Jean Forge: Saltego trans jarmiloj

FORGE, Jean (FETHKE, Jan) ; Saltego trans jarmiloj ; romano ; 1924 ; 192 p.

"Fantazia romano, kies personoj estas transportitaj el nia tempo en alian epokon Simpla, vigla stilo." /Jobo, Literatura Mondo, 1931, p. 160.

Legu recenzon de "KOPAR" (K. Kalocsay) en Literatura Mondo 12, 1924:
Saltego trans jarmiloj

Legu recenzon de Sten Johansson: Tempo-saltoj sukcesaj

Legu recenzon de Georges Stroele el Esperanto 1925: Saltego trans jarmiloj

Legu recenzon de Jan Kostecki el Pola Esperantisto 1924: Saltego trans jarmiloj

Legu recenzon de Max Butin el Germana Esperantisto 1925: Saltego trans jarmiloj

"Oni povus ĝin nomi fantazia farso. La ideo mem transporti homojn de nia tempo en alian epokon ne estas nova; ni citu nur la "Tempo-maŝino" de H.G. Wells. Sed la verko de Forge tamen havas sian originalon en la kurioza koncepto kaj petole bonhumora tono, uzata en ĝi.

Jen la resumo de l' temo.

Pasia aŭtomobilisto akcidente vundiĝas. Li rekonsciiĝas el sia sveno en mistera, izolita domo. Inventisto loĝas tie kun sia familio. Li inventis la CO radiojn dank' al kiuj oni povas laŭplaĉe malantaŭenpromeni en la tempo. La gasto estas invitata kunpromeni. Kaj la tuta domo kun ĉiuj loĝantoj reflugas rekte en la tempon de Nerono. Ni estas meze de "Quo Vadis" de Sienkiewicz. Grandaj miroj kaj timo flanke de la Romanoj pri la mirakloj de nia jarcento. Poste konfuzoj, kolizioj, danĝeroj. Fine pro minaco de katastrofo, urĝa reveno, en nian tempon.

Plastika kaj vigla stilo, facila kompreneblo, luda legeblo jen la bonaj flankoj de la verko.

La aŭtoro en "Abismoj" montris sian kapablon profundiĝi en homajn animojn ĉi tie li montris talenton pri interesa rakonmaniero, lerta plekto de bonhumoraj epizodoj, karikaturo, sprito, moko, fantazio, necesaj kvalitoj de bona Esperanta Romano."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Reen al: Jean Forge - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj

?? ?? ?? ?? 2