Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Puto de serpentoj

Stefan MacGill

Serpentoj en la puto. István Nemere. 184 p. Sezonoj, Kaliningrad, 2009. Prezo ĉe UEA: € 18,00

Jen politika kaj socia romano pri enmigrantoj, terorismo kaj la konfliktoj inter kulturoj kaj la grandaj religioj, unuavice inter la islamo kaj kristanismo. Efektive, temo tre aktuala en la nuntempa vivo en la lando de la aŭtoro kaj tra la tuta Eŭropo. Sed la verko datiĝas el 2009 kaj estis certe verkita pli frue ol tio – la plej lastatempa realmonde aludita atenco estis tiu en Londono en 2005. Do, longe antaŭ la amasaj alvenoj de migrantoj en 2015.

La romano zorgas loki sin en lando, kiu ne estas identigebla kun certeco. Multo okazas en ‘La Urbo’ – ĉiam kun majuskloj – la sola limiga faktoro estas, ke en tiu ĉefurbo loĝas iom signifa komunumo de araboj kaj islamanoj, kune kun siaj moskeoj, tapiŝvendejoj kaj universitataj grupetoj. Kiel kutime de la aŭtoro, la lingvaĵo estas rekta, klara kaj ne tro komplika. Glosoj estis prezentitaj por kvar specifaj etnaj terminoj; krom tio la romano havas malpli ol kvin vortojn, kiuj sendus kapablan leganton al vortaro.

La tuto disvolviĝas en trideko da ĉapitretoj, tipe longaj inter 1 kaj 6 paĝojn, do la verko estas facile digestebla. Kiel kutime por la ĝenro, la romano estus facile imagebla en filma versio, kun oftaj saltoj, de unu ĉapitreto al alia, inter lokoj kaj roluloj. Do, en unu momento ni trovas nin apud la centro de terorisma ĉelo plananta atakojn, en alia en la sekreta sidejo de la kontraŭterorista polica fako, eĉ en dezerto en lando longe for de tiu, kie okazas la ĉefa parto de la intrigo, foje ĉe ŝajne periferiaj rolantoj, kiuj tamen ludas decidan rolon en la kulmina evoluigo de la intrigo.

Malfacilas diveni la sintenon de la aŭtoro al la temo de terorismo; en la romano aperas komentariaj scenoj, prezentitaj ĉefe en la formato de televidaj raportaĵoj. Pro unua kaj poste dua teroristaj atakoj, abundis ebloj por intervjuoj – kun policistoj, arabistoj kaj similaj fakuloj. La komentarioj de la arabaj vidpunktoj estas malpli eksplicite prezentitaj – interalie legeblas pluraj citetoj el la Korano. La titolo de la romano devenas el fableca rakonto, citita ĝuste el tiu fonto, kadre de intervjuo kun la ĉefino de la kontraŭ-terorisma grupo.

Jen valora plia kontribuo al la populara literaturo en Esperanto.

 

 

 

 


István Nemere

Serpentoj en la puto