kaj jen oni eĉ trovas grajnon da humuro en la teksto:

La maljunulo ofte aludis pri lia sencela vegetado, esprimis miron, kiel li povas kontentiĝi je sia soleca kaj senokupa vivo fraŭla kaj ne nur unufoje riproĉis al li la trouzadon de abomenindaj insultaĵoj, kiujn Ipato uzis ĉiam en sia parolo, tute ne rimarkante tion kaj kvazaŭ opiniante tion necesaĵo kaj neanstataŭebla elemento, sen kiu lia parolo perdus sian ĝustecon kaj precizecon, - unuvorte, la insultaĵoj ludis por li la saman rolon, kiun ludas la artikoloj en kelkaj lingvoj. (p. 10)

La lingvaĵo de La nova vivo estas tute klasika kaj bela. Oni trovas en ĝi eĉ malpli da nacilingva influo ol ĉe la plej multaj hodiaŭaj verkistoj. Nur escepte troveblas vortoj, kiuj hodiaŭ havas alian formon, kiel "imaginebla" (p. 37) kaj "toastis" (p. 77, = tostis).

Ĉefe pro la stilo de ĉi verko la eldono signifas gravan kontribuon por kompreni la historian evoluon de la Esperanta literaturo.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

: La nova vivo Ivan Ŝirjaev Ĉefpaĝo originala literaturo

 

2