IRENDA SORTO DE VIRINO

JUIAN MODEST: TRA LA PADOJ DE LA VIVO - romano, originale verkita en Esperanto. Eldonejo “Libera”, Belgio. 2020. La libro estas aĉetebla ĉe la eldonejo kaj ĉe UEA.

La ĉefrolulino Eva edziniĝis al najbara junulo Ivo, kiam ŝi estis ankoraŭ sufiĉe juna, sed post nelonga tempo ili disiĝis pro la kialo ke ili devis loĝi aparte kaj distance respektive.

Post la divorco, Eva, apotekistino renkontis Dragomir-n, kiu estas direktoro de ĉokoladfabriko kaj enamiĝis unu la alian. Malĝoje ilia miela vivo kiel geedzoj ne daŭris longe pro abrupta trafika akcidento de Dragomir. Antaŭ mornplena Eva aperis la viro Kiril, kiu laboras en ŝia urbo. Ili enamiĝis sed iutage Kiril malaperis sen sciigo. Poste Eva informiĝas tra lia kolego ke li havas edzinon kaj infanon. Kvankam la ĉarlatano Kiril forlasis ŝin, tamen Eva decidas naski lian bebon. Kun la amata filino Lili, ŝia malfeliĉa vivo baraktas kontraŭ obstakloj je vivtenado sed por realigi la sonĝon de Lili kiel baletistino, Eva faras sian plejon kiel patrino.

Legante la novelon ‘Tra la padoj de la vivo’, mi estis ensorbita en la novelon kvazaŭ mi legus korean novelon pro ĝia orienta etoso: intima familiara rilato inter familianoj, sensona sekvo laŭ la diraĵo de la patro, persista patrina amo al sia ido kaj ĉasta vivo de vidvino. En la novelo mi ne sentis ian kulturan diferencon inter oriento kaj okcidento, kio konformas al la universaleco de Esperanto-literaturaĵo. Krome estas mirinde ke Julian priskribas delikate la animstaton de la virino.Kiel ĝisnunaj noveloj Julian Modest, ‘Tra la padoj de la vivo’ estas facile legebla novelo por tiuj, kiuj estas enirantaj en la meznivelan Esperanton. Lia stilo estas simpla sed ĝia esprimmaniero estas elstara. Mi certas, ke vi ellegos la novelon ene de unu horo senspire.

LEE Jungkee - Seulo

 

 

Reen al:

Tra la padoj de la vivo Julian Modest Ĉefpaĝo originala literaturo