Surprize bona

ARGUS (ELLERSIEK, Friedrich Wilhelm): Pro kio? 157 p. 1920, Berlin, Ellersiek. 2a korektita eldono: Mondial, Novjorko, 2008, 155 p.

De 1976, kiam aperis Ĉu vi kuiras ĉine? de Johán Valano (Claude Piron), krimromanoj pli-malpli furoras en la originala Esperanta romanarto. La unua Esperanta krimromano tamen aperis jam en 1920, do inter la plej frua deko de originalaj romanoj. Ĝi estas Pro kio? de Argus, pseŭdonimo de la germana Esperanto-eldonisto kaj redaktoro Friedrich Wilhelm Ellersiek. Tiu verko delonge estis ne plu havebla, sed en 2008 ĝin reeldonis Mondial en formo iomete lingve reviziita.

La plej fruaj juĝoj pri ĉi tiu sola romano de Ellersiek ŝajne estis relative favoraj, kvankam krimromano per si mem ne meritis gravan atenton. William Auld, kiu en Vereco, distro, stilo kutime tre indulgas aliajn verkojn ne tre sukcesajn, tamen traktas Pro kio? kun apenaŭ kaŝita malestimo. Kaj eĉ la reeldonanta Mondial dorsflanke skribas, ke "ĝi eble ne estas unu el la plej altkvalitaj beletraj tekstoj". Jen admirinda malfanfaronemo, kiu tamen estus same aplikebla al preskaŭ ĉiuj Esperantaj verkoj, kaj ĝenerale al la plej multaj krimromanoj.

Des pli ĝojige, do, ke la romano montriĝas sufiĉe freŝa kaj surprize bona ĝuste en sia ĉefa rolo, tiu de krimromano. La intrigo estas bone koncipita, nek tro nek maltro komplika, kaj disvolviĝas en konvena ritmo. Jam tio estas malofta inter Esperantaj krimromanoj. La stilo, malgraŭ kelkaj lingvaj pezaĵoj, estas flua kaj plaĉa. Mankas lingvaj eksperimentoj – jen unikaĵo! Kaj la aŭtoro montras simpatian tonon kun iomete da ironia humuro, interesiĝo pri interhomaj rilatoj kaj sufiĉa talento okazigi aferojn sen tro tedi la leganton.

Ekde la tuja komenco la sola rakontofadeno estas polica enketado por solvi okazintan murdon. La ĉefenketanto, komisaro von Merten, eĉ ĉe la freŝa kadavro aplikas sagacon komike Ŝerlokan *). Nur post kvardeko da paĝoj enmiksiĝas aliaj aferoj ol nura policesplorado. Temas pri eroj el la privata vivo de protagonista duopo – komisaro von Merten kaj Edito Mac Kennon, amikino de la murdita virino. Poste oni trovos ankaŭ iom da mediopriskriboj el Dresdeno kaj la Francia Riviero, kaj krome diskutoj kaj cerbumado pri temoj kiel interseksaj rilatoj, roloj de virinoj, naciaj karakteroj, kaj ideoj pri la geedzeco. Kompreneble, temas pri etburĝa verko el 1920, do la sinteno al tiuj temoj ne estas tute laŭ nia epoko, temen senprobleme digesteblaj kaj eble por sia tempo eĉ certagrade modernaj. Cetere, ĉi tiuj ingrediencoj nur spicas la pladon, kies ĉefaĵo ĉiam restas la serĉado de la murdinto.

La malnoveco de la verko alportas kelkajn ĉarmajn detalojn. Oni multe vojaĝas, ĉefe per vagonaro kaj fiakro, sed escepte ankaŭ per "aŭtomobilfiakro" (p. 102, = taksio). Alia vorto kun iom arkaika odoro estas "uzitaĵisto" (p. 91 = brokantisto). Kaj mi tre ĝuis la ordonon aĉeti "kostumon de aŭtomobilisto: kaŭĉukajn mantelon kaj ĉapon kaj aŭtomobil-okulvitrojn" (p. 108).

La rakonto disvolviĝas parte per agoj sed grandparte per dialogoj. Ambaŭ kelkfoje estas iom tro pedante detalaj. La aŭtoro do ne plene fidas je la pensokapablo de siaj legantoj, sed tio estas tre ofta trajto de malspertaj verkistoj. Tamen li ŝajne duone konscias sian emon, se juĝi laŭ la jenaj vortoj pri von Merten: "Eble ankaŭ – ne konscie por li – al lia decido kunefikis la penso, ke la juna amerikanino, se li rifuzus ŝian proponitan helpon, estus ofendita kaj konsiderus lin tro pedanta, juĝo, kiun la homoj el trans la granda akvaro tre facile elparolas pri la germanoj" (p. 40). Tiu temo pri germana pedanteco cetere ripetiĝas kelkfoje en la verko.

De la ĵus citita frazo oni krome povas vidi, ke la lingvaĵo kelkfoje estas iom peza kun komplike volvitaj frazoj. La reeldoninto reviziis kelkajn el ili (kun la originaj formoj laŭdinde zorge notitaj librofine). Krome kelkaj lingvaj germanismoj estas korektitaj. Al la pezeco ofte kontribuas ankaŭ abunda uzado de kunmetitaj verboformoj (estis -inta ktp), kiuj restas senŝanĝe. La origina tono do plejparte restas, sed ĝi nur malofte ĝenas la legadon.

La dialogoj plejparte fluas glate. Iufoje ili povas esti iomete pezaj (ekz. p. 115), alifoje tamen surprize spritaj (ekz. p. 117-118). Oni eĉ trovas dirojn aforismajn en ili: "Edzino, pri kiu oni havas kaŭzon esti ĵaluza, ne estas inda, ke oni estas ĵaluza pri ŝi!" (p. 117). Esceptokaze (p. 105-109) la aŭtoro igas sian komisaron parole rakonti, kion li faros en sia enketo, anstataŭ simple fari la aferon.

Kompreneble ne temas pri verko esence realisma, sed pri krimromano el klasika skolo, kie la ĉefa afero estas la enigmo de certa murdo, kaj la agado por solvi tiun enigmon. Legante ĝin kiel tiel tian, kaj konsiderante la fruan aperjaron, mi trovas la verkon surprize bona.

*) Ŝerloka: Laŭ la metodo de Sherlock Holmes (A. Conan Doyle).

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Pro kio? Argus Ĉefpaĝo originala literaturo