Distraĵo el baroka Parizo

Lorjak: Regulus. 340 p. Edizioni Gabrielli, Ascoli Piceno 1981.

Regulus, la tria romano de Jacques-Louis Mahé, pseŭdonime Lorjak, estas historia krimromano kun leĝera intrigo. En ĝi okazas homraboj, intermiksoj, koincidoj, trompoj kaj blagoj en maniero simila al tiu de opereto aŭ Moliera komedio. La eventoj okazas en Parizo de la deksepa jarcento, kaj efektive eblus diri, ke la urbo kaj la epoko pli ol la intrigo ĉefrolas en ĉi libro.

Temas do pri krimaj intrigoj kaj pri policenketo kun la celo solvi la misterojn kaj kapti la krimulojn. Enmiksiĝas tamen senfina vico da komplikaĵoj kaj obstakloj, kaj pli efika ol la polico montriĝas ĵurnalisto de skandalgazeto, kiu persiste spursekvas la intrigantojn. Dum ĉiuj konkretaj detaloj - kaj tiaj superabundas en la verko - aperas tute konvinke, realisme kaj kredinde, la bazaj metodoj de polico kaj ĵurnalisto ŝajnas tro similaj al tiuj de nia epoko, do anakronismaj en sia kunteksto. Kredeble tio estas intenca stilefiko, kiu donas al la verko iel satiran tonon. Al tiu impreso kontribuas ankaŭ la apero de du konkuraj organizaĵoj kun la sigloj UFE kaj SAT - nomoj bone konataj al hodiaŭaj Parizaj esperantistoj, kvankam ĉi-verke ili portas aliajn signifojn.

La bunta medio de la baroka Parizo do tre forte ĉeestas en la rakonto, eĉ tiom, ke preskaŭ ĉiu paĝo estas saturita de ĝi. Oni forte sentas la odorojn, sonojn, la kunpuŝiĝon de densa homamaso, kaj eble unue kaj laste la malpuraĵon de tiama urbego. Ankaŭ la tiuepokaj cirkonstancoj sociaj, politikaj kaj klasaj riĉe prezentiĝas. Eble - por nekonato de la franca historio - jen kaj jen aperas iom tro da nomoj de nobeloj aŭ lokoj supozeble famaj, kio ŝarĝas la legadon. Aliflanke, la homaj rilatoj, simile kiel la enketmetodoj, iufoje ŝajnas suspektinde modernaj. Tamen, oni ne tro severe konsideru tion, ĉar ne temas ja pri historia verko, sed pri distraĵo lokita en historian kadron. Krom la medioprezentoj, ĝuste la kreo de atentokapta ĉeno de okazaĵoj estas la precipa talento de Lorjak. Ne hazarde li estis profesia kreanto de filmoj.

Pli ĝuste oni tamen povus kritiki kelkajn partojn de la verko, kie malmulto okazas. Ekzemple la enkonduka ĉapitro en pli ol dudek paĝoj enhavas nur promenon tra Parizo. Tie la stilo kaj rakonta maniero de Lorjak faras sufiĉe pezan impreson al nepreparita leganto. Liaj frazoj estas sinuaj, abundas nekutimaj radikoj kaj vortkunmetoj, kaj la stilo ofte havas fortan francan nuancon. Por vere senti ĝin, necesus legi plurajn paĝojn, tamen jen kelkaj specimenoj de stilo Lorjaka:

Tiel ili ortenpaŝis la skafaldojn de la senfine konstruata preĝejo Sankta-Petro-Paŭlo, por eniri la samnoman straton, kiu kondukis ilin al la rivero. Ili atingis la havenon Sanktan-Paŭlon samtempe kiam manovris por albordiĝi la trenbarĝo de Aŭkserre, kiu post tritaga vojaĝo, venis vomi tien sian elhavon da transportitoj. (p. 22)

Rava kreitaĵo forta pro la tuta memfido, kiun alportas la certeco de ŝia rafinita eleganteco, de ŝia ĉarmo, de ŝia subtila komprenemo, ŝi admirinde komediis agrablan surprizon. (p. 54)

Sed sur tiu miksaĵo regis admirinda etoso de reciproka estimo, kiu intelekte samniveligis la vizitantojn, krom kiam, tamen kaj male, oni malkovris gestojn de respekto irantaj al la inverso de la eksteraj aspektoj. (p. 206)

Kaj bedaŭrinde lia familio iel dramigas la aferon, ĝis esti alarminta la Kasteleton. (p. 207)

Komence la tagon antaŭ hieraŭ, kiam nia observisto, profesia, malkovris vian, amatoran kvankam li estas lerta pejzaĵisto, gvatantan la domon de l' knabo kun kompatindaj ruzoj por aspekti indiferenta. (p. 251)

Ankaŭ la dialogo kelkfoje preskaŭ kolapsas sub la pezo de komplikaj frazoj kaj vortoj. Ĉu eblas imagi dekjarulon el kamparana hejmo diri:

- Ĉar ŝia mastrido Alcibiade Galvin estis elpensinta rabi S-inon De Lillebonne por rebati la ostaĝigon de sia patro, defie al ties instigintoj. Kaj por efektivigi tiun deliran imagaĵon li postulis la helpon de ŝi kaj de Jonas. Ambaŭ timegis pro la punriskoj de tia entrepreno nepre fiaskonta. (p. 247)

En la lingvaĵo de Lorjak, plej famas liaj aŭdacaj kaj spritaj vortkunmetaĵoj, kiel "tiamiĝis" (p. 199), "spiritŝpruce" (p. 233) kaj multaj aliaj. Kelkfoje necesas paŭzi en la legado por deĉifri la sencon de iu tia maloftaĵo, kiel ĉe "pioriti" (p. 175) aŭ "surrekiĝe" (p. 251). Bedaŭrinde la libro ĉiupaĝe plenplenas de komposteraroj, pro kio oni fojfoje hezitas, ĉu koboldas Lorjak aŭ la kompostisto. Ekzemple en paĝo 182 iu supozebla vespiris aperas kiel "vesperis".

En kelkaj lokoj la lingvaĵo rezistas mian deĉifran talenton. Ekzemple mi devis cedi antaŭ "kies ajn instiginto ĝi havas" (p. 253) kaj "ne pli ol mi gvatis ĝin diskrete, mi mem nevidite" (p. 331). Feliĉe mi scias grajneton da franca, tiel ke mi komprenas, ke "sakpugo" estas sakstrato kaj "hotelo" ofte aludas privatan domon.

Tipe franca frazo estas, laŭ mia opinio: "Straton de l' Blankaj-Manteloj, estas Stanislas, ŝia frato, kiu regas ilin" (p. 185).

Troviĝas tamen ankaŭ eraroj aŭ eksternormaĵoj. Ekzemple Lorjak uzas la vorton ebli same kiel povi: "Tio eblos malplaĉi al li" (p. 67), "mi eblas aspekti idiota" (p. 224). La vorton po li (mis)uzas en proksimuma senco je pro: "po sufiĉe loga prezo" (p. 242), "kruelaĉuloj, kiuj ĉantaĝas ŝin po lia vivo" (p. 252). Fuŝoj pri transitiveco ne vere svarmas, tamen aperas kelkfoje: "vekiĝeblaj" (p. 202), "ŝvelita" (p. 233), "embuskita" (p. 242), "putrita" (p. 275).

La nomoj ĉe Lorjak aperas iom nekutime. Ĝenerale li preferas aŭ nacilingvan formon (Paris, Paris-on anstataŭ Parizo, Parizon) aŭ nomon tradukitan (Monto-Marta, Nia Damo). Sed aperas kelkaj nomoj en ortografio miksite franca-esperanta: Ŝevreuze, La Kurbille, De Ŝalais, De Guiŝe. Ne facilas diveni, kiel prononci tiajn bastardaĵojn.

Eble ŝajnas malekvilibre dediĉi tiom da recenza spaco al la stilo kaj lingvo, kiel mi ĉi-supre faris. Tamen, ĉar Lorjak famas ĝuste pro sia bunta lingvaĵo, ne pro altvalora literaturo, eble mi estos pardonita. Oni rajtas aserti, ke liaj apartaĵoj aldonas lokan etoson kaj tempan atmosferon al ĉi rakonto, kies scenejo estas Parizo en la baroka epoko. Nu, en ĉiu brusto estas sia gusto. Al mi eble kelkaj el la plej densaj vortoveproj ŝajnus iom pritondindaj. Sed sen ili eble Lorjak ne okupus sian pozicion en la Esperanta beletro. Ĉiuokaze gravas diri, ke indas haki al si vojon tra la veproj de Regulus.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Regulus Lorjak Ĉefpaĝo originala literaturo

 

3