Esperantista Tchekov-o !

lA UNUA ROMANO PER ESPERANTO !

Ĉu vi konas "Sen Titolo" (tiel) ?la romano perdita/retrovita (eĉ la historio de la romano mem estas kortuŝa romano! neniam publikigita dumvive de la aŭtoeo Ivan Ŝirjaev - unu el la plej fruaj esperantistoj, unu el inter la entuziasmaj junuloj de la 1890-aj jaroj! - ĝi estis retrovita far la bibliotekestro de la "Esperanto Muzeo en Vieno sur polvokovrita breto, kaj savita/publikigita unu jarcenton por la verkado!).
Fakte la aŭtoro prezentas ĝin, ofta artifiko beletra, kiel manuskripton trovita hazarde per brokantejo, kun letero de esperantisto, kiu ne volas, ke oni publikigu antaŭ sia morto, kaj diras , ke ĉio en ĝi estas vera (kaj eble ja la romano konjekteble estas almenaŭ parte, se ne tute, membiografia) kiel ia botelon ĵetetan al la maro, la maro de la nigra oceano de morto. Ne nur historia dokumento (pri la unuaj pioniraj jaroj de Esperanto, pri malnova Rusio, tiom malsimila kaj tiom simila, tiom ekzotika kaj tiom home proksima, pri la kapabloj de la lingvo ĵus kelkajn jarojn post sia kreado!) sed bone verkita, literature pensita, kortuŝa romano, kaj tragika fakte kiu lasas guston da cindroj en la koro kiam oni turnas la lastan paĝon (mi ne diras pli, jam estas tro! mi ne volas fuŝi la legadintereson!).
Tiu libro por provofrapo estas majstra frapo kiel dirus Corneille. Tute valora indas iĝi inter la klasikaĵoj de E-a literaturo.
Legu ĝin!

Kaj bela rakonto pri amo (eĉ se la rolulo naive ne konsciiĝas ke estas amo!) kaj pri feliĉa tempo, kiam la homoj estis pli sociemaj, pli spontanaj, pli karesemaj, kaj pli kisemaj ol en la nuna malserena epoko. Fakte unu el la plej gravaj instruoj de la legado estas ke nia epoko NE estas pli libera ol tiu, sed malpli.

(mi nur demandas min ĉu "la ĉerizarbejo" de Tchekov estis jam eldonita, kiam Ŝirjaev verkis sian "Sen Titolo" ? (Ankaŭ Tchekov verkis novelon tiatitola)