Inda monumento proza

Ivan Gennadjeviĉ Ŝirjaev: Sen Titolo. Originala romano. 336 p. Pro Esperanto, Vieno 1995.

Dum nekonata periodo de 60-90 jaroj kuŝis manuskripto de ampleksa romano, unue ĉe la verkinto, poste ĉe Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Nur en 1995 ĝi fine aperis dank' al la editora laboro de Herbert Mayer. Tamen ne temas pri verko de nekonato, eĉ male. Ivan G. Ŝirjaev, plumnome Ivan Malfeliĉulo (1877-1933), estis konata kaj aprezata verkisto jam ekde la 1910-aj jaroj kaj ĝis sia morto. Aperis noveloj liaj en gazetoj, kaj li gajnis plurajn premiojn literaturajn. Malgraŭ tio, liaj pli ampleksaj verkoj aperis nur kadre de la serio Originala Literaturo Klasika de Pro Esperanto en la 1990-aj jaroj.

Ŝirjaev jam delonge estas konata kiel lerta novelisto kaj unu el la plej gravaj fruaj stilistoj de Esperanto. Nun eblas diri ankaŭ, ke li havis talenton de romanisto.

Sen Titolo estas verko parte membiografia, parte fantazia, okazanta en nordrusaj urbo, vilaĝo kaj bienego dum unujara periodo en la 1890-aj jaroj; krome aperas mallonga fina ĉapitro "Post dekkvin jaroj". Ĝia protagonisto estas Joĉjo, 17-18-jara junulo kiu studas ĉe seminario por iĝi pastro; li estas dua memo de la aŭtoro, kiu mem tiuepoke estis seminariano en Jaroslavlo ĉe norda Volgo. El la pluaj personoj de la rakonto plej gravas Olnjo, 16-17-jara filino de iama nobelo, knabino tre propraspeca, kiu ravas kaj konfuzas la naivan kaj timidan Joĉjon. La romano plenas de multaj aliaj personoj, ĉiu kun sia propra karaktero.

La ĉefaj temoj de Sen Titolo estas la junula evoluo de Joĉjo, liaj sentoj kaj sintenoj rilate al knabinoj, al gepatroj kaj aliaj parencoj, al diversranguloj en la urbo, kie li studas, plue lia ŝanĝata sinteno al urba kaj vilaĝa vivo; krome gravas Esperanto kaj la klopodoj kaj revoj de Joĉjo pri tiu nobla afero, kaj iomete ankaŭ konsideroj religiaj kaj sociaj en la antaŭrevolucia Rusio.

La romano ampleksas tre vastan gamon de epizodoj, personoj kaj medioj. Krom la ĉefa, normala rakonto, kie Joĉjo estas prezentata de ekstere, en li-formo, aperas ankaŭ pluraj ĉapitroj el lia taglibro, kaj krome prezentiĝas kelkaj noveloj aŭ rakontoj de du-tri el la personoj en la rakonto. Ĉiuj ĉi eroj tamen bone kunefikas por krei relative koheran rakonton, kvankam la rakonta fadeno ne estas tute rekta. Cetere, en dudeko da paĝoj la ĉefa rakonto tute forlasas Joĉjon por doni la antaŭan familian historion tre bizaran de Olnjo. Ĉiuj diversaj eroj tamen aperas en pli-malpli simila stilo, flua, facile legebla, kun multe da viglaj dialogoj. Do, ankaŭ la stilo igas la verkon kohera.

La socio, en kiu okazas la rakonto, estas tre tradicia, kaj la samo validas pri la sociaj prijuĝoj esprimataj en kaj per la romano. Ŝajnas, ke la altrangaj personoj estas plejparte tre noblaj, kvankam ne ĉiam same religiemaj kiel Joĉjo kaj aliaj simpluloj. Eĉ per lupeo ne eblas trovi ian socian kritikon aŭ ribelemon. Malgraŭ tio, la ege frapaj klasaj diferencoj estas senkaŝe prezentataj. Dum la patro de Olnjo kaj aliaj riĉuloj disŝutas rublojn po miloj, la gepatroj de Joĉjo distribuas ŝparitajn kopekojn inter siaj gefiloj. Konkludojn pri tio devas fari la leganto mem; tion faras nek Joĉjo, nek la aŭtoro.

Aliaj aferoj tamen ŝajnas malpli tradiciaj. La knabino Olga, kies patrino mortis, vivas en tre malkonvencia familio kun sia patro kaj ties amiko, kiun ŝi nomas "la paĉjo-doktoro". Ŝi mem estis edukita kiel knabo ĝis sia dekkvara jaro, kaj nun ŝi estas tre agema, iniciatema knabino kun liberaj kaj senĝenaj kutimoj, kiu ŝerce kaj mokete petolas kun eksaj kaj nunaj svatiĝantoj. En la romano tamen ne aperas aludoj pri erotiko.

Ŝirjaev ofte prezentas mediojn en tradicia romana maniero, per izolita priskribo sufiĉe detala:

Ĝi estis sufiĉe granda ĉambro, komforte meblita, en kies mezo staris bela skribotablo kun luksa skribilaro kaj kelkaj fotografaĵoj, inter kiuj Joĉjo tuj rimarkis portreton de Olnjo. Meze de la tablo en ordo severa kuŝis paperoj kaj kelkaj libroj. Du molaj apogseĝoj estis almovitaj al ĝi. Dekstre de la skribotablo, laŭlonge de la muro staris du libroŝrankoj, el kiuj tra la vitroj estis vidataj luksaj bindaĵoj de enciklopedio kaj aliaj libroj. Laŭlonge de la muro kontraŭa staris granda tablo longa de simpla laboro, ĉirkaŭita de seĝoj kaj sur ĝi jam senorde kuŝis amasoj da paperoj, sennombraj diversaj albumoj, novaj libroj, dikaj ĵurnaloj kaj ĵus ricevitaj gazetoj vesperaj. Apud la libroŝrankoj staris granda leda kanapo. (p. 92)

Kelkaj tiaj mediopriskriboj tamen estas tre trafaj kaj alportas al la leganto intensan senton de ĉeesto surloke. Tio validas ekzemple pri tripaĝa priskribo de kampara pejzaĝo, tra kiu Joĉjo piediras revenante vilaĝen post jaro en la urbo.

Ankaŭ personoj kelkfoje estas simile priskribataj je sia unua apero:

Li estis altkreska, kvazaŭĝiba, tute griza maljunulo kun ĉiam glate tondita kapo, razita vizaĝo, laŭlonge kaj laŭlarĝe kovrita de sulkoj profundaj, kun maldikaj kaj malsupreniĝantaj, kiel sakoj, vangoj, agla nazo kaj densaj, longaj grizaj brovoj, el-sub kiuj malafable rigardis okuloj severaj. (p. 23)

Tamen la plej gravajn personojn ni ekkonas ĉefe per ties faroj kaj diroj, per la interagado kaj dialogoj inter la diversaj figuroj:

- Ĉu vi jam amikiĝis kun la franca samideano? - ridetante diris Julia Andreevna, am-admirante la ĝojan, feliĉan vizaĝeton de la knabino. - Vi jam nomas lin Marĉjo!

- Ho, jes! Marĉjo, Marĉjo, Marĉjo!... Mi eĉ skribos al li jene... "Mia kara samideano Marĉjo!" Ke li skribu al mi "Olnjo", mi nenion havas kontraŭ tio ĉi, ja ĉiuj min nomas Olnjo...

- Ho, Olnjo, Olnjo! - riproĉe diris Julia Andreevna. - Sed la leŭtenanto? Li ja freneziĝos pro ĵaluzo!

Julia Andreevna kaj Olnjo laŭte ekridis.

- Ĉi tio estas bagatelo, - la knabino daŭrigis gaje, - vi rigardu, rigardu, kion skribas al mi Marĉjo: "Mi kisas viajn manetojn kaj piedetojn!"

- Ho, mia Dio! Jen, oni tuj rekonas la francan ĝentilecon! Malfeliĉa leŭtenanto! - diris Julia Andreevna.

- Mi montros al li la poŝtkarton kaj tradukos tion ĉi, - diris Olnjo, ridante.

- Olnjo, vi estas senkora!

- Kaj pluajn leterojn mi ne tradukos al li, mi diros, ke li mem lernu la lingvon, se li volas scii, kion skribas al mi junuloj. (p. 88-89)

La romano estas plena de epizodoj memorindaj, iufoje amaraj, alifoje sukere dolĉaj, sed ofte amuzaj, eĉ burleskaj, kiel ekzemple du tre humuraj rakontoj pri Kristnaskaj maskovojaĝoj, en kiuj Joĉjo aperas maskite jen kiel pastro, jen kiel diablo. Entute, oni rimarkas neniun apartan respekton al ekleziaj aŭ religiaj aferoj ĉe la aŭtoro, la ortodoksa pastro Ŝirjaev.

La rakonto daŭras de julio ĝis la sekvajara julio. Por montri al ni la evoluon de Joĉjo dum tiu jaro en la urbo, la aŭtoro tre trafe igas lin dufoje - antaŭe kaj poste - renkonti vilaĝan knabinon Anjo:

"Kiel bonaj estas niaj fraŭlinoj vilaĝaj", li pensis, ĉiam suprenirante. "Ili tute ne similas al fraŭlinoj urbaj... al tiuj fierulinoj... Mi ne ŝatas ilin! Kial okazas tio ĉi, ke en ĉeesto de la lastaj mi ĉiam konfuziĝas, ne povas eldiri eĉ unu vorton, kaj en ĉeesto de tiaj belulinoj, kiel Anjo, mi estas vere bravulo" - li pensis, fiereme rektigante sian bruston enfalintan kaj bravule metante la ĉapelon sur la nukon. (p. 13)

Li fikse rigardis la vizaĝon de Annjo, kiun li opiniis antaŭe belulino, kaj kun malĝojo nun konstatis, ke nenio alloga, ĉarma estis en ŝia vilaĝana beleco, ke ŝiaj gestoj estis tute negraciaj kaj ŝiaj ŝercoj - vulgaraj kaj sovaĝaj. Tra nebulo li vidis la figuron de la alia knabino, vere belulino, gracia, bonedukita kaj ĉarma, sed nenio mirinda estis en tio, ĉar tiu knabino estis grafidino kaj Annjo - nur vilaĝanidino! (p. 256)

Tre grava trajto en la krea talento de Ŝirjaev estas lia kapablo tiel individue tajli siajn personojn, ke ili ekvivas en la konscio de la leganto. Li faras tion ne ĉefe per priskriboj, sed per iliaj manieroj agi kaj paroli. Tiel iom post iom aro da ĉefaj figuroj ekhavas firmajn konturojn kaj reale homajn ecojn. Joĉjo mem aperas sinĝena, naive impresiĝema revulo, tamen fojfoje brava knabo. Onjo estas flirtema, mokema, memstara, nekonvencia, samtempe varma kaj malavara knabino. Ŝia patro, sinjoro Veselov, ŝajnas originala, mense nestabila, sed bonvola kaj sincera, iel similanta personojn en Ĉeĥova teatraĵo. La leŭtenanto, rivalo de Joĉjo pri la favoro de Olnjo, estas fiera, sprita, aroganta, tamen bona amiko. Aparte komplika persono estas la onklo de Joĉjo, homo obseda, kaprica, postulema, preskaŭ paranoja, kiu finfine surprizas Joĉjon kaj la leganton per alia flanko de sia personeco.

La interseksaj rilatoj, kiuj tre gravas en la intrigo, estas esprimitaj en "senkulpa", senerotika formo. Malgraŭ tio la aŭtoro sukcesis enmeti multe da sensa volupto en scenon, kie Joĉjo okaze de ekskurso helpas Olnjon kaj du nobelajn fratinojn subeniri laŭ kruta deklivo:

La belulino komence sin apogis nur per la mano al la ŝultro de Joĉjo, per la alia mano subtenante la randon de sia bela vestaĵo, sed poste ŝi pro timo forlasis ĝin kaj jam per ambaŭ manetoj ĉirkaŭbrakis Joĉjon ĉe la kolo. Li uzis neverŝajnajn penojn por ne ekgliti kaj ne faligi la grandvaloran ŝarĝon kaj precipe por ne malpurigi ŝian vestaĵon, dume li sentis ŝian nekutiman proksimecon al si, la nerveman batadon de ŝia koreto kaj la molajn bonodorajn bukletojn, kiuj agrable tiklis lian vizaĝon.
[...]
Ŝi ne volis sekvi la ekzemplon de Olnjo kaj, gracie levinte iom la vestaĵon per la mano maldekstra, per la dekstra sin apogis al la brusto de Joĉjo. Li delikate prenis ŝin ĉe la talio kaj komencis jam je la tria fojo la vojon danĝeran. Ŝia vizaĝo beleta kaj ruĝiĝinta nun estis tre proksime de lia vizaĝo kaj ŝia spirado, kiel taga venteto varmeta, blovis ĝuste sur lian vizaĝon.
(p. 209-210)

Plejparte la rakonto estas tre optimisma kaj montras prosperojn en la vivo de Joĉjo, precipe pri lia Esperanta agado, kvankam de temp' al tempo okazas ankaŭ ĝenoj kaj perturboj. Ĉe la fino la romano tamen alprenas konsiderinde pli malhelan koloron, kiam Joĉjo disiĝas de sia amikino Olnjo. Evidente Ŝirjaev ne trovis tiun finon tute kontentiga, do li aldonis lastan ĉapitron, kie Joĉjo kaj Olnjo hazarde renkontiĝas post dek kvin jaroj. Ĉar la manuskripto restis neeldonita je la morto de Ŝirjaev, ne estas klare, ĉu tiu aldono estas samdata kun la ĉefa parto aŭ pli malfrua - eble je dek kvin jaroj? Ĉiel ajn, ĝi ne estas tute sukcesa, ĉar tro mallonga, pala kaj kun neklara intenco. Eble la aŭtoro volis mildigi la iomete amaran finon de sia romano, pri kio li tamen ne sukcesis. Sen Titolo do aliĝas al aro da Esperantaj romanoj kun ne tute trafa fino, tamen en ĉi tiu kazo la romano kiel tuto ne tre suferas pro tiu manko, kiu koncernas nur la ses lastajn paĝojn.

Jam diritas, ke la stilo de Ŝirjaev estas bonega. Per sia flua, internacia rakonta stilo kaj la viglaj, naturaj kaj atentokaptaj dialogoj li superas la plej multajn el siaj samtempuloj kaj plurajn el la nuntempaj verkistoj. Kvankam laŭ enhavo kaj tendenco la romano ŝajnas aparteni pli-malpli al la 19a jarcento, ĝia stilo kaj tono impresas certagrade pli moderne.

Malgraŭ tio, oni ja trovas kelkajn arkaikajn kaj eksmodajn detalojn en la lingvaĵo de Ŝirjaev. Facilas fari etan liston da tiaj. Anstataŭ arbustovepro aperas arbetaĵo (p. 11,12, 253), anstataŭ slede oni veturas per glitveturilo (p. 101, 114). Anstataŭ etendi Ŝirjaev uzas eltiri (p. 12, 18, 115), kvankam ni escepte trovas ankaŭ etendi (p. 11). Ni retrovas la ĉarman aldonita (= sindona, p. 15) kaj almiliti (= konkeri, p. 149). Nepetegebla (p. 178, 193, 233) ŝajnas signifi proksimume nepersvadebla. Plue ostaro (= skeleto, p. 155) kaj toasti (= tosti, p. 290). Alia eksmoda trajto estas la abundo de afiksoj ne tute necesaj. "Ŝiaj vangetoj diketaj estis pli ruĝetaj" (p. 223) al hodiaŭa leganto sonas iom komike. Necesas tamen diri, ke la arkaika odoro ĝenerale estas milda kaj cetere bone konformas al la traktata epoko, la 1890-aj jaroj.

Fakte, la manuskripto enhavis iom pli da malnovstilaj aŭ personaj trajtoj, kiujn la nunepokaj redaktantoj ŝanĝis. En ampleksa postparolo Herbert Mayer kaj Ed Borsboom mencias kelkajn tipojn de ŝanĝoj: aldono aŭ forigo de la, ŝanĝo de tabelvortoj je -ia al -iu, ŝanĝo de unu al iu en kelkaj okazoj, kelkfoja ŝanĝo de -inta al -anta.

Oni ja povas diskuti tian traktadon de la manuskripto, sed supozeble la decido revizii la tekston estis bona. Tre stranga tamen estas la enŝovo de dufoja "[tiel!]" en la romanan tekston (p. 192), kie Ŝirjaev evidente surprizis la redaktantojn. Jen vera stultaĵo kaj mistakso pri la rolo de beletra redaktanto!

Escepte oni trovas en la teksto ankaŭ verajn "malarkaikaĵojn", se tiu esprimo estas permesata. Jam en la unua ĉapitro, en la sepa linio, aperas la vorto dura. La frazo tekstas:

Laŭ la vojo, glate piedbatita kaj dura kiel ŝtono, malkrute malsupreniĝanta de la vilaĝo al la rivero kaj ĉirkaŭita ĉe ambaŭ flankoj jen de maljunaj abioj nigrecaj, kiuj malproksimen etendis super la vojo siajn branĉojn kvazaŭ manojn, jen de belaj betuloj kun molaj silkaj folioj kaj blanka ŝelo, rimarkebla de malproksime - laŭ tiu vojo malrapide iris Joĉjo, deksep-jara knabo maldika kaj altkreska. (p. 11)

Eĉ sen uzo de la vorto malmola, la frazo enhavas sepfoje la prefikson mal-, do oni povas kompreni, ke la aŭtoro volis eviti okan fojon. Sed de kie li ĉerpis sian dura? En Plena Gramatiko el 1935 Kalocsay-Waringhien mencias interalie dura kiel uzitan de "aliaj vortaristoj kaj aŭtoroj". Plej grave ili mem lanĉis ĝin en Parnasa Gvidlibro de 1932. Herbert Mayer kredas, ke Sen Titolo estas verkita ĉirkaŭ 1904 (escepte de la lasta ĉapitro). Se li pravus, dura estus jam sensacio. Nu, eble li ne pravas, aŭ eble tiu dura estas malfrua ŝanĝo en la manuskripto. Inter 2,1 milionoj da vortoj el 1891-1932 en Tekstaro de Esperanto, troviĝas neniu kazo de dura.

Alia moderna esprimo estas: "Instruistoj ope kaj dise marŝis" (p. 235). Tia memstara uzo de sufikso kaj prefikso hodiaŭ ja ege oftas, tamen al la cetere frua versio de Esperanto uzata de Ŝirjaev ĝi aldonas modernan spicon. Hodiaŭ ni apenaŭ konscias, kiel malofte oni uzis afiksojn memstare en la frua Esperanto. En Tekstaro de Esperanto troviĝas 14 disa kaj unu dise el inter 1920 kaj 1932, tamen neniu pli frua, kaj neniu opeopa. En la Zamenhofaj tradukoj de la fabeloj de Andersen oni trovas entute du foren (neniu fore) kaj du eta.

Tria surpriza esprimo estas "ŝi apenaŭ moviĝas sen alies helpo" (p. 61). Fakte, Plena Gramatiko mencias "B. Mudie, 1906" kiel fonton de la vorto alies, tamen refoje mi dirus, ke ĝi estas neatendita ĉe la "eksmoda" Ŝirjaev. En Tekstaro de Esperanto troviĝas neniu alies el la tempo de Ŝirjaev.

Kvankam la stilo ĝenerale estas tre internacia, oni tamen retrovas kelkajn rusismojn. Temas ekzemple pri uzo de mano en la senco brako (p. 41, 56, 90), juna homo por junulo (p. 89, 93, 124) kaj ankoraŭ en la senco jam (p. 55, 114, 126, 159). Tamen, la pezan frazaranĝon uzatan de multaj ruslingvanoj oni apenaŭ trovas ĉe Ŝirjaev.

Ĉe la verbo vesti aperas kiel rekta objekto ne nur homoj kaj korpopartoj, sed krome la koncerna vestaĵo, do vesti tie signifas surmeti - "vesti la palton" (p. 89), "vesti ankoraŭ gantojn kaj ĉapon" (p. 181). Tiu iom ĝena kutimo cetere tre oftas eĉ hodiaŭ.

Eblas kompari la lingvaĵon de Sen Titolo kun aliaj verkoj de Ŝirjaev, kies proksimuma estiĝotempo estas konata, ekzemple la novelo Tra la loko ensorĉita el 1912 kaj la romaneto La nova vivo el kelka tempo antaŭ 1927. Tamen ne facilas trovi evidentajn diferencojn lingvajn inter la diversaj verkoj. La lingvaĵo de la novelo el 1912 tamen eble impresas iomete pli malnovstila ol tiu de la du romanoj.

Sume kaj resume mi volas diri, ke Sen Titolo estas romano leginda kaj facile legebla, lerte konstruita, eble escepte de la fina ĉapitro, en stilo elstara, preskaŭ modela. Oni povas ja bedaŭri, ke ĝi ne estis eldonita tuj kiam verkita, negrave ĉu tio estis en 1905 aŭ 1930. Tamen nun ne indas plori pri tio; prefere ni ĝoju ke ĝia manuskripto mirakle transvivis ĉiujn Eŭropajn tragediojn kaj konserviĝis ĝis hodiaŭ. Ĝi povintus esti giganta mejloŝtono en nia literaturo, sed reale ĝi estas inda monumento pri unu el la pioniroj de nia prozo. Kaj ankaŭ tio estas bela sorto!

Sten Johansson

 

Reen al:

Sen Titolo Ivan Ŝirjaev Ĉefpaĝo originala literaturo

 

6