Julio Baghy: Printempo en la aŭtuno

BAGHY, Julio (Gyula) ; Printempo en la aŭtuno ; rakonto ; 1931 ; 114 p.

"Tiu idilio inter studento kaj filino de foirarlekenoj havas freŝecon, koloron, naivecon ĉarmajn."
/G.S., Esperanto, 1931, p. 145.

"Printempo en la aŭtuno (1931) estas iasence malsimila al la ceteraj romanoj de Baghy. Ĝi estas simpla kaj sentimentala amrakonto inter studento kaj la filino de foira aŭguristo. Tio estas la unua amo, kaj Baghy traktas ĝin tre tenere. Ĝi estas kurioza miksaĵo de realeco kaj idealeco, sed konfesinde la aŭtoro kaptas la esencan emociaron de tiu universala, ĉiam ripetiĝanta sperto."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Reen al: Julio Baghy - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj