Nova klasikaĵo?

Troviĝas kelkaj esperantaj klasikaĵoj, kiujn ni memoras ne pro lingva elstareco, sed pro kvalito funde literatura. Unu ekzemplo estas tia verko kiel Metropoliteno de Varankin. Per La armeoj de Paluzie ĝia aŭtoro, Manuel de Seabra, preskaŭ povas aspiri lokon inter tiuj mejloŝtonaj verkoj.

Laŭ postparolo La armeoj de Paluzie estas esperanta originalaĵo, kiu tamen unue aperis en tradukoj portugala kaj kataluna faritaj de la aŭtoro mem. Nur en 1996, post dek kvin jaroj, aperis la originalo.

Literatura kvalito estas disigebla en plurajn erojn. Gravas unue la originaleco kaj interesveko de la baza ideo, temo, enhavo. Due kaj eble plej grave necesas aparta verkista talento koncipi, komponi, arkitekturi aŭ dramigi la rakonton, la priskribojn, la dialogon kaj prezentadon de personoj kaj medioj. Trie estas bezonata konvena lingvaĵo, kiun la leganto perceptas kiel naturan vehiklon de la "mesaĝo", kaj kiu eble eĉ aldonas kroman kvaliton, ĉar certe ne sufiĉas nur lingvaĵo senerara.

Tiu ĉi romano estas familia "sagao", kie la "mi" esploras kaj rerakontas la historion de sia deveno ekde la praavo ĝis sia propra vivo. Tiu baza temo eble ne ŝajnas tre originala, sed tamen prezentas ion funde homan, kun kio ĉiu leganto povas identiĝi. Kiam oni ekkonas la familion Roureda, oni ne volas forlasi la romanon sen ekscii ĉiam pli multe. La verkista talento de de Seabra tamen kuŝas ĉefe en lia lerteco konstrui, tajli la rakonton, disvolvi la eventojn. Li kaptas kaj tenas la atenton de sia leganto per efikaj rimedoj, per la ordo kaj ritmo de aferoj dirataj same kiel per sia lerta elekto de aferoj nedirataj, per la viva kaj kviete humura maniero prezenti rolantojn kaj lokojn. Oni imagas profesian manon malantaŭ la vortoj.

Plej originale kaj trafe impresas du trajtoj: unue la rolo de la "armeoj" aludataj en la titolo, kies signifon prudenta recenzanto ne rivelu. Due oni miras sperti, kiel la socia kaj politika historio de nia jarcento, kaj precipe la klasaj bataloj kaj interna milito de Hispanio, speguliĝas tra la familio Roureda kvazaŭ en ironie ridiga spegulo.

Ankaŭ la lingvaĵo havas fundamentan kvaliton de flua, natura, belritma lingvo. Oni tamen povus deziri, ke la aŭtoro akirus helpon de lingve spertaj "polurantoj" por forigi malglataĵojn. Por doni nur du ekzemplojn: la tro oftan "ekzakte" li povus kelkloke ŝanĝi al "ĝuste" aŭ "precize" – aŭ tute ekskludi – kaj la iom nekutime ripetata "ĉiel" povus iam cedi lokon al "ĉiuokaze", "tamen" aŭ "malgraŭ ĉio". Ankaŭ eraretojn, precipe pri transitiveco (movigi, terurigi, impresigi, konfuzigi), helpantoj povus forlavi.

Librofina glosaro enlistigas dudekon da neologismoj, krome aperas en la libro iufoje neglosita vorto kiel "holi" (kredeble = "iri preni, alporti, venigi"). Sed malŝatanto de novaĵoj devus ne timi tiun ĉi verkon, ĝia lingvaĵo ĝenerale ne estas novisma aŭ ekstreme moderna, sed sufiĉe normala. Pro la originala kaj tre atentokapta rakontmaniero La armeoj de Paluzie estas rekomendebla al ĉiuj, kiujn interesas sperti sin mem en aliaj homoj!

Manuel de Seabra: La armeoj de Paluzie, IEMW, Vieno 1996, 198 paĝoj.
ISBN 3-901752-01-3.

Sten Johansson