Kreis etoson

K. R. C. Sturmer: Por recenzo! 61 p. The Esperanto Publishing Co, London 1930.

Por recenzo! de Kenelm Ralph Creuzé Sturmer estas novelego aŭ romaneto aperinta en 1930. Tio signifas, ke ĝi estas inter la 25 plej fruaj romanoj originalaj de nia literaturo. Kompare kun la verkoj antaŭe aperintaj ĝi ŝajnas aparteni al alia, pli moderna epoko, kaj ĝi legiĝas kun granda plezuro ankaŭ hodiaŭ. La rakonto disvolviĝas en iomete pli ol 24 horoj (kun retrospektivoj); ĝi komenciĝas kaj finiĝas per matenmanĝa avenkaĉo en privata hejmo, kaj entute ĝi okazas plene en la nuntempa, hodiaŭa (nu, hodiaŭa de 1930, kompreneble) mondo, inter modernaj homoj. La rakonto pluiras kvazaŭ ĉene, de homo al homo, kaj sume ni sekvas ĉiutagajn (kaj noktajn) pensojn, agojn, renkontojn kaj dialogojn de kvar viroj kaj unu virino. Temas pri homoj el malsamaj klasoj, kaj Sturmer tre lerte prezentas al ni la diversajn kondiĉojn, en kiuj ili vivas, kaj kiuj influas iliajn kutimojn, eblojn kaj pensmanierojn. Jen kaj ren okazas kontakto inter la homoj, tamen post nelonge oni konstatas, ke ĉiu el ili pluiros laŭ sia propra itinero.

Tamen ne temas pri ŝablonoj, sed figuroj tre individuecaj kaj konvinkaj kiel personoj ŝajne realaj. Por pluraj el la rolantoj, la profesoro Davis, la laboristo Bell kaj la poeto Brooks, tre gravas la literaturo, tamen en tute malsamaj manieroj. Se tiu ĉi mozaika rakonto havas unuecan temon, tiu eble estas ĝuste la malsameco de konceptoj kaj kondiĉoj, la paraleleco kaj izolo de homaj vivoj. Personoj, kiuj preskaŭ korpe kunpuŝiĝas sur la Londonaj stratoj, en busoj kaj trajnoj, efektive vivas en apartaj universoj. Tiu ideo, kaj svaga etoso de sopiro al io pli bona, pli vera, eble estas la plej grava trajto de ĉi verko. Cetere, laŭ Sturmer, eĉ ĉiu unuopa homo efektive vivas plurajn vivojn, estas pluraj malsamaj personoj, el kiuj ĉiu estas konata kaj kreata de la diversaj homoj, kun kiuj li rilatas.

En ĝuste tiu tempo multaj kursanoj hejme trinkis kakaon, kaj priskribis al edzoj, al gepatroj, al gefiloj, la profesoron Davis, kiun ili konis kaj kreis. Kaj ĝuste en tiu momento, dum danco ĉe la universitato de Londono, iu studento aludis pri la profesoro, parolante al studentina amikino, per la nomo, "oĉjo Graso". Kaj lia edzino, kiu estis leganta en sia litĉambro, ŝi pensis al la homo, kiun ŝi sola konis kaj kreis, kaj ŝi scivolis, ĉu li revenis en bona humoro. Tian demandon ŝi ofte faris al si. (p. 49-50)

La rakonta stilo de Sturmer estas plaĉa, simpla sed sendube tre konscia. Li prezentas konkretajn detalojn, de la jam menciita avenkaĉo, tra la ĝardenetoj antaŭ- kaj postdomaj, ĝis la noktaj lumoj, kiuj tro malfortas por ebligi legadon, sed tro fortas por permesi revadon. Sturmer estis granda talentulo pri rakonta etoso.

La verko aperis en 1930, samjare kiel la unua eldono de Plena Vortaro. Do, oni ne surpriziĝu trovi en ĝi kelkajn vortformojn, kiuj hodiaŭ ŝajnas malĝustaj. Ekz. aperas "civito" (p. 6) en la senco urbocentro, "funto" (p. 6 k.a.) ne nur pri pezo, sed ankaŭ pri mono (=pundo), "fugo" (p. 13 k.a.) en la senco fuĝo, "hafo" (p. 61) en la senco halfo. Jen kaj jen oni trovas iom anglisman apudmeton de substantivoj kaj aliajn lingvajn eraretojn, sed ili nek oftas nek ĝenas. Iom nekutima estas la granda ŝato de Sturmer al la prepozicio "da", per kiu li esprimas ne nur kvanton, sed krome formon, lokon kaj eĉ agon - "volumon da poemoj" (p. 26), "stratoj da grandaj domoj" (p. 44), "verŝo da sablo" (p. 42). Cetere, ankaŭ "al" aperas iom tro, jen en la senco de pri, jen de ĉe.

Supre mi menciis, ke Sturmer tre sukcese prezentas etoson. Eble do ne mirindas, ke en libroforma glosaro li asertas, ke tiun Esperantan vorton lanĉis li - eble la plej oftan neoficialan vorton, kiun neniu esperantisto povas eviti.

La novelego aŭ romaneto Por recenzo! de Sturmer ŝajnas pli-malpli forgesita, eble eĉ pli ol liaj noveloj, parte publikigitaj sub la pseŭdonimo Kenelm Robinson. Ili tamen tre meritus elfoson el la polvaj arkivoj kaj dignan reeldonon!

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Por recenzo! K. R. C. Sturmer Ĉefpaĝo originala literaturo