Dilemo kun tuberoj

István Nemere: Serĉu mian sonĝon. Romano, 171 p. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1987.

István Nemere ofte konstruas siajn romanojn ĉirkaŭ morala dilemo aŭ alia grava demando. En Serĉu mian sonĝon temas pri la uzo de perforto por kontraŭi perforton kaj subpremon, aŭ alivorte - pri la terorismo. Jen temo, kies aktualeco ŝajne longe ne malkreskos. Li ankaŭ ekhavis kelkajn bonajn ideojn pri kiel scenigi la aferon, tamen lia romano enhavas ankaŭ kelkajn tuberojn.

Ofte Nemere lokas siajn rakontojn al anonimaj, neidentigeblaj lokoj kaj landoj, aŭ al ia klare neekzistanta loko. Sed tio ne validas por Serĉu mian sonĝon, kiu okazas en centprocente reale ekzistanta mondo. Ĉi-foje temas pri armenoj kiuj batalas kontraŭ la etna subpremado fare de la Turkia ŝtato kaj volas venĝi la amasbuĉadon al armenoj faritan de turkoj en 1915. Oni planas atencon dum turka ŝtatvizito en Venecio. Samtempe ni sekvas hungaran paron ĵus enamiĝintan, kiu faras turistan viziton en tiu turisma Mekko, dum teroristoj planas sian justan murdon.

Tiu intrigo permesas al la aŭtoro interplekti du tre kontrastajn fadenojn - la celkonscian atencoplanadon kaj la facilaniman plezurvagadon laŭ kanaloj kaj stratetoj. Kaj tiun plektadon li plenumas tre lerte. Hazarde renkontiĝas la hungaraj turistoj kaj unu el la teroristoj, kaj tiam montriĝas, ke la du viroj estas eksaj kolegoj kaj iamaj amikoj. La finon de tiu intrigo mi prefere ne malkaŝu en recenzo.

La turistan vagadon Nemere bone kaj elvokive prezentas. Kiel leganto oni vere akompanas la duopon en ĉiujn lokojn famajn kaj nekonatajn, en akvobusojn kaj restoraciojn, eĉ en la hotelan liton. Sonoj, odoroj, lumo, akvo, ĉio kreas tre senseblan etoson. Tamen necesas diri, ke la vagado tro longe daŭras, eĉ ĝistede. Nur post 130 paĝoj vere okazas io drama en la libro, do la leganto devas armi sin per sufiĉe da pacienco.

Ankaŭ la moralan dilemon li bone prezentas, ĉefe per ripetataj disputoj inter la armeno kaj la hungaroj, disputoj kiuj hodiaŭ povus eĥiĝi de Gazao ĝis Bilbao.

Do, aŭskultu! Oni devas haltigi iun procezon. Iun menciitan antaŭ minuto: ke la fortaj eterne subpremas la malpli fortajn. La venĝo estas samtempe atentigo kaj memorigo. La atencoj kontraŭ la turkoj estas alvokoj: ke la fortuloj traktu la malfortulojn bone, ĉar se ne - tiom da forto ĉiam havos eĉ la malfortuloj, por ke foje-foje ili batu la fortulojn (p. 71)

Tamen eĉ tiuj interparoloj tro longe treniĝas, kaj eĉ en si mem ili estas absoluta stultaĵo, ĉar jam tuj librokomence la armeno konscias, kiel li devas konduti: "li strebis kiel eble malpleje atentigi pri si la aliajn homojn" (p. 10). Nu, se temus pri unu-du mise diritaj vortoj, sed ĉi teroristo pasigas horojn en kafejoj elokvente defendante la terorismon! Bone, ankaŭ tiaj homoj ja ekzistas, tamen ne ili plenumas la atencojn...

Ankaŭ la hungara duopo havas iomete apartan konduton. Unue, ili tiel gluiĝas unu al la alia, kaj la viro traktas sian fianĉinon tiel superece, ke oni ne povas aŭguri al ili tre longan rilaton:

Lilla silentis. En la viro vekiĝis eta dubo: kiom profunde ŝi konas la historion? Sed li rapide trankviligis sin: "Tion, kion Lilla ne scias, mi instruos al ŝi. En Venecio, en Hungario, kaj ĉie..." (p. 144)

Aliflanke, librofine ili ambaŭ kondutas tre malkredinde. Oni vere devas bedaŭri, ke la aŭtoro ne sukcesis elpensi pli realisman finon. Tamen, li ŝajne mem konsciis pri tio, ĉar uzinte 130 paĝojn por senfina vagado antaŭ la atenco, li dediĉas nur 30 al tre ŝtopita postatenca ĉapitro fina. Nu, eksciton li ja sukcesis krei, tamen je kosto de ĉia kredindo.

Kiel en ĉiuj verkoj de Nemere ripetiĝas la samaj lingvaj apartaĵoj, kiuj evidente nek la aŭtoro, nek la redaktistoj zorgas elsarki. Temas pri nebone elektitaj vortoj, kiel "fotomaŝino" (p. 14), "tradoni" (p. 51), "polipo" (p. 97) (devus esti kalmaro, loligo aŭ alia manĝebla cefalopodo), "sintetizatoro" (p. 110), "kerno" (p. 114) (= semo), "bulbo" (p. 121) (= cepo). Plue li ĉiam uzas participojn kaj iufoje ankaŭ aliajn komplementojn adjektive, eĉ kie konvenus adverbo: "Gábor dormis, regule spiranta" (p. 93), "la kolomboj maltrankvilaj krozas" (p. 100), li preferas la pezan "estus -anta" anstataŭ simpla "-us", kaj kompreneble li ne rezignas la hungarismon "leono, enmanaĉe kun libro" (p. 8) (kie mi demandas min krome, kial la leono havas manaĉon). Tamen, same kutime, la lingvaĵo malgraŭ tiaj makuletoj fluas nature, glate kaj simple.

Meze de amindumado kaj terorado Nemere povas ankaŭ enmeti tre pensindan rimarkon pri arta kreado. La hungarino antaŭ pentraĵo de Tintoretto pensas:

[...] certe li provis identiĝi kun la animo de la pli postaj rigardantoj, li provis forlasi sian tempon, rigardi elekstere-indiferente la laboregon... Ne, li certe ne sukcesis tion fari. Ja ankaŭ la muzikisto ne aŭdas sian propran ludon, li sidas tro proksime al sia instrumento, la verkisto ofte verkas ion alian, ol la legantoj legas el la libro (p. 143)

Ĉu eble tio validas ankaŭ pri la teroristo?

Sten Johansson

 

Reen al:

Serĉu mian sonĝon István Nemere Ĉefpaĝo originala literaturo