Romano realisma kaj psikologia
Recenzo

Julian Modest. Ne serĉu la murdiston. Libera, 2019. 98p

“Ne serĉu la murdiston” de Julian Modest – originala krimromano, Eldonejo "Libera" Belgio, Lode van de Velde: lodchjo@yahoo.com

Dum la lastaj jaroj la konata Esperanto-verkisto Julian Modest verkis kelkajn krimromanojn: "Averto pri murdo" 2018, "Murdo en la parko" 2018, "Serenaj matenoj" 2018, "Amo kaj malamo" 2019.

Lia nova romano "Ne serĉu la murdiston!" denove estas krimromano, sed pere de la streĉa krimago Julian Modest talente priskribas la karakterojn de la herooj. La verkisto lumigas la plej kaŝitajn angulojn de iliaj animoj. "Ne serĉu la murdiston!" beletre montras socion, en kiu regas korupto, malĉasteco, hipokriteco, avido. Tie la mono estas gvidforto. La mono kaj potenco solvas eĉ la plej komplikajn kaj malhonestajn problemojn. La potenco, kiu kaŝas la krimagon, ordonas al la polico ne serĉi la murdiston.

"Ne serĉu la murdiston!" estas psikologia romano, kies aŭtoro starigas aktualajn demandojn: kia estas la vera vivo, kiaj personoj kaŝiĝas malantaŭ la altaj ŝtataj postenoj, kia estas ilia moralo? Ĉu ili havas idealojn, ĉu ili honeste vivas aŭ estas hipokrituloj?

En la romano la rolantoj estas malmultaj, sed detale karakterizitaj. La konflikto nestas en la animo de la ĉefrolulo, komisaro Kalojan Safirov, kiu ŝatas sian profesion, estas diligenta kaj honesta, sed li ne povas kontraŭstari al la kruela potenco. Nur la gejunuloj donas al li esperon je pli bona kaj pli morala vivo.

KIM

La recenzo aperis en la revuo “Turka Stelo”

 

 

Reen al:

Ne serĉu la murdiston Julian Modest Listo de recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo