BUNTKOLORA KAJ ALLOGA KRIMROMANO

Recenzo

 

Julian Modest: “Serenaj matenoj” – krimromano, originale verkita en Esperanto. Eld.: Libera, Belgio, 2018.

 

Julian Modest estas Esperanto-verkisto, konata ne nur en Bulgario. Per sia multnombra verkaro en bulgara lingvo kaj en Esperanto li formis klaran, tre agrablan kaj serĉatan fizionomion de aŭtoro kun propraj stilkonstruo kaj vorta trezoro. Pluraj liaj artikoloj kaj rakontoj troveblas en naciaj kaj internaciaj Esperanto-revuoj kiel “Fonto”, “Monato”, “Literatura Foiro”, “Zagreba Esperantisto”, “Bulgara Esperantisto” kaj aliaj. Produktaĵoj de liaj majstreco kaj talento estas ŝatataj romanoj, esearoj, novelaroj, dramoj, kiuj nutras la Esperanto-legantaron en eŭropa, amerika kaj azia partoj de la larĝega Esperantujo.

La protagonistoj, la belegaj literaturaj bildoj de ĉirkaŭa naturo, la bunteriĉa lingvo de la aŭtoro havigas abundan ĝuon, ĝojon aŭ emocian triston kaj teneran vibradon en la koroj de la legantoj. Ni rememoru la rakonton “Vulpa Restoracio” el la libro “Mara Stelo”, kie la ĉarma intrigo kaj fajna lingvomajstreco de Julian Modest provokas larmojn de la kortuŝita leganto.

Nun mi kuraĝas aŭguri, ke la Esperanto-kulturo gravediĝis per la krimromano originale verkita en Esperanto de nia estimata amiko kaj samideano Julian Modest. Bonŝanca ĝojo por mi estis konatiĝi kun la manuskripto de la naskiĝonta krimromano “Serenaj Matenoj”.

Konsciante la komplikecon atendi sukceson de krimbranĉa literatura verko, kie la verkisto ne nur devas elekti temon, tempon, lokon (scenejon de la okazintaĵoj), personaron kaj kompreneble riĉan sendube flekseblan kaj samtempe precizan lingvon, tamen scii kaj kapabli enmiksi kaj akcenti la rilatojn kaj la ligojn, kaŝi, esplori, pridemandi, kombini, utiligi ĝustaloke emociojn kaj viglecon, la aŭtoro kiel teksisto-magiisto enplektis buntkoloran tapiŝon belegan ne nur por la okuloj de la produktanto, sed certe kaj sendube ankaŭ por la legantoj.

La loko, kie okazas la krimaj agoj de “Serenaj Matenoj”, estas la suda Nigramara regiono de Bulgario. La aŭtoro tre bone konas la regionon, kiu estas lia naskiĝprovinco kun karaj urbetoj, vilaĝoj kaj naturfenomenoj. Ĉi-situo nepre helpas al la aŭtoro.

Julian Modest emas inspire priskribi la naturajn belecojn, la transpaŝon de la vintro al printempo kun aromoj kaj koloroj, la grizajn nubojn, la bluiĝantan ĉielon kaj kompreneble la serenan bonhumoron de la homoj. Kontraste al tiu ĉi revigliĝo de la ĉirkaŭa vivo, alflugas novaĵo pri malapero de la filino de la urba kuracisto – lernantino en la lasta gimnazia klaso. Ŝiaj beleco kaj literatura talento estas larĝe sciataj inter geamikoj kaj instruistoj. Ŝiaj gepatroj serĉas profesian helpon de la polico.

La komencaj paĝoj de la romano entute ne donas signojn pri radikaj ŝanĝoj de la intrigo. La aŭtoro Julian Modest per ĉarma maniero nerimarkeble kaj tre flue efektivigas brilante sukcese la ĉiaman deziron de ĉiu aŭtoro – ĝuigi, kontentigi la leganton kaj li aŭ ŝi ne formetos la libron antaŭ ĝia tuta tralego. Mi garantias plezuron kaj neimageblan kontentigon al la legantoj. Facila, flua, ĉarma lingvo, plezuro de la buntaj esprimoj eĉ en la momentoj de enplekto de esploranalizaj elementoj, kiuj tamen plifortigas kontentojn de la ĉarmita leganto. Agrablan legadon, kara leganto.

 

inĝ. Petar Todorov