Serene kaj inerte

Julian Modest: Serenaj matenoj. 96 p. Eldonejo Libera, 2018.

Serenaj matenoj estas unu el tri krimromanetoj de Julian Modest aperintaj en 2018. Kompare kun la samjara Murdo en la parko ĝi estas pli zorge verkita, precipe se temas pri la scenigo de medioj kaj la prezento de personoj. Aperas iom da relative psikologie trafaj ekzemploj de homaj interrilatoj, precipe inter gejunuloj kaj iliaj gepatroj. Ankaŭ la dialogoj inter diversaj personoj estas sufiĉe kredindaj.

Ĉi-libre la aŭtoro revenis al sia neskiĝregiono ĉe la Nigra Maro, kio ŝajne inspiris lin pozitive. Plurloke aperas naturpriskriboj sufiĉe belaj, kvankam iufoje iom banalaj. El tiaj priskriboj oni ĉerpis la librotitolon. “Agrable estis promeni ĉi tie en la serenaj matenoj, la arboj floris, la koloroj de la buntaj floroj karesis la okulojn, la maro similis al silka tolo.”

La krimintrigo de la rakonto estas simpla. Temas pri la serĉado de malaperinta dekokjarulino. Sed kiel en aliaj krimromanetoj de Modest, mi dumlege ofte malpaciencas pro la inerto, mallerteco kaj eĉ stulteco de la enketantaj policistoj. La komisaroj de la diversaj romanetoj, Sinapov, Silikov kaj ĉi-verke Safirov, preferas filozofie cerbumi anstataŭ tuj esplori evidentajn spurojn kaj indikojn. La policaj pridemandadoj estas mallongaj, mallertaj, kaj neniam iras profunden.

La stilo de Julian Modest estas simpla kaj klara. Li tre zorge klarigas aferojn, kiujn la legantoj sendube jam komprenis, kaj ne nur unufoje, sed plurfoje, ripete. En ĉapitro 15 en la dua duono de la verko li ial rekomencas klarigi kaj resumi ĉion kvazaŭ de la komenco, proksimume kiel en nova epizodo de televidserio. Ne facilas kompreni kial. Kaj kiam finfine aperas indiko pri kiu kulpas pri la krimo (persono ĝis tiam ne menciita), mi sentas incitiĝon pro tio ke la polico plu inertas kaj simple atendas ke la kulpulo mem denuncu sin en la policejo.

Entute la komisaro Safirov neniam vere malkaŝas ion. Ial li ekskludas homojn de suspekto: X “estis iom eksplodema, minacis Klara-n, sed Safirov jam certis, ke li ne kulpas”. Kaj Y “nur kelkfoje renkontiĝis kun Klara kaj same ne povis esti suspektinda”. Bone, sed kial? Tion la aŭtoro ne klarigas, kvankam li ŝatas klarigadi evidentaĵojn. La vero bedaŭrinde estas ke X kaj Y ne suspektindas, ĉar la aŭtoro jam scias, kiu kulpas. Sed Safirov ja ne povas scii tion, damne!

Do, kvankam pli sukcesa el aliaj vidpunktoj, la verko ne tre konvinkas kiel krimrakonto.

Oni rekonas konatajn Modestajn ingrediencojn, kiel la nekutimaj okulkoloroj de homoj – ĉi-verke mielkoloraj, cejankoloraj kaj helverdaj. La ĉiama ĉokoladkolora kostumo ĉi-foje estas nur jako (kun kaŝtankolora jupo).

La lingvaĵo estas kutime Modesta, do antaŭ ĉio simpla. Jen kaj jen aperas frazo strangeta aŭ fuŝeta. “Li [...] ŝajnigis sin, ke atendas la buson al la kvartalo de la fiŝkaptistoj.” “Kio signifas tion?” “[...] perforte forkaptis Klara-n, fermis kaj ŝlosis ŝin ie.” Amuzis min “li ekstaris de la falanta arbo sur kiu li sidis”. Interesis min la vorto “nekroskopio”, kiun mi antaŭe ne renkontis. Ĝi ŝajnis al mi ia pasiva formo de nekrofilio, sed fakte temis nur pri nekropsio. Espereble per tio mi ne malkaŝis tro multe pri la fino de ĉi tiu krimromaneto.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Serenaj matenoj Julian Modest Ĉefpaĝo originala literaturo