Korupta murdo

Julian Modest: Ne serĉu la murdiston! 98 p. Eldonejo Libera, 2019.

En kelkaj verkoj de Julian Modest la kurupteco de politikistoj kaj altaj funkciuloj de la ŝtato estis menciata sed restis fona temo ne traktata konkrete aŭ de proksime. En la krimromaneto Ne serĉu la murdiston! ĝi tamen estas la ĉefa temo, el kio sekvas ke la verko ne finiĝas tute kiel tradicia krimromano.

La verko estas relative zorge konstruita. La intrigo disvolviĝas laŭ du ĉefaj fadenoj (kun devioj), kio komence vekas scivolon, kiel ili kunnodiĝos. Oni tamen sufiĉe frue komprenas tion, ĉar en unu fadeno okazas murdo, kaj en la alia ni retrovas komisaron Safirov, konata el du antaŭaj romanetoj. Tie li estis polica komisaro en la urbo Burgo ĉe la Nigra Maro. Nun li promociiĝis al posteno en la ĉefurba polico kaj do transloĝiĝas tien kun edzino kaj filino.

La diversaj medioj estas bone prezentataj. Ni trovas nin en Bulgario, kvankam tiu nomo neniam aperas. La personoj havas bulgarajn aŭ bulgarecajn nomojn, sed la lokoj – urboj, vilaĝoj, kvartaloj, stratoj, kafejoj ktp – havas plejparte Esperantajn aŭ ne identigeblajn nomojn. Esceptoj estas ĉefe la marborda Burgo (= Burgas) kaj la ĉefurbo Serda (laŭ Serdica, la origina traka kaj latina nomo de Sofio). Sed aliaj urboj nomiĝas ekzemple “Florĝardeno” kaj “Arbara Fonto”.

Ankaŭ la ĉefaj personoj estas pli riĉe tajlitaj en ĉi tiu romano ol en la antaŭaj krimromanetoj de Modest. Ni ekkonas iliajn ĉiutagajn vivojn kaj pensmanierojn, parte per sufiĉe kredindaj dialogoj. Tio validas precipe pri la malriĉaj kaj senpotencaj personoj. Aperas ankaŭ gravuloj, kiel ekzemple ministro kun la esprimiva nomo “Despotov”, sed ili restas plejparte nur unudimensiaj figuroj. Fakte unu problemo ĉe Julian Modest estas ke liaj roluloj ofte tre dualisme estas aŭ tute bonaj aŭ tute malbonaj – malofte aperas moralaj nuancoj aŭ ambigueco.

Pro la menciita korupto ni ne ricevas la tradician elnodiĝon, kie la murdintoj fine estas malkaŝitaj. Sed efektive ni jam konas ilin, ĉar en la fadeno pri la murdo la aŭtoro klare rakontis, kiu faris kion, kaj ankaŭ kial. Do, mistero tute mankas en ĉi tiu romano, sed kompense kelkaj el la ĉefaj personoj estas sufiĉe psikologie kredindaj.

Moderna tekniko malofte estas utiligata en la krimromanoj de Modest, se ne kalkuli la oftan uzadon de poŝtelefonoj – tamen nur por telefoni. Iom amuzis min la jena esprimo de tio, kio interesas junajn nuntempulojn: “Kafejo ‘Rozo’ estis la ŝatata kafejo de gejunuloj. Jam de ĝia enirejo videblis, ke ĝi estas kafejo por gejunuloj. Sur la muroj pendis grandaj afiŝoj kun portretoj de famaj eksterlandaj ĵazmuzikistoj.”

La lingvaĵo estas kutime simpla kaj klara. Ĉe Julian Modest oni ofte trovas kelkaj apartaĵojn de orienteŭropa Esperanto, precipe la neripeton de subjekto en subpropozicioj. Sed en ĉi tiu verko tio okazas nur tre malofte. Parte povas klarigi tion la fakto ke la aŭtoro uzas mallongajn frazojn, ofte nur ĉefpropoziciojn. Sed krom tio oni verŝajne elsarkis tiun trajton (aŭ pli ĝuste aldonis subjektojn) post provlegado.

Preskaŭ ĉiam Modest evitas maloftajn vortojn, kiam tio eblas. Tial ege surprizis min trovi en la komenco la vorton “mincaj” (= maldikaj), uzata pri lipoj. Pli tipa estas esprimo kiel “haltejo de la subtera vagonaro”, kie alia verkisto eble skribus metrostacio.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Ne serĉu la murdiston! Julian Modest Ĉefpaĝo originala literaturo