Belstila historia edifaĵo

H.A. Luyken: Pro Iŝtar. Leipzig, Hirt & Sohn 1924.

Historiaj romanoj, bazitaj sur la Romia historio aŭ sur la Bibliaj rakontoj, en la lasta jardeko oftiĝis en la Esperanta literaturo. Ĉu eble la epoko de krimromanoj jam ĉesas kaj ni eniras novan modon? Ĉiel ajn, ĝi ne estas novaĵo. Jam en la unuaj jardekoj de Esperanta romanarto aperis kelkaj.

"Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob." Tiel komenciĝas la Biblia libro de Ijob, supozeble verkita proksimume en la kvina jarcento antaŭ Kristo.

La Esperanta verkisto Heinrich August Luyken (1864-1940) havis la ideon loki Ijobon en epokon pli fruan, proksimume la 15a aŭ 14a jarcento a.K., do en antaŭmosea tempo, kiam Izraelidoj plu vivis en norda Egiptio kaj gento de Kasidoj regis en Babilonio. La persono Ijob tamen ludas nur flankan rolon en la romano Pro Iŝtar. Pli gravas aro da aliaj personoj: La virta sed iom maldecidema Omar, la belega kaj potenca Zalmuna, la saĝa oldulo Lemuel, la brava junulino Adaha, krome la gereĝoj kaj ĉefpastroj de Babel kaj multaj aliaj. Kiel oni komprenas el la titolo, gravas ankaŭ la diino Iŝtar, la dio Marduk kaj – pli surprize, la Eternulo, aperanta ĉi-libre ankaŭ kiel Jehova (nomformo, kiu tamen estiĝis nur kelkajn jarcentojn post Kristo!).

Ĉe tiu lasta dio kaŝiĝas unu problemo de la romano. Laŭ Luyken, la monoteismo estas origina religio, kiun en la priskribata epoko kaj regiono minacas forpuŝi la fia idola adorado de Babelaj dioj, inter kiuj ĉefas Iŝtar kaj Marduk. Ne necesas detale koni religian historion por vidi la malfortan punkton en tio. Vere, la monoteismo sendube evoluis el politeismo tiel, ke por iu grupo unu el la dioj iĝis plej grava, plej potenca kaj fine la sola vera dio.

Ĝenerale la romano suferas de anakronismoj. La pensado de ĝiaj rolantoj vere tro similas tiun de nuntempuloj. Luyken estis fervora evangelia kristano, kaj tre moralisma aŭtoro. Oni povas legi lian romanon kiel defendon de sincera laika kristanismo kontraŭ aliaj religioj, kontraŭ intrigemo de ekleziuloj kaj ankaŭ kontraŭ liberpensado, senmoraleco, ĝuavido kaj aliaj modernaj fiaĵoj en la okuloj de la aŭtoro.

La rakonto okazas parte en regionoj iom for de Babel, parte en la urbego mem. Babel iel simbolas degeneron, intrigadon, malĉastadon kaj aliajn malvirtojn, dum la kamparo reprezentas purajn korojn kaj morojn. Tio cetere ŝajnas sufiĉe tipa ideo de la 1920-aj jaroj. Tamen, la fia urbo kaj ĝia "idola" kulto ŝajnas kontraŭvole logi la aŭtoron, kaj tio validas ankaŭ pri Omar, unu el liaj protagonistoj:

Nun li diradis al si, ke li malamas la urbegon kun ĝiaj delogaj belegaĵoj kaj mirindaĵoj, pro la morala pereo, kiun ĝi kaŭzas al multaj homoj, kaj pro tio, ke ĝi estas la fonto mem de ĉiuj spiritaj abomenaĵoj. Tamen, malgraŭ tiu malamo, li sentis sin strange allogata de ĝuste ĉi tiuj abomenaĵoj. Li preskaŭ ne sciis kial. Eble per ili li povos certigi al si, ke li estas prava rilate al la malutilego de la idolkulto. Ju pli malbonaj do ili estas, des pli prava estas lia kondamna juĝo. (p. 122)

La romano plenas de detalaj informoj pri la vivo en Babilonio en la dua jarmilo a.K., precipe pri religiaj aferoj, sed ankaŭ pri vestoj, arkitekturo k.a. Ĉe kelkaj lokoj la aŭtoro piednote aldonis "Aŭtentika!". Sed pri la ceteraj la leganto plej ofte ne povas facile prijuĝi la kredindecon. Tamen Luyken evidente kolektis multajn sciojn el la asiriologio de sia epoko.

Luyken estas ia Esperanta Flaubert en la senco, ke li tre ŝatas detalajn priskribojn, precipe de palacoj kaj temploj, kie ni sekvas la personojn de la romano kvazaŭ turistoj gvidataj de elokventa ĉiĉerono. Sed ankaŭ la homaj priskriboj fojfoje estas detalaj. La aŭtoro tamen ne permesas al la leganto mem prijuĝi la moralan karakteron de la personoj:

La buŝo de Ilu-ulba, la tria ĉefpastro, per multaj jaroj pli juna, estis rimarkinde malgranda kaj diklipa. Ĉirkaŭ ĝi ludetis malplaĉa cinika rideto, kiu tamen ne povis kaŝi sentamemon, kiu estis eble la plej elstara trajto de lia karaktero. (p. 172)

Bedaŭrinde la longaj priskriboj de Luyken estas iom senmovaj kaj tedaj. Ankaŭ al la rakonta fadeno ofte mankas viveco. Granda parto de la intrigo konsistas el transportado kaj transdonado de mesaĝoj inter la diversaj rolantoj. Tiuj mesaĝoj kutime temas pri fiaj agoj de la kontraŭaj partianoj. (Ekzemple ni ekscias, iom surprize, ke la konataj turmentoj de Ijob estas kaŭzitaj de la Iŝtaranoj por malfortigi lian kredon.) Estas io teatreca en la eventoj. La personoj estas nigre-blankaj; ili estas aŭ virtuloj aŭ malvirtuloj. Kompreneble, la virtuloj estas monoteistoj, la malvirtuloj adoras la Babelajn diojn. Tiuj trajtoj, kaj la leĝere anakronisma pensado de multaj rolantoj, kaŭzas mankon de vera kredindeco.

Tion dirinte, mi devas ankaŭ konstati la bonajn ecojn de Pro Iŝtar. La legado fluas senĝene, oni facile sekvas la intrigon, kiu jen kaj jen venas al dramaj momentoj. La rakonto havas bone ellaboritan finon, kio estas maloftaĵo ĉe Esperantaj romanoj. La stilo estas tre plaĉa kvankam eble ne tre verva, kaj la lingvaĵo estas bonega. Estas rimarkinde, ke jam en 1924 Luyken liberigis sin de la plej multaj lingvaj apartaĵoj, per kiuj ni hodiaŭ rekonas fruan Esperanton. Se tamen mencii iun bagatelan escepton, tia povus esti la esprimo "aldonita" en la senco sindona. Alia trajto, tute akceptebla, kiu distingas lin de la plej multaj nunuloj, estas la uzo de as-formo anstataŭ us-formo post subjunkcia kvazaŭ. Sed entute mi trovas nenion kritikeblan en la lingvaĵo de Pro Iŝtar.

Se iel resumi ĉi recenzon, la verko plu legeblas senĝene, sendube povas veki intereson per siaj kulturhistoriaj detaloj, sed estas iom tro moralisma edifaĵo por mia gusto.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Pro Iŝtar H.A. Luyken Ĉefpaĝo originala literaturo