Historio de eŭropa rifuĝanto

 

Julian Modest: Sekreta taglibro. 127 p. Eldonejo Libera, 2020.

De 1983 ĝis hodiaŭ aperis de Julian Modest 25 verkoj, el kiuj 11 en la lastaj tri jaroj. Nu, eble mi devus diri “ĝis ĵus”, ĉar tre eblas ke la nombro intertempe jam kreskis. Kaj liaj verkoj, plejparte novelaroj kaj romanetoj, fariĝis tre popularaj inter la legantaj esperantistoj. Verŝajne la ĉefaj kialoj de tio estas lia simpla, klara stilo kaj plej ofte rakonto same klara, facile sekvebla, iufoje iom naiva. Lia simpla lingvaĵo tute normala, meza kaj senskola tre efike portas la enhavon kaj ebligas ankaŭ belan etoson kaj foje ekscitajn eventojn. La naiveta rakontmaniero povas kelkfoje pensigi pri verkoj por adoleskantoj, sed la rolantoj kutime estas plenkreskuloj.

Sur la kovrilo de Sekreta taglibro aperas bela foto el Budapeŝto kun moderna turista ŝipeto sur Danubo sub la Ĉenponto kaj kun la novgotika parlamentejo en fona brumo. Surdorse legeblas ke ĝi “estas romano pri la hungara revolucio en 1956”. Tiuj indikoj tamen estas iomete misgvidaj.

Julian Modest – pseŭdonimo de Georgi Miĥalkov – estas bulgaro naskiĝinta en 1952. Li pasigis ok jarojn (1977-1985) en Budapeŝto, edziĝinte al hungara esperantistino. Malgraŭ tio aperas ĉi-romane tre malmultaj informoj pri Budapeŝto, Hungario aŭ la hungaraj eventoj de 1956. (Iom surprize eĉ la hungaraj nomoj aperantaj perdis plimulton de siaj necesaj supersignoj.) Anstataŭe ni trovas nin komence kaj fine en Munkeno, sed plejparte en Bulgario, kun nur mallonga interveno en Viena rifuĝejo.

Ankaŭ la titolo iom misgvidas. Ja aperas sekreta taglibro sur la du komencaj paĝoj kaj en la fina alineo. Tamen ĉi tio tute ne estas taglibra romano sed ordinara rakonto per la tria persono (li-formo) fare de ĉioscia rakontanto, kiu prezentas la infanaĝon kaj precipe junaĝon de bulgaro el vilaĝo. Proksimume la unua triono okazas en bulgaria vilaĝo kaj urbeto, ambaŭ proksimaj al la jugoslavia landlimo, kaj tie rekoneblas la kvieta, ekstertempa etoso konata el multaj rakontoj de Modest. Regas ia kampara idilio, kaj oni tute neniel sentas, ĉu estas 1920 aŭ 1990. Poste oni povas kompreni ke la infanaĝo de la protagonisto Matej efektive okazas dum la Dua Mondmilito, sed el tio senteblas nenio, nek el la dramaj politikaj eventoj de tiu epoko en Bulgario. Nur meze de la verko oni ekscias ke regas diktaturo de komunista reĝimo, sed kio antaŭis ĝin, ne estas klarigate. Eĉ male, en la fina parto la protagonisto asertas al germano ke “En Bulgario ne estis milito – diris Matej. – Bulgaraj soldatoj ne militis ĉe la fronto.” Krome li ŝokiĝas eksciante pri la neniigado de munkenaj “hebreoj”.

Reale Bulgario estis unu el la landoj, kiuj aktive partoprenis ĉe ambaŭ flankoj de la Dua Mondmilito – unue flanke de Germanio konkerante vastajn regionojn de Jugoslavio kaj Grekio, kaj fine post puĉo flanke de Sovetunio kontraŭ la germana armeo en Jugoslavio. Kaj Bulgario ja sendis judojn el la okupitaj teritorioj al germanaj neniigejoj kaj alimaniere persekutis judojn ankaŭ en la propra lando. Mi mencias ĉi tion ne ĉar tio tre gravas al la romano, sed ĉar en orienta Eŭropo hodiaŭ (ankoraŭ aŭ denove) floras falsado de la historio kaj iuloke eĉ leĝaj malpermesoj diri la veron.

Nu, mi revenu al la romano. Post la belaj vilaĝa infanaĝo kaj urbeta adolesko sekvas studentaj jaroj en Sofio, kaj tiam ni jam atingas la fatalan jaron 1956, kaj la rakonto-fadeno fariĝas tre ekscita. Per informoj de la “okcidenteŭropa” radiostacio “Libera Eŭropo” (kiu fakte estis usona, financata de la sekureca servo CIA, do neniel eŭropa) oni ekscias pri la ribelo en Hungario, kaj pro amikeco kun alia studento tre opoziciema Matej iel nevole implikiĝas en provon solidariĝi kun hungaroj. La sekvo fariĝas drama kaj fine kondukas al rifuĝo en Munkeno (dirante tion, mi ne malkaŝas sekreton, ĉar ĝin malkaŝis jam la unua ĉapitro). Intertempe ni ricevas ankaŭ kelkajn ekzemplojn de ĝisosta amikeco, naiva amo kaj diligenta studado de fiziko. Escepte aperas ankaŭ junulino idealisme komunista, sed plejparte oni ne povas erari pri kiu estas bonulo kaj kiu malbonulo.

Ĉe la fino la jam menciita germano foje diras al Matej: “Kuraĝa viro vi estas. Vi fuĝis, vi venis en nekonatan landon.” Fakte Matej tamen tute ne estas kuraĝa heroo, eĉ male, kaj tio estas tre bona trajto de la romano, kiu rakontas la historion de junulo, kiu fariĝas rifuĝanto pli-malpli pro hazardo. Krome ĝi proponas al la leganto ĉarman idilion, ekscitan intrigon kaj la senton de idea justeco. Do jen sufiĉe sukcesa romaneto en klara, naiveta formo. Leganto iom postulema eble povus fojfoje senti ke la rakontmaniero estas eĉ tro klara, kiam la aŭtoro sciigas ion plurfoje en diversaj manieroj. Sed tion oni povas konsideri parto de la ĝenro.

Sten Johansson, 2021

 

 

Reen al:

Sekreta taglibro Julian Modest Ĉefpaĝo originala literaturo